Julio de 2017
Aspekto
julio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | 31 | ||||
aranĝo de 2024 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en julio 2017:
- Ĝis unu miliono da personoj partoprenis en la Tago de la Fiero por seksa libereco en Madrido, Hispanio.
- Pli ol 50 mortintoj kaj unu miliono da translokigitoj pro fortaj pluvoj kaj inundoj dum unu semajno en regionoj de Ĉinio kiaj Hubejo, Hunano, Junano, Siĉuano kaj Gŭangŝjio.
- Tumultoj en Hamburgo, Germanio, kontraŭ la tutmondaj ŝtatestroj pintokunvene por la G20.
- La opozicianto Aleksei Navalni, estis liberigita en Rusio, post 25 tagoj prizone.
- La opozicianto Leopoldo López, estis liberigita en Venezuelo kaj restos en hejma aresto post tri jaroj en prizono.
- Dekses mortintoj pro inundoj en Japanio.
- La registaro anoncas la finon de la batalo (8 monatoj) kaj totalan konkeron de la urbo Mosul, Irako, iama ĉefurbo de la Islama Ŝtato.
- Miloj da manifestaciantoj en Istambulo, Turkio, kontraŭ la aŭtoritarismo de Recep Tayyip Erdoğan.
- Mortis la Nobel-premiito pri paco ĉino Liu Xiaobo kiu estis ankoraŭ enkarcere pro defendo de demokratiaj rajtoj.
- En Seulo komenciĝis la 102-a Universala Kongreso de Esperanto.
- Pro memmortiga bombado okazinta en merkato de Kot Lakhpat kontraŭ policanoj en Lahore, Pakistano, 26 personoj mortiĝis kaj 58 aliaj estis vunditaj.
- 54 homoj estis vunditaj el kiuj 5 serioze en fervoja akcidento en Barcelono.
- En Seulo tuj post la Universala Kongreso komenciĝis la 90-a SAT-Kongreso.
- Pli ol 250 homoj mortiĝis pro inundoj en la subŝtatoj Guĝarato kaj Raĝastano, Barato, el la 1a de Junio kaj dum la tuta monato Julio.
|