Lazarevo
Lazarevo, serbe Лазарево, germane Lazarfeld, hungare Lázárföld estas vilaĝo en Serbio, en provinco Vojvodino, en distrikto Meza Banato, en municipo de Zrenjanin.
Bazaj informoj
- Areo: 45 km²
- Koordinatoj: 45°23′11″N 20°32'12″E
- Alto super marnivelo: 76 m
- Loĝantaro: 3300
- Poŝtkodo: 23241
- Telefonprefikso: 23
- Aŭtokodo: ZR
Situo
Lazarevo situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj havanta ponton al Lukicjevo. Zrenjanin troviĝas 10 km-ojn.
Historio
Precipe germanoj fondis la vilaĝon en 1809. Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Torontál, al distrikto de Nagybecskerek, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. En 1941 la germana armeo okupis la komunumon ĝis 1944. Fine de la 2-a mondmilito la germanoj deportiĝis, iliaj preĝejo malkonstruiĝis. En 2002 loĝis en Lazarevo 3308 homoj, (3135 serboj (95 %), 52 jugoslavianoj, 40 hungaroj, 16 kroatoj kaj aliaj).
Vidindaĵoj
- ortodoksa preĝejo