Location via proxy:   [ UP ]  
[Report a bug]   [Manage cookies]                
Saltu al enhavo

Alasko (romano)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alaska
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro James A. Michener
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1988
Eldonejo Random House
Ĝenro historia romano
vdr

Alasko (angle: Alaska) estas historia romano de James A. Michener.

Kiel la aliaj romanoj de Michener, Alasko pritraktas, per la ligiloj inter pluraj familioj, grandegan tempoperiodon.

Angle publikigita en 1988 de Random House, la 868 paĝoj de Alasko inkluzivas enhavtabelo, dankesprimo, la teksto mem kaj sekcio pri faktoj kaj fikcioj, kiu ebligas la leganton scii tion, kio vere okazis kaj kion inventis la aŭtoro.

Ĉapitroj

[redakti | redakti fonton]

Ĉapitro 1: Koliziantoj platoj

[redakti | redakti fonton]

Priskribo de la formiĝo de la nordamerika kontinento tra jarmilionoj.

Ĉapitro 2: La glacikastelo

[redakti | redakti fonton]

Mastodontoj, sabrodentaj tigroj kaj lanecaj mamutoj alvenas tra la landponto al Alaska.

Ĉapitro 3: Popoloj de la Nordo

[redakti | redakti fonton]

Renkonto kun unuaj inuitoj, ĉefe kun viro nomita Ugruk kaj ties familio. La ĉapitro priskribas ĉasadon de baleno kaj la rusan ekĉasadon de mar-lutroj por forpreni iliaj feloj.

Ĉapitro 4: Esploristoj

[redakti | redakti fonton]

Unuaj esploroj de Alasko kaj renkontiĝoj inter rusoj kaj indiĝenoj. Amasmurdado de multaj indiĝenaj popoloj kaj mar-lutroj.

Ĉapitro 5: La duelo

[redakti | redakti fonton]

Temas pri la duelo inter la ŝamanismo de la indiĝenoj kaj la kristanismo de la rusoj. Post kiam la rusoj perforte translokigas la virojn de la tribo por ĉasadi, virinoj kaj beboj restas solaj. Malgraŭ tabua malpermeso, la virinoj lernas piloti kajakojn kaj sukcesas harpuni balenon por supervivi. Rusa maristo kruele misuzas la knabinon Cidaq, forprenas ŝin al Insulo Kodiak.

Ĉapitro 6: Perditaj mondoj

[redakti | redakti fonton]

Sekvo de la kolizioj inter indiĝenoj kaj rusoj, ĉefe en la batalo de Sitka. La eventoj estas priskribitaj el la vidpunkto de indiĝeno, Raven-heart (”Korvo-koro”), kaj la filo de la iama Cidaq kaj rusa pastro, Arkady Voronov. Arkady kaj ties rusa virino vojaĝas sur la rivero Jukono. Mortas Aleksandro Baranov kaj Rusio vendas Alaskon al Usono.

Ĉapitro 7: Gigantoj en kaoso

[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉapitro montras la kolizion inter du malamikaj ŝipestroj, rusa kapitano Ŝranskij kaj usona kapitano Michael Healy. Intertempe la misiisto Sheldon Jackson kreas misiejojn por kristanigi indiĝenojn.

Ĉapitro 8: Oro

[redakti | redakti fonton]

Rakontoj pri la kaoso de la alaska orimpetego laŭ la fikciaj familio Venn kaj John Klope. Menciatas ankaŭ Soapy Smith kaj la ekstremaj malfacilaĵoj transiri Ĉilkot-intermonto.

Ĉapitro 9: La oraj strandoj de Nome

[redakti | redakti fonton]

Post la eltrovo de oro en Nome, la fikciaj individuoj Tom Venn kaj lia duonpatrino, kune kun ŝia koramiko, alvenas tien. La rakonto de la ŝtelado de orminoj per la komploto de korupta juĝisto estas bazita sur la fiplanema usona politikisto Alexander McKenzie kaj la obeema juĝisto Arthur H. Noyes.

Ĉapitro 10: Salmono

[redakti | redakti fonton]

Priskribo de la fondado se fiŝenladigo apud la Golfeto Taku, kion direktos Tom Venn. Tom amindumas Nancy Bigears, Tlingita indiĝenulino, sed li tute ne komprenas la perdon de fiŝkapto-rajtoj, kion suferas la Tlingitoj kiel ŝia patro, kiu ne plu povas fiŝkapti ene de siaj prapatraj regionoj.

Ĉapitro 11: Relzono

[redakti | redakti fonton]

Ĉapitro 12: La rando de la fajro

[redakti | redakti fonton]

Referencoj al historio

[redakti | redakti fonton]

Michener uzas historiajn homojn kaj ejojn en fikciaj okazaĵoj. Li ankaŭ inventas rolulojn kaj ejojn kiel aliaj verkisto. Alasko ne estas historilibro.

Jen kelkaj historiaj roluloj kaj ejoj: