Location via proxy:   [ UP ]  
[Report a bug]   [Manage cookies]                
Saltu al enhavo

Žemliare

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Žemliare
hungare: Zsemlér
municipo
Oficiala nomo: Žemliare
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Nitra
Distrikto Distrikto Levice
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Tekov
Rivero Hron
Situo Žemliare
 - alteco 150 m s. m.
 - koordinatoj 48° 08′ 53″ N 18° 36′ 14″ O / 48.14806 °N, 18.60389 °O / 48.14806; 18.60389 (mapo)
Areo 4,432895 km² (443,29 ha)
Loĝantaro 165 (31.12.2010)
Denseco 37,22 loĝ./km²
Unua skribmencio 1075
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 935 57
Telefona antaŭkodo +421-36
Aŭtokodoj LV
NUTS 503002
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Nitra
Situo enkadre de Regiono Nitra
Situo enkadre de Regiono Nitra
Vikimedia Komunejo: Žemliare
Retpaĝo: www.obeczemliare.sk
Portalo pri Slovakio

Žemliare [ĵemliare], (hungare Zsemlér [ĵemlEr]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.

Žemliare situas laŭ maldekstra bordo de Hron, laŭ traira flankovojo. Levice troviĝas je 11 km.

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1075 en formo "Semlar". En 1601 oni komputis tie 26 domojn kaj muelejon. En 1828 loĝis tie 246 vilaĝanoj en 37 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Zsemlér 380 homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Bars, al distrikto de Levice, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 Zsemlér rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš, dume 106 hungaroj deportiĝis al landparto Ĉeĥio por trudlabori. En 2001 vivis en Žemliare 163 homoj, (117 hungaroj, 40 slovakoj).

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • romkatolika klasikisma preĝejo omaĝe al Ladislao la 1-a (Hungario) de 1805
  • memorejo pri 1849, pri falintoj dum la 2-a mondomilito kaj pri deportitoj