Aŭgusto de 2015
Aspekto
(Alidirektita el Aŭgusto 2015)
aŭgusto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | |||
5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 |
12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 |
19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 |
26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 | |
aranĝo de 2024 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en aŭgusto 2015:
- La kometo Ĉurjumov-Gerasimenko pasis je la perihelio.
- Komenciĝis la unua malkovrita epidemio de tilapia malgrandviruso en tilapiaj bredejoj de Hubejo, Ĉinujo.
- Finiĝis la 100-a Universala Kongreso de Esperanto en Lille.
- Komenciĝis la 71-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO en Wiesbaden.
- Dudek kvin mortoj de elmigrantoj pro vrako ĉe Libio.
- Finiĝos la 71-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO en Wiesbaden.
- Japanio reŝaltas atomenergion post la katastrofo de Fukuŝimo.
- La rivero Kolorado (ruĝa) iĝas flava post polua alverŝado en la riveron.
- Industriaj eksplodoj en Tjanĝino, Ĉinio, mortigis almenaŭ 112 homojn kaj vundis plurajn centojn.
- Atenco ĉe templo en Bangkoko okazigas 20 mortojn kaj lasas pli ol cent vunditojn.
- Tumultoj en Salvadoro inter policanoj kaj krimuloj lasas 125 mortojn en tri tagoj.
- Oni diskonigis, ke la ĝihadistoj eksplodigis la templon de Baal en la arkeologia urbo Palmira.
- Novaj tumultoj en Salvadoro inter policanoj kaj krimuloj lasas 51 mortojn en unusola tago.
- Du tragedioj estas ekzemploj de la dramo de la enmigrado en Eŭropon. Mortis 50 enmigrintoj en vrako de ŝipo al Italio, dum oni trovis 71 putriĝintajn kadavrojn de enmigrintoj (inter ili 4 infanoj) en slovaka kamiono posedata de bulgaro enirinta el Hungario en Aŭstrion.
|