Tak Kasra
Tak Kasra | |||||
---|---|---|---|---|---|
Ruino | |||||
| |||||
Koordinatoj | 33° 5′ 37″ N, 44° 34′ 51″ O (mapo)33.09372222222244.580722222222Koordinatoj: 33° 5′ 37″ N, 44° 34′ 51″ O (mapo) | ||||
Materialo | briko [+] | ||||
Tak Kasra | |||||
Vikimedia Komunejo: Taq-i Kisra [+] | |||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||
Taq Kasra (perse تاق كسری) estas monumento kiu altiĝas al 37 metroj kaj estas restaĵo de palaco konstruita dum la Sasanida Imperio. La palaco estis konstruita dum la tempo de reĝo Kosroes la 1-a kaj la antaŭa akceptejo kaj la fasado de la konstruaĵo ĉe la suda flanko estas ĝiaj solaj restaĵoj.
Tio estas la nura konstruaĵo restanta de la imperia urbo Ktesifono, situinta en nuntempa Irako.
Strukturo
[redakti | redakti fonton]La konstruaĵo kovras areon de 43.5 kvadrataj metroj kaj estis konstruita en la stilo de persa arkitekturo. La arko kiu karakterizas la fronton de la konstruaĵo estas konstruita en parabola formo kaj aspektas aparte granda. La arkstrukturo estas konsiderita la plej granda volbo konstruita en la mondo.
Ambaŭflanke de la konstruaĵo, norde kaj sude, estis rektangulaj ĉambroj kaj koridoro, kiu kondukis al granda halo. La ĉambroj en la komplekso estis tre grandaj, tiel ke ilia uzo estis limigita al ceremoniaj funkcioj. Krome, ĉiuj konstruaĵoj ankaŭ estas reĝaj loĝejoj.
Laŭ diversaj fontoj, ekzistas neniuj informoj indikante la precizan daton de ĝia konstruado, sed hipotezo indikas ke ĝi estis konstruita dum la regado de reĝo Kosroes la 1-a (kiu regis de 531 ĝis 579 p.K.).
En la 7-a jarcento, la Sasanida Imperio estis konkerita de la islamanoj de la Araba Duoninsulo, post la konkero, la palaco iĝis moskeo ĝis ĝi estis iom post iom forlasita kaj detruita fare de la dua kalifo de Abasida Kaliflando, Abdullah Ibn Muhammad al-Mansur, kiu regis la regionon inter la jaroj 754 kaj 775 p.K.
La palaco estis priskribita fare de multaj poetoj kiel simbolo de la potenco de la Sasanida Imperio kaj memorigilo de la sortoŝanĝoj de tempo. Estas ne klare ĉu la Sasaniana konstrustilo influis la arkitekturon de la islamaj palatinoj, sed estas verŝajne ke tiuj poeziaj priskriboj inspiris la fruajn islamajn regantojn, kiuj formulis sian version de la grandioza monumenta arkitekturo.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
La palaco en 1864.
-
Irakaj kaj usonaj oficialuloj vizitantaj
-
Iraka poŝtmarko de la jaro 1923.