József Csáky
József Csáky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de marto 1888 en Szeged |
Morto | 1-an de majo 1971 (83-jaraĝa) en 18-a arondismento de Parizo |
Lingvoj | franca • hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato (–1905) Académie de La Palette (en) |
Okupo | |
Okupo | skulptisto artisto ceramikisto |
Verkoj | Groupe de femmes |
József Csáky [jOĵef ĉAki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csáky József estis hungara-franca kubisma skulptisto. Lia persona nomo en Francio estis Joseph-Alexandre.
József Csáky [1] naskiĝis la 18-an de marto 1888 en Szeged (Hungario), li mortis la 1-an de majo 1971 en Parizo.
Biografio
[redakti | redakti fonton]József Csáky studis en Reĝa Industriarta Lernejo en la lernojaro 1904, lia ĉefinstruisto estis Lajos György Mátrai. En la sekvaj jaroj li faris ĉiuspecajn laborojn. En 1908 li iris al Parizo perpiede, li aliĝis al la hungara artista kolonio kaj luis atelieron kun Ferenc Joachim. Helpe de hungara stipendio li vizitis liberajn lernejojn. Li debutis en ekspozicio en 1910. Li akiris francan ŝtatanecon kaj li batalis dum la 1-a mondmilito en la franca armeo. En 1935 li studvojaĝis al Grekio. Dum la 2-a mondmilito li estis rezistanto, ankaŭ komunisto. Li tenis kontaktojn kun Hungario, en 1959 li revizitis sian naskiĝurbon.
Elektitaj solaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Londono (1930)
- Novjorko (1931)
- Parizo (1935, 1973, 1977, 1980)
- Budapeŝto (1936, 1959)
- Frankfurto ĉe Majno (1988)
Elektitaj kolektivaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Parizo (1910, 1913, 1923, 1930, 1937, 1946, 1955)
Elektitaj skulptaĵoj
[redakti | redakti fonton]- vidu la fotojn!
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-10-01. Alirita 2018-10-01 .