Ali Abdula Saleh
Ali Abdula Saleh | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
علي عبد الله صالح | |||||
Naskiĝo | la 21-an de marto 1942 en Bajt al-Ahmar, Norda Jemeno | ||||
Morto | la 4-an de decembro 2017 en Sanao | ||||
Mortis per | Pafvundo vd | ||||
Tombo | Sanao vd | ||||
Religio | ŝijaisma islamo | ||||
Ŝtataneco | Jemeno vd | ||||
Partio | Ĝenerala Popola Kongreso | ||||
Familio | |||||
Patro | Abdallah Saleh Afaash (en) vd | ||||
Gefratoj | Mohammed Abdullah Saleh (en) , Saleh Abdullah Saleh Al-Ahmar (en) , Ali Saleh Al-Ahmar (en) kaj Mohammed Saleh Al-Ahmar (en) vd | ||||
Edz(in)o | Asma Saledp (en) vd | ||||
Infanoj | Ahmed Saleh (en) , Ridan Ali Abdullah Saleh (en) , Madeen Ali Abdullah Saleh (en) , Sakhr Ali Abdullah Saleh (en) , Khaled Ali Abdullah Saleh (en) , Salah Ali Abdullah Saleh (en) vd | ||||
Parencoj | Ali Mohsen Al-Ahmar (en) () vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto militisto vd | ||||
Aktiva dum | 1958–2017 vd | ||||
| |||||
| |||||
prezidanto de Jemeno | |||||
Dum | 22-a de majo 1990 – 27-a de feveleiro 2012 | ||||
Antaŭulo | pozicio kreita | ||||
prezidanto de Norda Jemeno | |||||
Dum | 18-a de Julio 1978 – 22-a de majo 1990 | ||||
Antaŭulo | Abdul Karim Abdula al-Araŝi | ||||
Sekvanto | pozicio malinstalita | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ali Abdula Saleh, ankaŭ latinliterigita Ali Abdullah Saleh aŭ Salih (arabeعلي عبد الله صالح , latinliterigo laŭ sistemo DMG ʿAlī ʿAbdullāh Ṣāliḥ, naskiĝis la 21-an de marto 1942 en Bajt al-Ahmar, Norda Jemeno; mortinta la 4-an de decembro 2017 en Sanao) estis jemena politikisto. De 1990 ĝis 2012 li estis la unua prezidanto de la unuiĝinta ŝtato Respubliko Jemeno, kiu kreiĝis en 1990. Jam antaŭe li de 1978 ĝis la ŝtata unuiĝo estis la prezidanto de Norda Jemeno.
Sekve de la politikaj perturboj en Tunizio kaj Egiptio komence de la jaro 2011, ankaŭ en Jemeno ekestis tumultoj: Ekzemple la 3-an de februaro 2011, pli ol 20 miloj da homoj manifestacias en la nacia ĉefurbo Sanao, postulante tujan eksiĝon de la prezidanto. Samtempe ĉirkaŭ 2 miloj da liaj subtenantoj kolektiĝis ĉe la randoj de la ĉefurbo. La antaŭan tagon, do la 2-an de februaro, li estis anoncinta ke li ne rekandidatos kiel ŝtata prezidanto fine de la nuna oficperiodo en 2013, kaj ke li ankaŭ ne transdonus la potencon al sia filo. En prezidanta baloto de 2012 elektiĝis nova prezidanto Mansur Hadi. Ekde 2013 ribeluloj de la grupiĝo Huthi (ŝijaismaj membroj de zajdisma islamo), subtenantoj de la nuna eksprezidanto Ali Abdula Saleh, subtenantoj de separatisma suda Jemeno, kaj landa branĉo de la terorisma movado Al-Kaida batalas kontraŭ la armeo de la centra registaro pri al potenco en la ŝtato. La Huthi-ribeluloj sukcesis okupi la ĉefurbon Sanao kaj grandajn partojn de la ŝtato, kaj ili jam proksimis al konkero de la provizora ĉefurbo Adeno, kiam la armeo de Sauda Arabio kun partopreno de la armeoj de ok pliaj ŝtatoj la 25-an de marto 2015 komencis armeon intervenon favore al la elektita ŝtata prezidanto Mansur Hadi kaj ties ĉefministro Ĥalid Bahah.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- privata retejo de la prezidanto (arabe) Arkivigite je 2005-12-23 per la retarkivo Wayback Machine
- retejo de la parlamento de Jemeno Arkivigite je 2011-02-08 per la retarkivo Wayback Machine