Preĝejo Ĉieliro de Jesuo (Szekszárd)
Aspekto
(Alidirektita el Preĝejo de Ĉieliro de Jesuo (Szekszárd))
Preĝejo de Ĉieliro | ||
---|---|---|
Aerfoto pri preĝejo de Ĉieliro en Szekszárd
| ||
katolika preĝejo | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Szekszárd | |
Geografia situo | 46° 21′ 0″ N, 18° 41′ 54″ O (mapo)46.3498918.698388888889Koordinatoj: 46° 21′ 0″ N, 18° 41′ 54″ O (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | romkatolika | |
provinco | Tolna | |
paroĥo | loke | |
Arkitektura priskribo | ||
Arkitektoj | Joseph Thalherr | |
Konstrustilo | baroko | |
Konstruado | 1802–1805 | |
Specifo | ||
Konstrumaterialo | masonita | |
Mapo | ||
Ligiloj | ||
La Preĝejo de Ĉieliro estas religia historia monumento en Hungario, en urbo Szekszárd, en la ĉefplaco.
Historio
[redakti | redakti fonton]En 1794 la pli frua preĝejo cindriĝis pro incendio. La pli nova preĝejo konstruiĝis en la 1800-aj jaroj. Post 8 jardekoj ĝi estis renovigita. La fenestraj bildoj estas videblaj ekde 1905. En 1925 infanoj kaŭzis fajron kaj la bildoj parte neniiĝis. La lasta rekonstruo okazis inter 1983–1992.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo havas unu navon, ĉefaltaron, 2 flankoaltarojn kaj unu turon super la enirejo. La sankteja fresko prezentas naskiĝon de Jesuo, la 4 profetojn kaj la 3 reĝojn. Iom for estas fresko pri la 4 evangeliistoj. Poste sekvas freskoj pri Ĉieliro kaj pri 4 katedraloj.
La preĝejo estas Monumento historia.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Hungara Vikipedio
- hungare