Ĉeroka lingvo
Ĉeroka lingvo | |
ᏣᎳᎩ (Tsalagi) | |
Origina setlejo antaŭ la pelado tra Usono en la 19a jarcento. Nuntempe ĉirkaŭ duono de la parolantoj vivas en Oklahomo. | |
natura lingvo • sankta lingvo • indiĝena lingvo • moderna lingvo | |
---|---|
Irokeza lingvaro | |
Parolata en | Usono, ĉefe en la ŝtatoj Norda Karolino kaj Oklahomo |
Parolantoj | inter 10,000 kaj 14,000 |
Skribo | ĉeroka silabaro kaj latina alfabeto |
Lingvistika klasifiko | |
Irokeza lingvaro
| |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-2 | chr |
ISO 639-3 | chr |
SIL | chr |
Glottolog | cher1273 |
Angla nomo | Cherokee |
Franca nomo | cherokee |
Specimeno | |
La ĉerokoj parolas irokezan lingvon, skribatan per la ĉeroka silabaro, skribsistemo inventita de Sequoyah (alinome George Guess). Laŭ ties sistemo ĉiu simbolo reprezentas silabon anstataŭ fonemon. Dum la kvanto da eblaj silaboj en la angla lingvo estas multe tro granda por silabaro, la 85 simboloj de la ĉeroka skribo estas konvena maniero skribi la ĉerokan. Kvankam iuj simboloj similas al literoj latinaj, iliaj sonoj estas tute malsamaj (la simbolo por la sono "a" ekzemple similas al latina "D"). Sequoyah vidis la latinan skribaĵon, sed ne regis ĝin; neniu alia ŝajnas esti konstruinta skribon tiel.
La ĉeroka (aŭ tsalagi propralingve) estas polisinteza, samkiel la plejmulto de la nordamerikaj lingvoj. Kiel en la latina aŭ la germana, eroj de signifo (nomataj morfemoj) estas ligataj kunen kaj foje konsistigas tre longajn vortojn. Ĉerokaj verboj, la vortklaso plej grava, devas enteni almenaŭ pronoman prefikson, verbradikon, aspektan kaj modalan sufikson. Ekzemple la verbformo ke:ka (= mi estas iranta) havas ĉiujn-ĉi elementojn. La pronoma prefikso estas k- (= mi), kaj la verbradiko estas -e- (= iri). La aspektsufikso estas -k-, kaj la modala sufikso estas -a. Verboj ankaŭ povas havi prefiksojn antaŭpronomajn kaj refleksajn, kaj sufiksojn derivajn. Entute estas 21.262 formoj por regula verbo.
Skribo
[redakti | redakti fonton]a | e | i | o | u | v /ə̃/ | ||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ꭰ a | Ꭱ e | Ꭲ i | Ꭳ o | Ꭴ u | Ꭵ v | ||||
Ꭶ ga | Ꭷ ka | Ꭸ ge | Ꭹ gi | Ꭺ go | Ꭻ gu | Ꭼ gv | |||
Ꭽ ha | Ꭾ he | Ꭿ hi | Ꮀ ho | Ꮁ hu | Ꮂ hv | ||||
Ꮃ la | Ꮄ le | Ꮅ li | Ꮆ lo | Ꮇ lu | Ꮈ lv | ||||
Ꮉ ma | Ꮊ me | Ꮋ mi | Ꮌ mo | Ꮍ mu | Ᏽ mv | ||||
Ꮎ na | Ꮏ hna | Ꮐ nah | Ꮑ ne | Ꮒ ni | Ꮓ no | Ꮔ nu | Ꮕ nv | ||
Ꮖ qua | Ꮗ que | Ꮘ qui | Ꮙ quo | Ꮚ quu | Ꮛ quv | ||||
Ꮝ s | Ꮜ sa | Ꮞ se | Ꮟ si | Ꮠ so | Ꮡ su | Ꮢ sv | |||
Ꮣ da | Ꮤ ta | Ꮥ de | Ꮦ te | Ꮧ di | Ꮨ ti | Ꮩ do | Ꮪ du | Ꮫ dv | |
Ꮬ dla | Ꮭ tla | Ꮮ tle | Ꮯ tli | Ꮰ tlo | Ꮱ tlu | Ꮲ tlv | |||
Ꮳ tsa | Ꮴ tse | Ꮵ tsi | Ꮶ tso | Ꮷ tsu | Ꮸ tsv | ||||
Ꮹ wa | Ꮺ we | Ꮻ wi | Ꮼ wo | Ꮽ wu | Ꮾ wv | ||||
Ꮿ ya | Ᏸ ye | Ᏹ yi | Ᏺ yo | Ᏻ yu | Ᏼ yv |
Fonto
[redakti | redakti fonton]Ĝis la 15-a de septembro, 2015, la enhavo de tiu ĉi artikolo estas bazita sur la angla Vikipedio.