Metropola Muzeo de Arto
La Metropola Muzeo de Arto (angle Metropolitan Museum of Art, familiare konata kiel La Met) estas la plej granda muzeo pri arto en Usono, kaj pro la 7.06 milionoj vizitantoj en ĝiaj tri ejoj en 2016, la plej vizitata arta muzeo en la mondo, kaj la kvina de ia ajn muzeo.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Ĝi havas konstantan kolekton enhavanta pli ol du milionoj da artaĵoj, dividita en deksep oficialajn sekciojn. La ĉefkonstruaĵo, situanta en la insulo Manhatano, ĉe la orienta flanko de Centra Parko, en la parto de Supra Orienta Flanko konata kiel Muzea Mejlo, estas per areo unu el la plej grandaj artgalerioj de la mondo. Ekzistas ankaŭ multe pli malgranda dua loko en Supra Manhatano, ĉe La Klostroj, kiu havas mezepokan arton. Je la 18a de Marto, 2016 la muzeo malfermigis plian spacon, la Met Breuer en Madison-avenuo en la Supra Orienta Flanko; ĝi pligrandigas la kolekton de moderna arto.
Reprezentitaj en la konstanta kolekto estas artaĵoj de la grek-romia antikvo kaj antikva Egiptio, pentraĵoj kaj skulptaĵoj de preskaŭ ĉiuj eŭropaj majstroj, kaj ampleksa kolekto de usona kaj moderna arto. Ĝi ankaŭ konservas ampleksajn posedaĵojn de Azio, Oceanio, Bizancio, kaj Islama arto. La muzeo ankaŭ estas hejmo por enciklopediecaj kolektoj de muzikaj instrumentoj, kostumoj kaj akcesoraĵoj, kaj antikvaj armiloj kaj kirasoj de ĉirkaŭ la mondo. Kelkaj kolektoj, alternante sin de la unua jarcento en Romo al moderna usona dizajno, estas konstante instalitaj en la galerioj de La Met.
La Metropolita Muzeo de Arto estis fondita en 1870 fare de grupo da usonanoj. La fondintoj inkludis komercistojn kaj financistojn, same kiel gvidajn artistojn kaj pensulojn, kiuj volis malfermi muzeon por alporti artan edukon al la usonanoj. Ĝi malfermiĝis la 20-an de februaro 1872, kaj estis originale situanta ĉe 681 Kvina Avenuo, kaj en 1880 translokigita al nova, la nuna sidejo. La konstruaĵo troviĝas en registro de la Naciaj Historiaj Lokoj.
Riĉaj kolektoj de pentrarto ampleksas verkojn de la plej famaj mondaj kreintoj. La 17-jarcenta nederlanda arto estas prezentata de la verkoj de: Frans Hals, Rembrandt kaj Johannes Vermeer.
La italan pentrarton famigas la bildoj de Giotto, Sandro Botticelli, Rafaelo, Paolo Veronese.
La muzeo posedas ankaŭ grandan kolekton de la 19-jarcenta franca pentrarto, interalie la verkojn de: Jean-Baptiste Camille Corot, Gustave Courbet, Paul Cézanne, Edouard Manet, Claude Monet, Pierre-Auguste Renoir, Paul Gauguin, Vincent van Gogh, Georges Seurat.
Galerio de historiaj artaĵoj
[redakti | redakti fonton]-
Fenicia metalbovlo el 725 ĝis 675 a.n.e.
-
Tabernaklo de Cherves, ĉirkaŭ 1220–30
-
Scuola di biduino, Portalo de San Leonardo al Frigido, ĉe Massa Carrara, Biduino, ĉirkaŭ 1170–80
-
Tombo de Ermengol la 9-a, Grafo de Urgell (mortis en 1243)
-
Serpenta lipaĵo kun artikita lango, ĉirkaŭ 1300–1521, Aztekoj
-
Atribuita al Jean de Touyl (mortis en 1349), Relikvujo de la konvento de Buda
-
Atribuita al Jean Le Noir, Psalmaro de Bonne de Luksemburgo, 14a jarcento.
-
Andrea da Giona, Altarpeco kun Kristo Majesta, ĉirkaŭ 1434
-
Schwaben, ĉirkaŭ 1489
-
Andre-Charles Boulle (1642–1732) – komodo
-
Interno de frukolonia domo de John Wentworth, guberniestro de New Hampshire
-
Stara adoranto, Mezopotamio, 2750–2600 a.n.e. (?)
