Perua mezoplodo
Perua mezoplodo | ||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Formo kaj grando kompare al averaĝa homo
| ||||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||||||
Arealo el Meksika al Perua marbordo
| ||||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||||
La Nana mezoplodo, nana bekobaleno, aŭ Perua mezoplodo (Mesoplodon peruvianus), konata ankaŭ kiel bandolero bekobaleno, Perua bekobhaleno kaj malgranda bekobaleno, estas la plej malgranda el la mezoplodoj kaj unu el la plej ĵusaj malkovroj. Estis almenaŭ du dekduoj da vidaĵoj de nekonata bekobaleno nome Mesoplodon sp. A antaŭ la dekomenca klasigo, kaj tiuj estas nune konsiderataj kiel sinonima kun la specio. La specio estis formale priskribita en 1991, baze sur dek specimenoj akiritaj el Peruo inter 1976 kaj 1989, inklude 3.72 m masklan plenkreskula tipan specimenon. Specimeno kiu surstriĝis en Paracas, Peruo, en 1955 (unuafoje provizore identigita kiel Aŭstralia mezoplodo) estis ekde tiam identigita kiel Nana mezoplodo. Ekde 1987, estis aldonaj 40 vidaĵoj de la specio, el totalo de 65 (je 2001).[1]
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La korpo de la Perua mezoplodo estas la tipa ŝpinilformo de la genro, kvankam la vosto estas nekutime dika. La melono estas iome elstara kaj dekliva al mallonga beko. La buŝlinio en maskloj havas tre distingan arkon kun du dentoj iomete elstaraj el la gingiva linio antaŭ la bekopinto. La koloraro estas tipe malhelgriza pinte kaj pli helaj sube, speciale ĉe la malsupra makzelo, gorĝo kaj malantaŭ la umbiliko. Maskloj povas havi distingajn palajn modelojn de "citiloj" en siaj dorsoj. La grando de tiu specio estas nur de ĉirkaŭ 4 metroj ĉe maturaj animaloj, kaj ĉirkaŭ 1.6 metroj dumnaske.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Pitman RL, Lynn MS (2001). Biological observations of an unidentified mesoplodont whale in the eastern tropical Pacific and probable identity: Mesoplodon peruvianus. Mar. Mamm. Sci. 17: 648-657.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Perrin, William F.; Wursig, Bernd & Thewissen, J.G.M (eds.) (2002): Encyclopedia of Marine Mammals. Academic Press. ISBN 0-12-551340-2
- Reeves, Randall R.; Steward, Brent S.; Clapham, Phillip J. & Owell, James A. (2002): Sea Mammals of the World. A & C Black, London. ISBN 0-7136-6334-0
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Cetaceans of the World Arkivigite je 2007-03-11 per la retarkivo Wayback Machine
- CMS
- Whale & Dolphin Conservation Society (WDCS)
- Pygmy Beaked Whale - ARKive bio Arkivigite je 2010-09-16 per la retarkivo Wayback Machine
- Peruvian Beaked Whale - The Beaked Whale Resource Arkivigite je 2011-07-07 per la retarkivo Wayback Machine