Elĉo
Elĉo | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo en Hispanio urbo municipo de Valencilando vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Regiono | aŭtonoma komunumo Valencilando | ||||
Provinco | provinco Alikanto | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 238 293 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 731 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 38° 16′ N, 0° 42′ U (mapo)38.266944444444-0.69833333333332Koordinatoj: 38° 16′ N, 0° 42′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 86 m [+] | ||||
Areo | 326,1 km² (32 610 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Elx [+] | |||||
Elĉo (aŭ Elŝo [1] aŭ Ilico aŭ Iliko) (katalune Elx, hispane Elche) estas grandurbo en Valencilando. Ĝi havas 230 112 loĝantojn (2009) kaj ĝi estas la tria urbo de Valencilando. Krome ĝi estas la dua en la provinco de Alikanto, la dudeka en la tuta Hispanio kaj la kvara sen enkalkuli la provincajn ĉefurbojn.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ilico troviĝas de Alicante 23 km-ojn. Ekstera parto de la urbo atingas la marbordon.
Ĝi havas tre antikvan historion ĉar jam iberoj loĝis tie. Poste estis grava urbo en epoko de romianoj kaj islamanoj. Rekristaniĝis en 1250. En la 19-a jarcento la fervojo atingis la urbon, tiutempe ŝuofabriko ekfunkciis.
Elĉo havas internacian flughavenon, unu publikan kaj unu privatan universitaton.
Historio
[redakti | redakti fonton]La skulptaĵo de la Damo de Ilico troviĝis ĉe Ilico, kie estas monteto kiun la araboj nomigis Alcudia ('monteto') kaj kiu antikve estis preskaŭ ĉirkaŭta de rivero. Oni scias, ke temas pri ibera setlejo nome Helike (en greka) kaj kiun la romianoj nomigis Colonia Iulia Illici Augusta. Kiam alvenis la araboj, situigis la urbon pli sube, sur la ebenaĵo, kaj konservis la romian toponimon de Illici, kiu estis arabigita laŭsone al «Elche»"Ilŝ".
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- abundo de palmoj kaj la palmaro, kiu estas Monda Heredaĵo
- kastelo Altamira
- banejoj el la romia dominado
- romkatolika baziliko omaĝe al Dipatrino (Maria)
- turo Calahorra
- muzeo pri paleontologio
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]- Tuluzo, Francio ekde 1981;
- San Bartolomé de Tirajana;
- Ĥako, (Huesko) Hispanio, ekde 1983;
- Orano, Alĝerio;
- Kasukabe, Japanio;
- Subotica, Serbio;
- Ŝumen, Bulgario.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La formo Elŝo estis proponita en: Hektor Alos i Font 1995: Propono por la esperantigo de katalunlingvaj loknomoj. Barcelono: la aŭtoro