Location via proxy:   
[Report a bug]   [Manage cookies]                
Saltu al enhavo

Flavkrura turnico

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flavkrura turnico

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Turnicoformaj Turniciformes
Familio: Turnicedoj Turnicidae
Genro: Turnicoj Turnix
Specio: Flavkrura turnico, Turnix tanki
Blyth 1843
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Flavkrura turnico (Turnix tanki) estas malgranda specio de birdoj en la familio Turnicedoj. Tiu familio estas speciala en tio ke la inoj estas pli grandaj kaj pli koloraj ol maskloj kaj estas poliandriaj.

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

La Flavkrura turnico estas malgranda koturneca birdo 15 ĝis 18 cm longa, estante la inoj iom pli grandaj kaj pli brilkoloraj ol la maskloj. La pezo estas 36 ĝis 43 g por la subspecio Turnix t. tanki, kaj 35 ĝis 78 g por la masklo de Turnix t. blanfordii, dum la ino de tiu subspecio estas 93 ĝis 113 g. La vosto estas mallonga kaj la flugiloj havas rondoformajn pintojn.[1]

La plenkreska masklo havas nigran kronon kun sablokolora bordo, kaj foje ankaŭ sablokolora centra strio. La frunto kaj flanko de la kapo estas sablokoloraj, la individuaj plumoj havas nigrajn pintojn. La gorĝo estas pala sablokolora, malheliĝas al ruĝeca sablokolora ĉe la randoj kaj sur la brusto, kaj denove paliĝas sur la ventro, iĝante blanka ĉe la subvostaj kovriloj. La flankoj de la brusto estas dismakulitaj per rondaj nigraj punktoj. La nuko kaj supraj partoj de la korpo kaj vosto estas grizecbrunaj, kun ruĝecaj kaj malhelbrunaj vermoŝpuroj kaj makuletoj. La ĉefaj flugilplumoj estas nigrecbrunaj kun sablokoloraj randoj, kaj la flugilkovriloj estas sablokoloraj kun malhelaj makuloj. La beko estas senmarke flava, la irisoj blankecaj, kaj la kruroj kaj piedoj profunde flavaj.[1]

La plenkreska ino diferencas de la masklo pro pli riĉa koloro kaj pro larĝa, ruĝbruna kolumo ĉirkaŭ la nuko. La makuloj kaj vermoŝpuroj sur la dorso kaj vosto ne estas tiel malhelaj, la beko kaj kruroj estas pli brilflavaj, kaj la irisoj estas kreme blankaj aŭ flavecbrunaj. En nereprodukta plumaro, la ruĝeca kolumo de la ino miksiĝas kun griza kaj ankaŭ la alia plumaro fariĝas pli griza. La junulo estas simila al la masklo laŭ aspekto sed havas pli malpuran plumaron, malpli vivecan brustokoloron kaj pli fajnan makuletecon.[1]

Distribuado kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

La specio estas endemia de la Hindia subkontinento, Orienta Azio kaj Sudorienta Azio. Estas du agnoskitaj subspecioj; T. t. tanki troviĝas en Pakistano, Barato kaj Nepalo, kaj en Andamanoj kaj Nikobaroj; kaj T. t. blanfordii troviĝas en Birmo, kaj Hindoĉinio, kaj orienten ĝis orienta Ĉinio. Ĝi ankaŭ migras al kaj reproduktiĝas en Koreio kaj la plej sudaj partoj de sudorienta Rusio.[2] En plimulto de sia arealo ĝi estas sidloka specio, sed ĝi migras al la pli sekaj partoj de Barato en la pluvsezono, kaj simile al la sudorientaj partoj de Rusio, farante la vojon nokte.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 1,2 McGowan, Phil; Madge, Steve (2010). Pheasants, Partridges & Grouse: Including buttonquails, sandgrouse and allies. Bloomsbury Publishing. p. 424. ISBN 978-1-4081-3566-2.
  2. Debus, S. (2016) Yellow-legged Buttonquail (Turnix tanki). Handbook of the Birds of the World Alive. Lynx Edicions, Barcelona. Alirita 1a de Julio 2016 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]