Parlamento de Irlando
Aspekto
(Alidirektita el Leinster-Domo)
Parlamento de Irlando | |||||
---|---|---|---|---|---|
parlamento duĉambra parlamento | |||||
Komenco | 1937 vd | ||||
Geografia situo | 53° 20′ 26″ N, 6° 15′ 14″ U (mapo)53.34055-6.254021Koordinatoj: 53° 20′ 26″ N, 6° 15′ 14″ U (mapo) | ||||
Lando(j) | Irlando vd | ||||
Sidejo | Leinster House | ||||
| |||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Oireachtas [ˈɛrʲəxt̪ˠəsˠ] (kun la artikolo irlande tOireachtas [ən̪ ˈt̪ˠɛrʲəxt̪ˠəsˠ], en Esperanto la leĝdono, foje ankaŭ irlande Oireachtas Éireann (la leĝdono de Irlando) estas la nacia parlamento de la Respubliko Irlando.
Ĝi konsistas el la prezidanto de Irlando kaj du parlamentaj ĉambroj, la Dáil Éireann (suba ĉambro) kaj la Seanad Éireann ("Senato de Irlando", supra ĉambro). La suba ĉambro, ofte mallongigata Dáil, el inter ili havas la pli vastan potencon. Ambaŭ ĉambroj havas sian sidejon en la domo Leinster House en Dublino.