Location via proxy:   [ UP ]  
[Report a bug]   [Manage cookies]                
Saltu al enhavo

Artúr Görgey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Artúr Görgey
Persona informo
Naskonomo Johannes Arthur Woldemár Görgey
Naskiĝo 30-an de januaro 1818 (1818-01-30)
en Toporec
Morto 21-an de majo 1916 (1916-05-21) (98-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto, Jobb oldali árkádsor, ÁJ-1. Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj hungaragermana
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Artúr Görgey
Familio
Frat(in)o István Görgey (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo inĝeniero
militisto
politikisto
kemiisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Artúr GÖRGEY estis hungara militestro, kiun la nuntempo taksas kontraŭdire.

Artúr GÖRGEY

Li naskiĝis en Toporc, en la 8-an de januaro 1818, li mortis en Budapeŝto, en la 21-an de majo 1916. La heredita familia nomo estis Görgey, sed poste li uzis la i-formon Görgei por apogi la hungaran ideon.

Familio Görgey devenis el la mezepoko, vivantaj en Supra Hungarujo. Dum la naskiĝo de Arturo la familio jam ne estis riĉa. En 1837 li havis la rangon leŭtenanto, en 1842 li estis husaro, kiel ĉefleŭtanto. En 1845 la armeo ne permesis lian edziĝon, tial li forlasis la husarojn kaj lernis en Prago kemion. Li iĝis talenta en tiu fako, sed fine de 1947 li devis reiri al la naskiĝloko por transpreni la bienon. Poste li iĝis edzo, sed baldaŭe li aŭdis voĉon de la revolucio, kaj en majo de 1848 li reiris al sia origina profesio. Komence li devis aĉeti diversajn aĵojn por la nova hungara armeo, poste li estris diversajn taĉmentojn.

Tie okazis, ke la taĉmento trovis 2 spionojn. Görgei tuj kondamnis unu al morto. Tiu ago plaĉis al la hungara estraro, tial li ricevis pli gravajn taskojn. Lia unua venko okazis en Tác. Post unu jaron de la revolucio li jam estis estro de la hungara armeo, post monatoj li iĝis ankaŭ ministro pri defendado. Li ofte trovis sin kontraŭ politikado de Lajos Kossuth, eĉ foje Kossuth nomumis Görgei-n perfidulo. Post jardekoj tiu enradikiĝis en la publiko. Post fino de la hungara liberecbatalo li deportiĝis al Klagenfurt.

Memoraĵoj

[redakti | redakti fonton]
Skulptaĵo de Görgey