Citrata acido
Citrata acido | ||||
Plata kemia strukturo de la Citrata acido | ||||
Tridimensia strukturo de la Citrata acido | ||||
Kristaloj de citrata acido sub polarizita lumo, pligrandigo 200-foje. | ||||
Citronoj, oranĝoj, kaj aliaj citrusaj fruktoj enhavas altajn koncentritiĝojn de citrata acido. | ||||
Alternativa(j) nomo(j) | ||||
| ||||
Kemia formulo | ||||
CAS-numero-kodo | 77-92-9 | |||
ChemSpider kodo | 305 | |||
PubChem-kodo | 22230 | |||
Merck Index | 14,2326 | |||
Fizikaj proprecoj | ||||
Aspekto | blanka kristala senodora solido | |||
Molmaso | 192.12 g·mol-1 | |||
Denseco |
| |||
Fandpunkto | 156 °C | |||
Bolpunkto | 310 °C (malkomponiĝas ekde 175 °C) | |||
Refrakta indico | 1,4930 | |||
Ekflama temperaturo | 155 °C | |||
Memsparka temperaturo | 345 °C | |||
Acideco (pKa) |
Acideco (pKa1) 3.13 Acideco (pKa2) 4.76 Acideco (pKa3) 6.39 | |||
Solvebleco | Akvo:
| |||
Mortiga dozo (LD50) | 3000 mg/kg (buŝe) | |||
Sekurecaj Indikoj | ||||
Risko | R34 R35 R36 R36/37/38 R60 R61 | |||
Sekureco | S24/25 S26 S36/37/39 S37/39 S45 S53 | |||
Pridanĝeraj indikoj | ||||
Danĝero
| ||||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | ||||
GHS Damaĝo-piktogramo | ||||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | |||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H319 | |||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P280, P305+351+338, P337+313 | |||
Citrata acido (hidrogena citrato; laŭ IUPAC: 2-hidroksopropano-1,2,3-trikarboksilata acido) estas senkolora, akvosolvebla karboksilata acido, kiu apartenas al la fruktaj acidoj. Citrato estas salo de citrata acido.
Krom la senakva acido ekzistas ankaŭ la citronacida monohidrato (C6H8O7 · H2O), en kiu unu molekulo da citrata acido entenas unu molekulon da kristala akvo.
Interagado de la citrata acido kaj amonia hidroksido rezultas en amonia citrato tribaza.
Historio
[redakti | redakti fonton]La citratan acidon izolis en 1784 Carl Wilhelm Scheele unuafoje el suko de citrono, tiel la alternativa nomo. Fakte la citrata acido estis jam konata pli frue, sed sub aliaj nomoj. La araba alkemiisto Ĝabir ibn Hajan malkovris ĝin en la 9-a jarcento.
La citrona suko permesas hejmajn eksperimentojn, kiel tiu de la nevidebla inko, kiu aperas en tiom da romanoj kaj filmoj pri policistoj, kiel en "La nomo de la rozo", kaj videblas nur ĉe kandelo. Tiu citrata acido permesas ankaŭ solvi diversajn materialojn kiel ovoŝelo, tiele oni povas enmeti en fridujon en poto ovojn ene de citrona suko kaj post kelkaj tagoj la ŝelo solviĝos, sed la ovo ne rompiĝos; tio permesos diversajn receptojn.
Natura troviĝejo
[redakti | redakti fonton]La citrata acido estas la plej disvastiĝinta acido inter la plantoj kaj aperas en la metabolismo en ĉiu organismo. La citrona suko entenas ekz. 5–7 % da citrata acido. Ĝi aperas ankaŭ en pomoj, piroj, acida ĉerizoj, pluaj fruktoj kaj plantopartoj.
La citrata acido aperas ankaŭ en la t.n. ciklo de citrata acido, en kiu ĝi havas decidan rolon en la karbonhidrata kaj grasacida metabolismo de ĉiuj oksigenkonsumaj organismoj.