AVUS
AVUS estis historia kurejo por konkursoj de Formulo 1 en Germanio. Nun ĝi estas parto de la urba germana aŭtovojo A115 en Berlino, kvankam tribunoj kaj arbitraciaj turoj daŭre videblas flanke de la aŭtovojo. Rekte najbaras la Internacia Kongresa Centro Berlino kaj la internacia foirejo kaj ekspoziciejo de Berlino kun karakteriza televida turo laŭ konstrustilo iom simila al la pariza Eiffel-turo, sed malgraŭ tiu koncentriĝo de eventejoj - ankaŭ la olimpika parko de la Somera Olimpiko 1936 kaj granda amfiteatra rokkoncertejo ne malproksimas, la teritorio situas rande de la dense konstruita urbokerno: okcidente kaj sude etendiĝas vastaj arbaroj, antaŭ ol en ioma distanco sekvas pliaj urbokvartaloj.
Longeco: 8 300 km
Kurbiĝoj: 4
Plej rapida giro: 2:04:500 de Tony Brooks (1959)
Ora listo
Jaro | Stiristo | Aŭto |
---|---|---|
1959 | Tony Brooks | Ferrari |