-
Sphinx, Greece, ĉirkaŭ 530 a.n.e.
-
Busto de Anicia Iuliana, Romio
-
Romio, ĉirkaŭ 430
-
Libokovrilo kun Bizanca Ikono de Krucumo, antaŭ 1085
-
Kruco de San Salvador de Fuentes, fino de la 11a al komenco de la 12a jarcento, Asturio, Hispanio
-
Ĥaĉkaro. Basalto
-
Kaŭkaza tapiŝo, 1800-aj jaroj
-
Krucumita Kristo, ĉirkaŭ 1300, Norda Eŭropo
-
Pordo granita, kaj kverkoligno, Francio, Limoĝo, 15a jarcento, Aixe sur Vienne
-
Aldobrandini Taso de la Romia imperiestro Vitelio, ĉirkaŭ 1590-aj jaroj
-
Neminata, Akotaj Bronzaĵoj (7a jarcento)
Kelkaj pentraĵoj
[redakti | redakti fonton]-
Robert Campin, Anunciacia Altarpeco, ĉirkaŭ 1425–1428
-
Petrus Christus, Portreto de Kartuziano, ĉirkaŭ 1446
-
Rogier van der Weyden, Poliptiko kun Naskiĝo, ĉirkaŭ 1450
-
Pieter Bruegel la pliaĝa, La rikoltistoj, 1565
-
Caravaggio, La muzikistoj, 1595
-
Georges de La Tour, La divenistino, ĉirkaŭ 1630
-
Rembrandt, Aristotelo kontemplanta la buston de Homero, 1653
-
Johannes Vermeer, Liutistino, 1662
-
J. M. W. Turner, La Granda Kanalo, 1835
-
Thomas Cole, La meandro, 1836
-
Eugène Delacroix, Kristo dormanta dum ŝtormo, 1853
-
Rosa Bonheur, Ĉevalfairo, 1853–1855
-
Edgar Degas, Dancoklaso, 1872
-
Édouard Manet, Boatado, 1874
-
Pierre-Auguste Renoir, Mme. Charpentier kaj ŝiaj filoj, 1878
-
Jules Bastien-Lepage, Johanino de Arko, 1879
-
Paul Cézanne, La kartoludantoj, 1890–1892
-
Paul Gauguin, Siesto, 1894
-
Winslow Homer, The Gulf Stream, 1899
-
Claude Monet, Brita Parlamentejo, 1903–1904
-
Henri Rousseau, Le Repas du lion, ĉirkaŭ 1907
-
Wassily Kandinsky, Improvisation 27, Garden of Love II, 1912 (ekspoziciita en 1913 en la Armileja Ekspozicio)
-
Arthur Dove, Bovino, 1914
-
Jan van Eyck, Krucumo kaj Lasta Juĝo, ĉirkaŭ 1430–1440
-
Petrus Christus, Oraĵisto ĉe sia vendejo, eble Sankta Eligio, 1449
-
Paolo Uccello, Portreto de Sinjorino, ĉirkaŭ 1450, Florenco
-
El Greco, Vizio de la Apokalipso, 1608–1614
-
Peter Paul Rubens, Rubens, Helena Fourment, kaj ilia filo Frans, ĉirkaŭ 1635
-
Francisco Goya, Manuel Osorio Manrique de Zúñiga, 1777–1778
-
Jean-Auguste-Dominique Ingres, La Princino de Broglie, 1851–1853
-
Édouard Manet, Mortinta Kristo kun Anĝeloj, 1864
-
John Singer Sargent, Portrait of Madame X, 1884
-
Paul Cézanne, Madame Cézanne (Hortense Fiquet, 1850–1922) en ruĝa vestaĵo, 1888–90
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Danziger, Danny (2007). Museum: Behind the Scenes at the Metropolitan Museum of Art. New York: Viking. (ISBN 978-0670038619).
- Howe, Winifred E., and Henry Watson Kent (2009). A History of the Metropolitan Museum of Art. Vol. 1. General Books, Memphis. (ISBN 978-1150535482).
- Tompkins, Calvin (1989). Merchants & Masterpieces: The Story of the Metropolitan Museum of Art. Henry Holt and Company, New York. (ISBN 0805010343).
- Trask, Jeffrey (2012). Things American: Art Museums and Civic Culture in the Progressive Era. University of Pennsylvania Press, Philadelphia. (ISBN 978-0812243628).