Gossau SG
- La mallongigo SG en Gossau SG staras por la svisa Kantono Sankt-Galo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Gossau. |
Gossau SG | |
---|---|
Blazono de Gossau | |
La urbo Gossau vidita el la aero | |
komunumo en Svislando • urbo en Svislando | |
Kantono | Sankt-Galo |
Distrikto | Elektodistrikto Sankt-Galo |
Koordinatoj | 47° 25′ 0″ N 9° 15′ 0″ O / 47.41667 °N, 9.25000 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 25′ 0″ N 9° 15′ 0″ O / 47.41667 °N, 9.25000 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 17983 |
Areo | 27,51 km² |
Alteco | 638 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 9200 |
Komunumkodo | 3443 |
Mapo pri la situo de Gossau en la Elektodistrikto Sankt-Galo | |
Pri la komunumo
[redakti | redakti fonton]Gossau SG (en Esperanto ankaŭ Gosaŭo SG) estas urbo kaj komunumo en la elektodistrikto Sankt-Galo, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 17073 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro kreskis al 17983 ĝis la 31-a de decembro 2011.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Gossau situas inter la Alpstein-Masivo kaj Bodenlago rekte apud la kantona ĉefurbo Sankt-Galo. Krom la urbo Gossau mem al la komunumo apartenas la vilaĝo Arnegg.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 27,51 km², de kiuj 14,8% estas kovritaj de arbaro, 61,4% servas por agrikulturo kaj 21,8% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Gossau limas en nordo al Waldkirch, en nordoriento al Andwil, en oriento al Sankt-Galo, en sudo al Herisau (AR), en okcidento al Flawil, kaj en nordokcidento al Oberbüren.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Tra la urbo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 7 de Sankt-Galo al Vinterturo. Gossau estas haltejo de la interurbaj rapidtrajnoj inter Zuriko kaj Sankt-Galo kaj havas ankaŭ konekton al la svisa aŭtovojo A1. Flanka fervojlinio kondukas de Gossau al Bischofszell kaj pluen al Sulgen.
Historio
[redakti | redakti fonton]Unua skriba mencio de la municipo Arnegg datiĝas el donacdokumento por bieno al la Monaĥejo Sankt-Galo el la jaro 721. Unua skriba mencio de la urbo Gossau mem datas ankaŭ el donacdokumento al la Sankt-Gala Monaĥejo de la 24-a de oktobro 824.[3]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Gossau SG – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|