Location via proxy:   [ UP ]  
[Report a bug]   [Manage cookies]                
Saltu al enhavo

Municipo Tukums

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
municipo Tukums
latve Tukuma novads
municipo
En Cinneville - en dekoracia urbo konstruita por la bezonoj de filmstudioj proksime de Tukums
Blazono
Lando Latvio Latvio
Historia regiono Kuronio
Ŝoseo E22/A10 Rigo-Ventspils
 - Ŝoseo P131 Tukums-Kolka
 - Ŝoseo P128 Talsi-Jūrmala
 - Ŝoseo P104 Tukums-Auce-Vītiņi
Urboj Tukums, Kandava
Riveroj Abava, Slocene, Viesate
Ĉefurbo Tukums
Plej alta punkto Smiltiņkalns
 - alteco 156 m s. m.
Plej malalta punkto Marbordo
 - alteco m s. m.
Areo 2 450 km² (245 000 ha)
Loĝantaro 44 411 (2021[1])
Denseco 18,13 loĝ./km²
Estiĝo 2021
Horzono EET (UTC+2)
 - somera tempo EEST (UTC+3)
ISO 3166-2:LV LV-099
Retpaĝo: tukums.lv

La municipo Tukums (latve Tukuma novads) estas municipo en nordokcidenta Latvio. La municipo estis kreita en 2021 en la limoj de iama distrikto Tukums (latve Tukuma rajons, 1950-1996), per unuiĝo de kvar iamaj pli malgrandaj municipoj (latve Tukuma novads, Engures novads, Jaunpils novads, Kandavas novads) ekzistantaj en 2009-2021. La centro de la municipo situas en Tukums. Laŭ la stato de la jaro 2024 en la municipo vivis 43 641 personoj sur areo de 2 450,22 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 18 loĝantoj/km².

Ĝiaj najbaraj municipo estas sudoriente ŝtata urbo Jūrmala, municipo Mārupe kaj municipo Jelgava, sude municipo Dobele, sudokcidente municipo Saldus, okcidente municipo Kuldīga kaj nordokcidente municipo Talsi. Oriente estas Golfo de Rigo de Balta Maro.

La loĝantito de la municipo estas konata ekde ŝtonepoko en la 3-a jarmilo a.K. (setlejo apud rivereto Siliņupīte proksime de Lapmežciems). En la 13.-a jarcento, la teritorio de la municipo estis loĝita ĉefe de kuronoj, proksime de maro loĝis livonoj, en la suda parto zemgaloj. Kiel rezulto de la invado de la krucistoj en la 13-a jarcento la teritorio iĝis parto de Livonio kaj apartenis al la germanlingve regita Livonia Ordeno.[2] Post la kolapso de Livonio en la 16-a jarcento, la teritorio estis parto de same germanlingve regita Duklando Kurlando kaj Zemgalio. La evoluo de la areo estis interrompita per la Dua Nordia Milito (1655-1660) kaj la posta pesto. Eta parto ĉirkaŭ lago Kaņieris estis aneksita al Rusio en 1783 kaj inkludita en provinco Vidzeme , en 1795 la tuta regiono estis inkludita en la Rusia Imperio, kaj en 1797 en la Rusia provinco Kuronio (Kurlando). Dum la Unua Mondmilito la teritorio estis okupita de la armeo de la Germana Regno ekde la mezo de 1915. En 1918 la distrikto estis inkludita en la Respubliko Latvio.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La plej granda parto de la municipo situas en Orienta Kuronia altebenaĵo (latve Austrumkurzemes augstiene). Marborde situas la Marborda malaltebenaĵo, oriente Meza Latvia malaltebenaĵo. La plej altaj punktoj estas en la orienta parto Milzukalns apud Tukums (119 m) kaj sudokcidente Smiltiņkalns 156 m. Arbaroj kovras ĉirkaŭ 45% de la teritorio, marĉoj ĉirkaŭ 5%. Mineraloj estas ĉefe sablo kaj gruzo (Jaunsāti, Kažoki, Cēre, Zvāre, Praviņas), dolĉakva kalkoŝtono, dolomito (Lēpeni), argilo (Kandava, Smārde), torfo (la plej grandaj torfomarĉoj - Vānes, Lestenes-Ēnavas, Sīļu, Praviņu). Medicina koto en lago Kaņieris, mineralfontoj proksime de Kandava.[2][3]

Averaĝa temperaturo: -4 - −5 °C en januaro, +16 - +17 °C en julio. Precipitaĵo 600–700 mm jare.[4]

La plej gravaj riveroj:

  • En Venta baseno - Abava kaj ĝiaj alfluantoj: Viesate, Vēdzele, Pūre, Bebrupe, Amula, Imula
  • En Lielupe baseno - Džūkste, Slampe.
  • En la baseno de Golfo de Rigo - Slocene, Lāčupe.

Grandaj lagoj: la suda parto de lago Engure (19,1 km²), Kaņieris (11,2 km²), Valguma (0,6 km²), Sēmes (0,5 km²).[3]

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]

La municipo Tukums en 2021 havis 44 411 loĝantojn, kaj kiel jam menciite, en 2024 estis 43 641 loĝantoj.

La plej grandaj setlejoj
N# Setlejo Statuso Paroĥo Loĝantaro
(2021)[5][6]
1. Tukums Urbo 18 040
2. Kandava Urbo 3607
3. Engure Vilaĝo Engures 1310
4. Lapmežciems Vilaĝo Lapmežciema 1287
5. Slampe Vilaĝo Slampes 813
6. Jaunpils Vilaĝo Jaunpils 797
7. Smārde Vilaĝo Smārdes 620
8. Pūre Vilaĝo Pūres 600
9. Ragaciems Vilaĝo Lapmežciema 576
10. Tume Vilaĝo Tumes 575
11. Irlava Vilaĝo Irlavas 496
12. Džūkste Vilaĝo Džūkstes 384

Etna konsisto nuntempe: 86% latvoj, 7% rusoj, 2% belorusoj, 5% aliaj naciecoj.

Administraj unuoj

[redakti | redakti fonton]

Urboj (pilsēta)

[redakti | redakti fonton]

Tukuma pilsēta, Kandavas pilsēta.

Paroĥoj (pagasts)

[redakti | redakti fonton]

Cēres pagasts, Degoles pagasts, Džūkstes pagasts, Engures pagasts, Irlavas pagasts, Jaunpils pagasts, Jaunsātu pagasts, Kandavas pagasts, Lapmežciema pagasts, Lestenes pagasts, Matkules pagasts, Pūres pagasts, Sēmes pagasts, Slampes pagasts, Smārdes pagasts, Tumes pagasts, Vānes pagasts, Viesatu pagasts, Zantes pagasts, Zemītes pagasts, Zentenes pagasts.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. stat.gov.lv
  2. 2,0 2,1 Latvijas Padomju Enciklopēdija - Latva Soveta Enciklopedio, v. 10-1, p. 535.
  3. 3,0 3,1 Latvijas PSR Mazā Enciklopēdija - Latva Malgranda Enciklopedio, v. 3, p. 566.
  4. Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020
  5. PMLP.gov.lv Latvijas iedzīvotāju skaits pašvaldībās (latve)
  6. LĢIA.gov.lv Vietvārdu datubāze 29.01.2021 (latve)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]