Nagojo
Nagojo | |||||
---|---|---|---|---|---|
granda urbo kun esceptoj (1956–) urbo de Japanio (1889–) megaurbo ĉefurbo de gubernio de Japanio havenurbo konferenca kaj turisma urbo vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 460-8508 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | Takashi Kawamura (ekde 28-a de aprilo 2009) | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 2 326 844 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 7 128 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 35° 11′ N, 136° 54′ O (mapo)35.181388888889136.90638888889Koordinatoj: 35° 11′ N, 136° 54′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 326,43 km² (32 643 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+09:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Nagoya [+] | |||||
Nagojo[1][2][3] aŭ Urbo Nagojo[4] (
Nomo
[redakti | redakti fonton]La nomo signifas malvaste Urbo Nagoja, sed vaste signifas pli grandan lokon: Kiel oni nomas ĉirkaŭejon de Tokiaj specialaj kvartaloj "Tokio", tiel oni nomas ĉirkaŭejon de Urbo Nagoja "Nagojo". Ĉar la lokonomo "Aiĉi" de la gubernio estas malpli konata ol "Nagojo", fojfoje oni uzas "Nagoja" anstataŭ "Aiĉi" por gubernio Aiĉi. Ankaŭ originale Nagoya (名古屋) signifis ĉirkaŭejon de la urbo de Nagoja Kastelo (nun Naka-kvartalo).
Nagojo estas esperantigita loknomo de Nagoya.
Historio
[redakti | redakti fonton]Nagojo ligiĝas al konstruo de kastelo en 1612. Antaŭ ol Nagoja Kastelo konstruiĝis, oni skribis la nomon Nagoya en alia ĉin-skribo (那古野). Poste la loko iĝis industria loko. Oni okupiĝis precipe pri ceramikaĵoj. Nagojo urbiĝis en 1889. Dum la 2-a mondmilito Usono ofte bombardis la urbon.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Nagojo situas en la regiono Ĉubu, borde de la Pacifika Oceano
Klimato
[redakti | redakti fonton]En Nagojo jare pluvas po 1565 mm (en ĉiuj monatoj pluvas, en februaro neĝas). La temperaturo en julio-aŭgusto estas ĉirkaŭe 30 °C. Tio estas vintre ĉirkaŭ frostopunkto.
Kvartaloj (-ku)
[redakti | redakti fonton]Urbo Nagojo havas la 16 kvartalojn, kiuj nomiĝas Atsuta, Kita-ku, Ŝoŭa, Ĉikusa, Tenpaku, Nakagaŭa, Naka-ku, Nakamura, Niŝi-ku, Higaŝi-ku, Mizuho, Midori, Minato, Minami, Mejto kaj Morijama.
Edukado
[redakti | redakti fonton]En la urbo lokas la Universitato de Nagojo.
Transporto
[redakti | redakti fonton]Nagojo havas internaciajn flughavenon, havenon, stacidomojn kaj metroojn. Flughaveno de Nagojo (aŭ Komaki) troviĝas apud Nagojo. Je la 17-a de februaro 2005 Internacia Flughaveno Ĉubu (aŭ angle konata kiel Centrair: "centro" laŭ la regiono Ĉubu + "aero".) malfermiĝis, alproprigis ĝian flugservon.
Haveno de Nagojo servas amase eksporti aŭtomobilojn.
La turforma stacidomo de Nagoya (JR Central Towers, aŭ "JR Centra Turo") estas konsiderata la plej alta stacidomo de la mondo. La Stacio Fujigaoka (japane: 藤が丘駅 [Fuĝigaoka Eki], angle: Fujigaoka Station) estas stacio de Nagoja Urba Metroo kaj Aiĉi Rapida Transito situanta en Fujigaoka, Kvartalo Meitō, Nagojo.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Tokugawa Arta Muzeo
- Nagoja Kastelo renovigita en 1959
- Sanktejo Atsuta
- Bestoĝardeno Higashijama
- Nagoja/Bostona Muzeo de Belartoj
- Nagoja Kupolo
- Nagoja Televida Turo
Specialaĵoj
[redakti | redakti fonton]Famuloj
[redakti | redakti fonton]Nagojo estas naskiĝurbo de Ŝimomura Joŝiŝi.
Sporto
[redakti | redakti fonton]Esperanto en Nagojo
[redakti | redakti fonton]- Nagoja Esperanto-Centro[5]
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]Bildaro
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (SAT, 2012)
- ↑ Japana-Esperanta Vortaro (JEI, 1998)
- ↑ Esperanto-Japana Vortaro (JEI, 2006)
- ↑ Korespondado kun Nagojanoj Esperanto en Cisvalo
- ↑ Nagoja Esperanto-Centro japane, esperante
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Plej grandaj urboj (laŭ loĝantaro)
- Listo de milionurboj
- Nagoja Urba Subtera Fervojo
|