Henri Farman
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Henri Farman (Tramtransporto en Parizo). |
Henri Farman | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Harry Edgar Mudford Farman |
Naskiĝo | 26-an de majo 1874 en 1-a arondismento de Parizo |
Morto | 17-an de julio 1958 (84-jaraĝa) en 16-a arondismento de Parizo |
Tombo | Tombejo de Passy |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio (1937–1958) Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) (1874–1937) |
Familio | |
Frat(in)oj | Maurice Farman (mul) kaj Richard Farman (en) |
Okupo | |
Okupo | biciklisto aŭtosportisto piloto inĝeniero aerokosma inĝeniero entreprenisto |
Verkoj | Souvenirs et Récits contés le 28 novembre 1933 |
Henri FARMAN (26-a de majo, 1874 - 18-a de julio, 1958) estis aviadisto.
Naskita en Parizo, Francio. Li estis la filo de korespondanto de angla ĵurnalisto laboranta en Parizo. Farman lernis pentrarton ĉe École des Beaux Arts, sed rapide obsediĝis de novaj meĥanikaj inventoj kiuj rapide aperadis en la fino de la 19a jarcento. Ĉar lia familio havis sufiĉajn monajn rimedojn, li povis pluflegi siajn ŝatokupojn kiel amatora sportisto. En la jaroj 1890-aj li iĝis ĉampiona ciklisto, kaj je la jarcentŝanĝo li malkovris la motoran konkuradon.
Kiam Charles Voisin ekproduktis vendendan motoraviadilon en 1907, Henri Farman estis inter la unuaj aĉetintoj. Li atingis la rekordon de plej longa flugo en Eŭropo, kaj en 1908 daŭrigis partoprenante la unuan flugkonkuradon en Eŭropo. Elpensinte sian propran aviadilon je la 29-a de majo, 1908, li flugigis la unuan pasaĝeron en Eŭropo. Partnere kun siaj du fratoj li ekkonstruis ege sukcesan kaj novelpensitan aviadilfabrikon. Ilia 1914-a modelo estis abunde uzata por milita observado dum la Unua mondmilito. La aviadilkonstrua firmao de Farman Goliath estis la unua aertransporta kompanio sur longa distanco, ekante regulajn flugojn Parizo-Londono je la 8-a de februaro 1919.
Li estis nomita kavaliro de la Légion d'honneur (Franca honora legio, oficiala ŝtata meritularo) en 1919 kaj emeritiĝis en 1937 kiam la franca registaro ŝtatigis la aviadan industrion.
Henri Farman mortis en Parizo je la 18-a de julio 1958 kaj estas entombigita en Cimetière de Passy, Parizo, Francio.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Trovu « Henri Farman » inter la Vizaĝoj de homoj rilataj al la ideo «Internacia Lingvo» |
- Naskiĝintoj en 1874
- Mortintoj en 1958
- Viroj
- Naskiĝintoj la 26-an de majo
- Mortintoj la 17-an de julio
- Naskiĝintoj en Parizo
- Mortintoj en Parizo
- Britaj aviadistoj
- Francaj aviadistoj
- Flugpioniroj
- Pioniroj de la aŭtomobilindustrio
- Francaj inĝenieroj pri aviado
- Francaj aŭtomobilaj inĝenieroj
- Kavaliroj de la Honora Legio
- Francaj biciklistoj
- Francaj entreprenistoj
- Anglodevenaj francoj