Afrika Pokalo de Nacioj 2021
Afrika Pokalo de Nacioj 2021 Coupe d'Afrique des Nations 2021 | |
---|---|
Turniraj detaloj | |
Loko | Kameruno |
Datoj | de la 9-a de januaro ĝis la 6-a de februaro 2022 |
Teamoj | 24 |
Ejoj | 6 (en 5 urboj) |
Finaj pozicioj | |
Ĉampiono | Senegalo (unua titolo) |
Dua pozicio | Egiptio |
Tria pozicio | Kameruno |
Kvara pozicio | Burkino |
La Afrika Pokalo de Nacioj 2021, france Coupe d'Afrique des Nations 2021, ankaŭ mallongigata AFCON 2021 aŭ CAN 2021, estis la 33-a eldono de la dujara afrika futbala turniro organizita de la Konfederacio de Afrika Futbalo (france Confédération Africaine de Football, CAF). Ĝi estis gastigata de Kameruno inter la 9-a de januaro kaj la 6-a de februaro 2022 - do plene okazis en 2022, malgraŭ la nomo 2021. Estis la dua fojo post 1972, ke la evento okazis en Kameruno. La senegala nacia teamo de futbalo sukcesis pri unua afrika ĉampioneco. Duan rangon akiris la egiptia teamo kaj trian la kameruna.
La turniro estis origine planita esti ludata en junio kaj julio 2021. Tamen, la CAF sciigis la 15-an de januaro 2020 ke pro malfavoraj klimataj kondiĉoj dum tiu periodo, la turnira dato estis aktualigita por esti ludita inter la 9-a de januaro kaj la 6-a de februaro 2021. La 30-an de junio 2020, la CAF movis la datojn de la turniro duafoje al januaro 2022 sekvante la efikojn de la COVID-19-pandemio trans la kontinento, konservante la titolan nomon "Afrika Pokalo de Nacioj 2021".