Mundolingua
Mundolingua | |||
---|---|---|---|
lingva muzeo | |||
Lando | Francio vd | ||
Situo | 6-a arondismento de Parizo | ||
Situanta sur | rue Servandoni | ||
Estiĝo | oktobro 2013 | ||
Malfermo | 11-a de oktobro 2013 | ||
Koordinatoj | 48° 51′ 1″ N, 2° 20′ 5″ O (mapo)48.850192.33465Koordinatoj: 48° 51′ 1″ N, 2° 20′ 5″ O (mapo) | ||
| |||
Retpaĝo | http://www.mundolingua.org/ | ||
Mundolingua estas muzeo en Parizo kies ambicio estas prezenti al la publiko informojn pri lingvoj, lingva diverseco, alfabetoj, lingvistiko. Ankaŭ Esperanto estas prezentita al la publiko en bone ekipita loko[1].
Historio
[redakti | redakti fonton]La projekto de la muzeo estis komencita en 2010 fare de Mark Oremland, novzelandano kiu sekvis studojn en lingvistiko ĉe la universitato Paris V. La muzeo situanta en la 6-a arondismento de Parizo malfermis siajn pordojn la 11-an de oktobro 2013 kaj estis inaŭgurita de Jean-Pierre Lecoq, urbestro de tiu arondismento:[2][3][4]
Kolektoj
[redakti | redakti fonton]Organizita sur du niveloj (teretaĝo kaj subtera etaĝo), la muzeo donas aliron al dokumentejo pere de tuŝekranoj, ludoj kaj interagoj kun objektoj [2][5]. Pere de aŭdiloj eblas aŭskulti sono-ekzemplojn el inter 1000[2] kaj 2000[4] lingvoj.
Sur la teretaĝo la ekspozicio estas en rilato al la lingvaĵo, la akirado de la parolo kaj la lernado de lingvoj.
En la subtera etaĝo estas kelo de 100 m² dividita en 3 salonojn:[4]
- Salono pri la lingvoj en la mondo en la pasinteco kaj nuntempe: la diverseco de lingvoj, ilia evoluado kaj ilia alfabeto[2] [5]. Vidaj kaj aŭdaj dokumentoj klarigas la diversajn evolumekanismojn de lingvoj, ilian reciprokan influon kaj ankaŭ la koncepton de lingvopolitiko[4] [6].
- Salono pri ludoj kun la lingvo: amuza spaco dediĉita al kodoj, slango, humuro, inventitaj lingvoj kaj Esperanto, proverboj kaj aliaj ludoj kun lingvo.
- Salono pri la historio de la lingvistiko kaj novaj teknologioj: historio de la lingvistiko (de la grekoj ĝis Edward Sapir, Umberto Eco, Noam Chomsky), samkiel novaj teknologioj en rilato al la lingvaĵo kiel ekzemple maŝintradukado, parolrekonado kaj voĉrekono.
Aktivecoj
[redakti | redakti fonton]La muzeo proponas du itinerojn por specifaj vizitoj de lernejaj grupoj, kiuj estas invitataj respondi al demandaro. Ĝi ankaŭ proponas temovesperojn sub formo de konferencoj aŭ debatoj i.a. pri Esperanto[7].
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Mundolingua – virtuala vizito per bildoj kaj klarigoj en la franca kaj Esperanto, Blogo Mirejo3.
- ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3 (franca) Mundolingua – Musée des langues, du langage et de la linguistique (Mundolingua – muzeo de lingvoj, lingvaĵo kaj lingvistiko), konsultita la 9-an julio 2017.
- ↑ (franca) Académie de Paris – Musée des langues, du langage et de la linguistique Arkivigite je 2017-08-27 per la retarkivo Wayback Machine, 9-a novembro 1989, konsultita la 9-an julio 2017.
- ↑ 4,0 4,1 4,2 4,3 (franca) Mundolingua, monde des langues, du langage et de la linguistique – RFI, la 15-a aprilo 2014, konsultita la 9-an julio 2017.
- ↑ 5,0 5,1 (franca) Mundolinga, la découverte du monde des langues, La Tribune, la 17-an aŭgusto 2015, konsultita la 9-an julio 2017.
- ↑ (franca) L'Université Jean Moulin accueille le forum "Langue française, territoire du commun", (Interveno de Mark Oremland sur YouTube : https://www.youtube.com/watch?v=BgaUj3WhP54), Universitato Jean Moulin Lyon 3, la 15-a oktobro 2015, konsultite la 9-an julio 2017.
- ↑ (franca) Lejzer/Lazar M. Zamenhof (1959-1917) et l’espéranto Arkivigite je 2017-07-16 per la retarkivo Wayback Machine, la 20-a aprilo 2017, Mundolingua – soirées 2017,
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de la muzeo Mundolingua: www.mundolingua.org
- Fotogalerio sur la blogo de Mirejo