Nikolaa Kvartalo
Nikolaa Kvartalo | |||
---|---|---|---|
komunumoparto en Germanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 10178 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 52° 31′ N, 13° 24′ O (mapo)52.51666666666713.407222222222Koordinatoj: 52° 31′ N, 13° 24′ O (mapo) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Nikolaiviertel [+] | |||
La Nikolaa Kvartalo (germane Nikolaiviertel) estas la plej malnova parto de la historia kerno de Berlino, la ĉefurbo de Germanio, kaj situas en la centra urboparto Berlin-Mitte. Sian nomon ĝi havas de la Nikolaa Preĝejo de Berlino, kiu troviĝas kvartalomeze. La areo limiĝas fare de la orienta bordo de la rivero Spree kaj de la nunaj stratoj Rathausstraße, Spandauer Straße kaj Mühlendamm. Dum la epoko de la socialisma ŝtato GDR la historia kvartalo apartenis al la orienta parto de la urbo. La kvartalo relative najbaras al la Aleksandra Placo de Berlino, kie troviĝas interalie la televida turo de Berlino, la mezepoka Maria Preĝejo de Berlino kaj la Ruĝa Urbodomo.
Historio
[redakti | redakti fonton]Dum la mezepoko tra la areo de la kvartalo kondukis komerca vojo. Metiistoj kaj komercistoj eksetlis ĉe la kruciĝo de rivero kaj komerca vojo. Ĉirkaŭ la jaro 1200 finkonstruiĝis la Nikolaa Preĝejo, baziliko en romanika stilo. La setlejo dividiĝis en du partojn: "Berlin", la iom pli granda domaro, ekestis oriente de la rivero Spree, kaj Cölln ekestis rekte vidalvide, ĉe la okcidenta rivera bordo. Ĉirkaŭ la jaro 1230 ambaŭ setlejoj ricevis urbajn rajtojn. Plej multaj skribaj dokumentoj pri la du mezepokaj urboj detruiĝis dum la urba incendio de la jaro 1380, laŭ la malmultaj konservitaj dokumentoj Cölln skribe unuafoje menciiĝis iom pli frue, dum la jaro 1237, Berlin nur dum 1244. Ĉar ambaŭ urboj baldaŭ kunkreskis al unu urbo, la jaro 1237 konsideriĝas la oficiala urba fondojaro. La 20-an de marto 1307 ambaŭ urboj oficiale estis unuigitaj al unu urbo kun la nomo Berlin-Cölln. Dum la jaro 1486 la brandenburgia elektoduko Johann Cicero deklaris la urbon sia konstanta rezidejo. Tiutempe la setlejo jam estis signifa komercejo, kiu dum la 14-a jarcento ankaŭ aliĝis al la inter-urba komerca ligo Hanso.
La kreskanta prospero permesis al la berlinanoj jam dum la jaro 1264 amplekse plivastigi sian centran konstruaĵon, la Nikolaan Preĝejon. Ekestis hala preĝejo laŭ en gotika stilo, kiu ankaŭ dum la sekvaj jarcentoj plurfoje estis plivastigita kaj ŝanĝita. Esenca karakterizaĵo de la preĝejo kaj entute de la historia centro de Berlino tamen ĝis la fino de la 19-a jarcento restis la nesimetria mezepoka fassado de la preĝejo kun nur unu, svelta, preĝeja turo, kiu nur dum al 1870-aj jaroj estis anstataŭigita pere de novgotika duobla turo. Dum la urbo Berlino ĉirkaŭe daŭre pliampleksiĝis kaj ekestis novaj urbaj centroj, la nikolaa kvartalo apenaŭ ŝanĝiĝis. Ĉefe metiistoj vivis kaj laboris en la malvastaj, angulaj mezepokaj stratetoj.
Dum la 12-jara epoko de Nazia Germanio inter la jaroj 1933 kaj 1945 oni planis trakonstrui la kvartalon kadre de la planoj entute transformi Berlinon al "monda ĉefurbo Germania". La ideo estis malkonstrui historiajn konstruaĵojn en aliaj partoj de la urbego, por doni lokon al novaj, pompaj konstruaĵegoj honore al la diktaturo, kaj rekonstrui la fasadojn de tiuj historiaj konstruaĵoj en la krome detruenda nikolaa kvartalo, kiu iĝus speco de subĉiela muzeo de historiaj urbaj konstruaĵoj. Tiuj gigantomaniaj planoj ne realiĝis, sed anstataŭe la bataloj de la Dua Mondmilito komplete detruis la historian urbokernon. La lastaj ruinoj de la detruitaj dumoj post la milito estis malkonstruitaj, kaj dum 40 jaroj la urbocentra areo ne havis signifon en la socialisma ŝtato GDR.
Tio nur ŝanĝiĝis, kiam ekplaniĝis la celebro pri la 750-jariĝo de Berlino dum la jaro 1987. Nun la socialismaj urbaj regantoj volis demonstri novan aprezon por la historiaj urbaj radikoj kaj volis starigi turisme allogan rekonstruon de la urbocentra kvartalo. La rezulto, finita dum la jubilea jaro 1987, estis parte historieca kaj parte moderneca arkitekturaĵo, kiu de tiam juĝiĝas plej malsamspece.
La malvastaj stratetoj rekonstruiĝis laŭ la tradiciaj planoj kaj ankaŭ pavimiĝis laŭ la origina modelo. La Nikolaa Preĝejo kaj iuj parte konservitaj ruinaj domoj rekonstruiĝis, kaj aliaj domoj en iom historieca stilo aldoniĝis. Iuj historiaj konstruaĵoj el aliaj partoj de Berlino translokiĝis ĉi-tien. Sur areo de proksimume 50.000 m² nuntempe vivas pli-malpli 2000 loĝantoj en 800 loĝejoj, kaj aldoniĝas 33 vendejoj, 22 restoracioj kaj pluraj muzeaj konstruaĵoj.
Kritikantoj nomas la socialisme rekonstruitan nikolaan kvartalon "artefarita urbocentro en la stilo de la amuzparko Disneyland" kaj mallaŭdas apenaŭ elteneblan miksiĝon de arkitekturaj stiloj. Tamen la plej multaj vizitantoj tute aprezas la nunan etoson de la loko, kaj la kvartalaj restoracioj kaj vendejoj estas intense frekventataj.
-
modernaj betonaj konstruaĵoj kun historiecaj formoj
-
ĉe la placo de la Nikolaa Preĝejo Am Nikolaikirchplatz
-
la historia (kaj al la kvartalo translokigita) gastejo
„Zum Nußbaum“ -
historia skulptaĵo de la Sankta Georgo (translokigita el la parko de la eksa urba kastelo)