Jakobo la 2-a (Skotlando)
Aspekto
(Alidirektita el Jakobo la 2-a (Skotio))
Jakobo la 2-a (naskiĝis la 16-an de oktobro 1430 en Palaco Holyrood en Edinburgo; mortis la 3-an de aŭgusto 1460) reĝis kiel Reĝo de Skotoj de 1437 ĝis sia morto.
Li estis la filo de Jakobo la 1-a reĝo de Skotoj kaj de Joan Beaufort (filino de John Beaufort, 1a grafo de Somerset kaj de Margaret Holland). Li havis pli aĝan ĝemelfraton, nome Alexander Stewart, Duko de Rothesay, kiu vivis sufiĉe por ricevi kavalerian titolon, sed mortis infanaĝe. Jakobo iĝis la patro de Jakobo la 3-a reĝo de Skotoj.
Jakobo, kies kromnomo Fiery face ("fiera vizaĝo") aludas al rimarkinda cinabroruĝa naskomarko de lia vizaĝo, havis ses fratinojn, kaj ĉiuj el ili edziniĝis en diversaj eŭropaj reĝaj dinastioj.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- 'The Auchinleck Chronicle', printed in McGladdery, James II, Appendix 2, pp 160–73.
- M. Brown, The Black Douglases (East Linton, 1998).
- C. McGladdery, James II (Edinburgh, 1990).
- R Tanner, The Late Medieval Scottish Parliament: Politics and the Three Estates, 1424-1488 (East Linton, 2001).