Ferdinand Tiemann
Ferdinand Tiemann (1848-1899) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Germana kemiisto kiu studis la vanilinon
| |||||
Persona informo | |||||
Ferdinand Tiemann | |||||
Naskonomo | Johann Carl Ferdinand Tiemann | ||||
Naskiĝo | 10-a de junio 1848 en Rübeland, nune parto de Elbingerode, Harco, Germanio | ||||
Morto | 14-a de novembro 1899 en Merano, Italio | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio vd | ||||
Alma mater | Teknika Universitato de Brunsvigo, Universitato de Berlino, Leopoldina Akademio | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kemiisto universitata instruisto vd | ||||
Doktoreca konsilisto | August von Hofmann vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Johann Carl Wilhelm Ferdinand Tiemann (1848-1899) estis germana kemiisto, kiu, kune kun Wilhelm Haarmann (1847-1931), en 1874, esploris la strukturon de la vanilino kaj sukcesis sintezi ĝin ekde acida oksidado de la koniferino, iu glukozido trovata en la pinoŝelo[1]. Haarmann kaj Tiemann estas la fondintoj de la unua industria kompanio kiu produktis vanilinon uzante ilian procezon. Kun la tempopaso aliaj manieroj sintezi la vanilinon estis malkovritaj. Sammaniere, kune kun Karl Ludwig Reimer (1845-1883), li malkovris la Reakcion de Reimer-Tiemann, rilate al la orto-formiligo[2] de fenoloj, laŭ la reakcio:
Biografio
[redakti | redakti fonton]En 1866, Tiemann studis farmacion en la Teknika Universitato de Brunsvigo kie li diplomiĝis en 1869. Lia profesoro en Brunsvigo skribis rekomendleteron al August von Hofmann (1818-1892) en la Universitato de Berlino, kie Tiemann komencis kiel lia asistanto en 1869. En 1870, Tiemann publikigis la rezultojn de siaj unuaj esploroj pri la derivaĵoj de guanidino, trinitrotolueno, kaj diaminotuleno, krom la sintezo de la dunitra- kaj trinitra- benzoataj acidoj. En 1873, li komencis la unuan el multaj esploroj pri purigo kaj akvoanalizado[3].
En 1874, Wilhelm Haarman kaj Tiemann fondis kompanion, post kiam ili malkovris la sintezon de la vanilino el la koniferolo. La vanilinofabriko en Holzminden ne estis tre sukcesa antaŭ ol Karl Ludwig Reimer malkovris la reakcion de orto-formiligo, kiu malfermis alternativan procezon por la produktado de vanilino.
En 1882, Tiemann iĝis profesoro en la Universitato de Berlino. En 1891, Tiemann malkovris komercan metodon pri vanilinopreparado elde la eŭgenolo (ekzistanta en la kariofiloleo) pere de sinsekvaj rearanĝoprocezoj, acetiligo[4], kaj oksidado en la flanka ĉeno sekvata de hidrolizo. Lia alia laboro inkludas la sintezon de la kafeata acido, kaj la klarigo pri la strukturo de la glukozamino, krom vastaj esploroj pri la terpenoj.
Krom la vanilino, Tiemann disvolvis la unuan sintezon de la α- kaj β-iononoj, iu komponaĵo kun dolĉodoro je Viola odorata, tre uzata en parfumfabrikado, kiu baldaŭ fariĝis granda sukceso por la kompanio Harmann & Reimer. August Wilhelm von Hofmann edziĝis kun Berta, pli juna fratino de Ferdinand Tiemann.
Selektita verkaro
[redakti | redakti fonton]- Noch ein Beitrag zur Kenntniss von Abkömmlingen des Toluols und des ..., 1870
- Zur Constitution des Indigos, 1879, Eugen Baumann, Ferdinand Tiemann
- Ueber indigweiss- und indoxylschwefelsaures Kalium, 1880, Eugen Baumann, Ferdinand Tiemann
- Chemische Abhandlungen (Kompendio pri Kemio, 1885)
- Die chemische und mikroscopisch-bakteriologische Untersuchung des Wassers... 1889, Ferdinand Tiemann, August Anton Hieronymus Gärtner
- Ueber Veilchenaroma, 1893, Ferdinand Tiemann, Paul Krueger
- Handbuch der Untersuchung und Beurtheilung der Wasser, 1895
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Personensuche
- The Development of Modern Chemistry, Aaron J. Ihde
- Natural Products in the Chemical Industry, Bernd Schaefer
- Contrasts in Scientific Style: Research Groups in the Chemical ..., Volume 191, Joseph Stewart Fruton
- Chemistry and Technology of Flavours and Fragrances, David Rowe
- Progress in the Chemistry of Organic Natural Products 100, Douglas Kinghorn A., Heinz Falk, Junichi Kobayashi
- Quintessentially Perfume, Nathalie Grainger, Quintessentially Publishing Ltd
- Decadent Poetics: Literature and Form at the British Fin de Siècle, Jason David Hall, Alex Murray
- Food Chemistry, David E. Newton
- The Chemistry and Biology of Sialic Acids and Related Substances
- Vanilla
- Encyclopedia.com
- Flavours and Fragrances: Chemistry, Bioprocessing and Sustainability, Ralf Günter Berger
- World of Chemicals Arkivigite je 2015-06-17 per la retarkivo Wayback Machine
- School of Chemistry University of Bristol
- The 100 Most Important Chemical Compounds: A Reference Guide, Richard Leroy Myers
- Synthetic Vanilla
- Avoid Free Radicals And More With Vanillin
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]-
Etilvanilino -
Formila grupo -
α-Ionono -
β-Ionono -
Kafeata acido -
Koniferino -
Koniferolo -
Protokatekoata acido
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Cornell Chem[rompita ligilo]
- ↑ Orto-formiligo, en organika kemio, estas aldono de la grupo formila (-CH=O) en la pozicioj 1 kaj 2 de alia aromata kemiaĵo.
- ↑ Encyclopedia.com
- ↑ Acetiligo estas aldono de la acetila grupo (H3C-CO-R) al unu organika substanco.