Eŭropa Futbal-Ĉampionado de viraj sub-21-jaruloj
Eŭropa Futbal-Ĉampionado de viraj sub-21-jaruloj | ||
---|---|---|
Pokala trofeo por la ĉampiona teamo. | ||
internacia futbala konkurso inter naciaj teamoj ripetiĝanta sporta evento | ||
futbala konkurso • eŭropa ĉampionkonkurso | ||
Komenco | 1972 vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Eŭropa Futbal-Ĉampionado de viraj sub-21-jaruloj (angle UEFA UNDER21 Championship) estas futbala turniro kiu okazas ĉiun duan jaron en iu Eŭropa lando, kaj partoprenas ĉiuj eŭropaj naciaj futbal-teamoj de viroj sub 21 jaroj, kiuj sukcesis kvalifikiĝi. La eventon ekde la jaro 1978 organizas la Unio de Eŭropaj Futbal-Asocioj, mallonge UEFA, sed antaŭe de 1972 ĝis 1976 jam okazis simila Eŭropa Futbal-Ĉampionado de viraj sub-23-jaruloj, kies daŭrigo estas la nuna ĉampionado de futbalistoj sub-21-jaraj. Ĉiun kvaran jaron la ĉampionado samtempe estas la eŭropa kvalifikiga turniro por samspeca konkurso de la Someraj Olimpikoj. Ĝis la jaro 2006 la turnira finfazo okazis en para jaro, ekde la sekva jaro, de 2007, la finfazo estas okazigata en malpara jaro. Laŭ la stato de majo 2013, la plej sukcesa teamo estis tiu de Italio, kiu ĉampionis kvinfoje, kaj la aktuala ĉamipiono de 2011 estas la teamo de Hispanio.
La ĉampionado de 2013 okazas inter la 5-a kaj 18-a de junio de tiu jaro en Israelo, kies nacia teamo de sub-21-jaruloj (kun Armenio, Azerbajĝano, Kazaĥio, Kipro, Rusio kaj Turkio unu el 7 naciaj asocioj de futbalo, kies landa teritorio parte aŭ tute situas en Azio, sed kiuj preferas konkursi en la eŭropa, ne la azia ĉampionadoj).