Ulmo
Aspekto
Ulmo | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ulmus rubra
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Specioj
| ||||||||||||
vidu tekston | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La ulmo (Ulmus) estas holarktisa kaj orientalisa genro el la familio de ulmacoj kaj ordo de rozaloj.
Laŭ Francisko Azorín ulmo estas Arbo el la samnoma familio, kies ligno estas tre uzata de la ĉarpentistoj.[1] Li indikas etimologion el la latina ulmus.[2]
Priskribo
La arboŝelo estas malglata. La floroj estas duseksaj. Ili aperas antaŭ la folioj. La folioj estas baze malsimetriaj. La fruktoj estas akenoj kun du flugiletoj.
Parazitoj
La fungo Ophiostoma ulmi mortigas la ulmojn.
Specioj
Estas inter 25 kaj 40 ulmospecioj; jen kelkaj el ili:
- Ulmus alata - Flugilulmo
- Ulmus americana
- Ulmus crassifolia
- Ulmus glabra - Ulmo malglata
- Ulmus laevis - Ulmo longtiga
- Ulmus minor - Ulmo glata
- Ulmus parvifolia
- Ulmus procera
- Ulmus pumila
- Ulmus rubra
- Ulmus thomasii
Uzoj
Notoj
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 206.
- ↑ Azorín, samloke.