Kráľovský Chlmec
Kráľovský Chlmec | ||
hungare: Királyhelmec, germane: Helmenz | ||
urbo | ||
Kráľovský Chlmec
| ||
|
||
Oficiala nomo: Kráľovský Chlmec | ||
Lando | Slovakio | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Košice | |
Distrikto | Distrikto Trebišov | |
Historia regiono | Supra Hungarujo | |
Parto de | Dolný Zemplín | |
Situo | Kráľovský Chlmec | |
- alteco | 130 m s. m. | |
- koordinatoj | 48° 25′ 53″ N 21° 58′ 22″ O / 48.43139 °N, 21.97278 °O (mapo) | |
Areo | 23,808 km² (2 380,8 ha) | |
Loĝantaro | 7 862 (31.12.2007) | |
Denseco | 330,23 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 1214 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 077 01 | |
Tel. prefikso | +421-56 | |
Kodo | 528447 | |
Aŭtokodoj | TV | |
Situo enkadre de Slovakio
| ||
Situo enkadre de Regiono Košice
| ||
Vikimedia Komunejo: Kráľovský Chlmec | ||
Retpaĝo: www.kralovskychlmec.sk | ||
Portalo pri Slovakio | ||
Kráľovský Chlmec, hungare Királyhelmec [kirAjhelmec], germane Helmenz [helmenc] estas urbo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Trebišov.
Situo
[redakti | redakti fonton]Kráľovský Chlmec situas sur ebenaĵo, laŭ la ĉefvojo Slovenské Nové Mesto-Čierna nad Tisou, la fervojo preteriras en la sama direkto. Košice troviĝas 90 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La komunumo estis loĝata antaŭ la hungara erao. Ĝia unua mencio skribe estis en 1214, tiam la bienoj apartenis al episkopejo de Vác. La tataroj detruis la regionon en 1241. Familio Pálóczi konstruis burgon kun reĝa permeso en la 15-a jarcento, sed en 1548 oni malkonstruis ĝin. Baldaŭe burgo konstruiĝis, kiu verŝajne pro la konstantaj militoj detruiĝis. Okazis pesto en 1709 kaj ĥolero post pli ol 100 jaroj. En 1897 hospitalo, en 1907 1676 ŝtata lernejo ekfunkciis. En 1910 en la urbeto loĝis 2725 da loĝantoj (2719 hungaroj). Ĝis 1919 la urbo apartenis al Hungara reĝlando, al Zemplén, al distrikto de Bodrogköz. Poste la regiono apartenis al Ĉeĥoslovaka respubliko, dume inter 1938-1944 rehungariĝis laŭ la Arbitracio de Vieno, kiu deklaris tion, ke tiuj komunumoj, kie hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. En 2001 loĝis tie 8031 da homoj precipe hungaroj.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- katolika preĝejo omaĝe al Sankta Spirito el la 14-a jarcento, rekonstruita en 1757
- kalvinana templo el 1787, la turo aldoniĝis en 1863, en 1893 pligrandigita
- en la nuna muzika faklernejo mortis Suzanna Lorántffy
- sinagogo el 1840, uzita ĝis 1960
- grek-katolika preĝejo el 2004, tiam trakonstruite el domo konstruita en 1895
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- vivis tie inter 1930-1944 hungara poeto kaj pastro László Mécs Mécs
- en la urbo naskiĝis:
- hungara aktoro Katalin Stubendek
- hungara, slovaka, ĉeĥa aktoro Csongor Kassai
- hungaraj verkistoj László Dobos kaj Jenő Kemechey
- hungara redaktoro Mihály Helmeczy
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]- Kanjiĵa, Serbio
- Kisvárda, Hungario
- Felsőzsolca, Hungario
- Ferencváros, Hungario
- Sepsiszentgyörgy, Rumanio
- Rakovník, Ĉeĥio