Location via proxy:   [ UP ]  
[Report a bug]   [Manage cookies]                
Saltu al enhavo

Prados Redondos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Prados Redondos
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Komarko Senjorlando de Molina-Alto Tajo
Poŝtkodo 19352
Demografio
Loĝantaro 50  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 47′ N, 1° 48′ U (mapo)40.7847021-1.7935166Koordinatoj: 40° 47′ N, 1° 48′ U (mapo) [+]
Alto 1 159 m [+]
Areo 53,43 km² (5 343 ha) [+]
Prados Redondos (Kastilio-Manĉo)
Prados Redondos (Kastilio-Manĉo)
DEC
Situo de Prados Redondos
Prados Redondos (Hispanio)
Prados Redondos (Hispanio)
DEC
Situo de Prados Redondos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Prados Redondos [+]
vdr

Prados Redondos (Rondaj Herbejoj) estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 50 loĝantoj sur areo de 53,43 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 0,9 loĝantoj/km². Estas kvar domaroj nome Aldehuela, Chera, Pradilla kaj Prados Redondos mem.

Prados Redondos situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Senjorlando de Molina-Alto Tajo en la orienta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1162 m super marnivelo; je 150 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 40°47′05″N 1°47′37″Ok. Najbaras la municipoj Anquela del Pedregal, Torrecuadrada de Molina, Torremochuela, Tierzo, Castilnuevo, Molina de Aragón, Castellar de la Muela kaj Morenilla.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 70 en 2016, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Prados Redondos, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Prados Redondos kie la nombro de loĝantoj falis al la nunaj 50 en 2023.

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]