Location via proxy:   [ UP ]  
[Report a bug]   [Manage cookies]                
Saltu al enhavo

Rotario

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rotario
emblemo
internacia organizaĵo
Servoklubo
karitata organizaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 23-a de februaro 1905 vd
Lando(j) Usono vd
Sidejo Evanston
Moto Service Above Self
One profits most who serves best
Fondinto(j) Paul Harris vd
Lingvoj

angla lingvo
hispana lingvo
franca lingvo
itala lingvo
germana lingvo
portugala lingvo
japana lingvo
korea lingvo
hindia lingvo
urduo
sveda lingvovd

Filioj Rotary Club (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo ne-registara organizaĵo
vdr
Mapo de la organizaĵo Rotary International en la mondo.

Rotario Internacia (angle Rotary International) estas la plej malnova serveca monda klubo, kreita en 1905 de advokato Paul P. Harris en Ĉikago, Usono. Ekzistas nun pluraj aliaj servecaj kluboj, la plej gravaj estas Lions Internacia, Kiwanis, Soroptimist, Zonta, ktp. Ili fariĝis mondskalaj NROj, rilatantaj kun UN, UNESKO, MOS, ktp.

Celo de Rotario estas kunigi homojn en kluboj tra la tuta mondo, respondeculoj en siaj profesioj por servi komunumojn kaj helpi solvi problemojn. La nuna ĉefa monda agado de Rotario estas forigo de poliomjelito, kunlaborante kun Monda Organizaĵo pri Sano (WHO, OMS).

En 2006, la rotacia organizaĵo havas proksimume 1,2 milionojn da membroj en 32,000 kluboj trans 200 landoj. Ĉi tiu organizaĵo estas la dua plej granda membrara organizaĵo en la mondo, post la Lions-organizaĵo.

Preter la kluboj troviĝas fakaj organizaĵoj inter kiuj Rotaria Amikaro De Esperantistoj (RADE) EdE-R

Celo kaj funkcio

[redakti | redakti fonton]

La celo de Rotario estas promocii la valoron de solidara helpo, motoro kaj progresiga idealo por pli justaj homaj kondiĉoj. Aparte, ĝi celas:

  1. akcenti kaj evoluigi amikajn rilatojn inter siaj membroj por kapabligi ilin servi volontule al la ĝenerala intereso de la homa socio;
  2. valorigi la principojn de alta etiko en ĉies profesia aktiveco.
  3. disvastigi la reciprokan Komprenon, Kunlaboron kaj Pacon je internacia nivelo pere de amikaj rilatoj inter homoj de malsamaj ekonomiaj kaj profesiaj kondiĉoj, tamen kunigitaj per la sama celo volontuli por pli dignaj sociaj kondiĉoj kie ajn necesas.

Kernaj valoroj

[redakti | redakti fonton]

La kernaj valoroj de R.I. (Rotary International) estas volontulado, amikeco, individua integreco kaj la kapablo organizi kaj estri, ĉar R.I. volas kunigi estrojn de malsamaj profesioj por servi kun larĝvido al la forigo de maljusteco, malsato, malsanoj kaj analfabeteco. Ĝis kiam tiuj gravaj problemoj ekzistas en nia socio, Rotary ne haltas siajn klopodojn por realigi sian solidaran kunlaboron.

La devizo de la klubo estas "Servo super si" ("Service above Self") aŭ "Ili plej profitas, kiuj plej bone servas la aliaj" ("They profit most who serve best"). Ĉi tiu devizo estis ŝanĝita en 2005 de la antaŭa devizo, kiu estis "La plej granda profito al tiu kiu servas la alian" ("He profits most who serves the best").

Finfine, la celo de la klubo estas kunigi komercistojn tra la tuta mondo por iniciati humanitarajn projektojn kaj instigi pacajn kaj fratecajn rilatojn inter la nacioj de la mondo.

Organizado de la tutmonda movado

[redakti | redakti fonton]

La ĉefa centralo troviĝas en Usono, en la urbo Evanston (Chicago). La monda organizado funkcias en 535 distriktoj mondvaste kaj en ĉiu distrikto agadas ĉirkaŭ 50-70 kluboj kun meze 2.000 membroj.

Aparta eco estas en R.I. la “rotacio” de la estraroj, t.e. ke ĉiujare la monda prezidanto, la 535 distriktestroj kaj la 35.500 klubprezidantoj estas rotacie anstataŭataj post antaŭaj elektoj de la membroj. Tiu estas unu el la faktoj kiuj originas la sukceson de la organizaĵo.

Alia forto de R.I. devenas de la fakto ke ĝi estas internacia, nepolitika, nereligia, sendependa movado, respektante ĉies pensliberecon.

Kongresoj kaj konferencoj

[redakti | redakti fonton]

Ĉiujare okazas grandaj internaciaj kongresoj invitataj de la monda R.I. prezidanto kun meze 15.000 ĝis 40.000 partoprenantoj. Ĉiu distrikto organizas ĉiujare distriktan konferencon por siaj membroj. La kluboj kunvenas tradicie unu fojon semajne en difinita loko.

Ek de kelkaj jaroj ekzistas la ebleco ke formiĝas kluboj, kiuj kunvenas elektronike en retejoj kaj estas samrange rekonataj kiel la tradiciaj lokaj kluboj. Ĉiu plenrajta membro de R.I. povas partopreni tutmonde ĉiujn kongresojn kaj konferencojn, klubojn kaj eventojn kaj estos bonege kaj amike akceptata.

Komisionoj ene de la kluboj

[redakti | redakti fonton]

Por realigi la celojn de la rotaria movado, ekzistas en ĉiu klubo 5 malsamaj komisionoj kaj ĉiu membro nature apartenas laŭ sia inklino al unu el la komisionoj.

  1. interna organiza komisiono
  2. profesia komisiono (mediprotektado, akvo, daŭripoveco)
  3. komisiono de projektoj kaj programoj
  4. internacia komisiono
  5. komisiono por la novaj generacioj.

Rotario. „Rotary International“ (RI), int. organizaĵo fondita 23 febr. 1905 de adv. Paul Harris el Chicago. Fine de okt. 1933 ĝi havis 3619 klubojn kun 147.000 membroj el 60 landoj. En la regularo de RI la sesa celo havas paragrafojn pri internacia frateco kaj kompreniĝo tre simile al interna ideo de E. En la komenco ĉefe disvastigata en Usono kaj Anglujo ĝi estis preskaŭ nura usona-angla movado, sed de 1925 RI forte kreskis tutmonde, kaj la diverslingveco kaŭzis malfacilaĵojn ĉe la ĉefoficejo kaj ĉe la jarkunvenoj.

Rotario kaj Esperanto

[redakti | redakti fonton]
Kio estas Rotario-Klubo, 1949

En 1927 kelkaj esperantistaj rotarianoj komencis propagandi Esperanton kaj la Rotario-klubo de Perth Amboy, Usono, prezentis proponon al la Rotario-kongreso en Ostende, ke ĝi akceptu Esperanton kiel oficialan helplingvon por Rotario-kluboj. Dum 1928-30 la ĉefaj Rotario-revuoj, ekz. „The Rotarian“, Ĉikago, kaj „The Rotary Wheel“, Londono, aperigis artikolojn kaj parte regulajn paĝojn pri Esperanto kaj multaj paroladoj okazis en diversaj Rotario-kluboj.

La jarkunveno de Rotario-Asocio de Britio kaj Irlando (RIBI) en majo 1929 en Bournemouth deklaris sin por alpreno de Esperanto kiel internacia lingvo por Rotario. Intertempe en 1928, fondiĝis Rotaria Amikaro de Esperantistoj, kiu dum la sekvaj jaroj eldonis la gazeton „Mondamikeco“, redaktata de la unua prezidanto Douglas P. Boatman. Direktanta komitato sidis en Britio de 1929 ĝis 1930, en Francio de 1931 ĝis 1932, en la Germana Regno de 1932 ĝis 1933 kaj la sekvajn jarojn la Direktanta komitato sidis en Nederlando (prezidanto d-ro Meihuizen, Rijnkade 39 en Arnhem; sekretario Arnold Bloemendal, Binnensingel 6 en Deventer; kasisto Heinatus, Apeldoorn.)

En septembro 1930 okazis en Hago la ĝis tiam plej granda regiona konferenco de 3000 personoj, efektive la unua vere internacia Rotario-kongreso. Sir Charles Mander donis tie favoran raporton pri Esperanto, kaj pastro Andreo Cseh faris du paroladojn. La konferenco decidis meti la lingvan demandon kiel diskuttemon al la internacia Rotario-kongreso en Vieno 1931. „The Rotary Wheel“, ĉefrevuo de RIBI, faris longan referaĵon kaj finis per jenaj vortoj: „Mankis nur unu aĵo por fari ĝin perfekta konferenco, la kapablo paroli unu kun la alia.“

En Vieno, la 16.an de junio 1931 Charles Mander malfermis la diskuton pri lingva problemo, kelkaj Esperantistoj Rotarianoj (Warnier, Arnhold, Appelbaum) faris interesan demonstracion pri la valoro de Esperanto kaj la kongreso konstatis, ke „la problemo pri la lingvaj malfacilaĵoj, ĝiaj rilatoj al la sesa celo de Rotario Internacia kaj ĝia solvo estas aferoj tre gravaj kaj ili koncernas al Rotario Internacia.“ La kongreso decidis, ke la Internacia Serva Komitato (ISC) esploru, 1. kiu helpa lingvo estas la plej praktika, kaj 2. kia procedo estos la plej efektiva por certigi la alprenon kaj disvastiĝon de tia lingvo ĉe ĉiuj nacioj.

La Internacia Serva Komitato (ISC) kunvenis en Zuriko, la 16-an kaj 17-an de septembro 1931 kaj unuanime interkonsentis, ke 1. internacia lingvo estas ĉef-faktoro en la laboro por internacia bonvolo kaj kompreniĝo. Inter la konataj helplingvoj Esperanto estas la plej praktika pro la simpleco kaj facila lernebleco, ĝia relative granda literaturo, vasta uzado, organizita anaro tra la tuta mondo, uzata kaj alprenita de granda nombro da mondorganizaĵoj 2. la plej bona vojo por certigi la rekonon kaj disvastiĝon de Esperanto inter ĉiuj nacioj estas kunlaborado kun lernejaj aŭtoritatuloj kaj ĝi proponas, ke ĉiuj Rotario-kluboj estu atentigataj pri la valoro de Esperanto kaj pri la graveco enkonduki Esperanton kiel fakon devigan en ĉiuj lernejoj kaj universitatoj. En novembro 1931 la demando estis submetata al speciala komitato por plua esplorado kaj la direktoraro de Rotario Internacia rekomendis al ĉiuj Rotario-kluboj studi kaj diskuti la aferon en siaj kunvenoj same kiel en la distriktaj kaj tutlandaj konferencoj.

En la jarkunveno de Rotario Internacia en Bostono, Usono, la 26-an ĝis 30-an de junio 1933, en kiu partoprenis 8456 rotarianoj el 2021 kluboj de 57 landoj, oni decidis: „rajtigi la delegitaron, se ĝi trovas ion konsilinde, formuli planon por efektivigi aŭ almenaŭ progresigi la organizadon de mond-konferenco por decidi, kia lingvo estu universale uzota kiel helplingvo kaj por oficiale kuraĝigi ĉiujn landojn dekreti aŭ rekomendi instruadon de la elektita helplingvo en la lernejoj.“

Eminenta franca rotariano Maurice Duperrey, vicprezidanto de Rotario Internacia (1933-34) sekvis kurson de Andreo Cseh kaj estas konvinkita pri la valoro de Esperanto - André Baudet, eks-prezidanto de la Komerca Ĉambro en Parizo, estas honora membro de la Rotaria klubo en Parizo.

Fondiĝis du esperantlingvaj rotariaj kluboj.

En 2014-2017 ekzistis Rotaria eKlubo Esperanto (Rotary eClub Esperanto) en Italio. Ĝi estis la unua provo fondi elektronikan Rotarian klubon. Ĝi funkciis nur dum kelkaj jaroj interalie pro la altaj kotizoj, kiujn la membroj devis pagi al la itala Rotaria movado. Multaj el la eksmembroj estis inter la fondintoj de la sube menciota nova klubo.

En 2017 fondiĝis en Rotary Club de Esperanto Brasil (Rotaria Klubo de Esperanto Brazilo) en Brazilo. Ankaŭ ĝi estas elektronika klubo, kiu kunvenas per interreto. Ĝi havas dudekon da membroj.

Interact estas la organizaĵo de kluboj de servo patronita de Rotary International por junuloj de 12 al 18 jaroj de aĝo kiu serĉas helpi la gvidantemon, la amikecon kaj la bonan volon tra la servo al la komunumo. Kvankam la kluboj Interact estas aŭtonomaj kaj memsufiĉaj, ĉiu klubo ĝuas la patronecon de Klubo Rotary, kiu proponas al ĝi apogon kaj orientadon.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.