Ruĝventra paruo
Ruĝventra paruo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ruĝventra paruo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Parus rufiventris (Barboza du Bocage, 1877) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
x
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Ruĝventra paruo aŭ Cinamobrusta paruo (Parus rufiventris) estas paserina birdo de la familio de Paruedoj kaj genro Parus, sed en la subgrupo Melaniparus, kiuj estas nigrecaj paruoj kiuj loĝas en Afriko.
Ĝi troviĝas en Afriko el Respubliko Kongo, Demokratia Respubliko Kongo kaj norda Namibio orienten al Tanzanio kaj norda Mozambiko.
Ties habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj.
Tiu specio estas 15 cm longa kaj nigreca birdo kiu havas nigrajn kapon, bruston, flugilojn kaj voston, grizajn suprajn partojn, blankajn bordojn en flugilplumoj, kaj ruĝecajn subajn partojn, kio nomigas la specion kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo kie rufiventris signifas precize “de ruĝeca ventro”. Plenkreskuloj havas flavajn okulojn, dum junuloj havas brunajn akulojn kaj estas pli senkoloraj.
La orienta raso havas malhelan grizan bruston, “malpurajn” subajn partojn kaj brunajn okulojn je ĉiuj aĝoj. Ili estas foje separataj kiel Cinamobrusta paruo, Parus pallidiventris.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Parus rufiventris[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Elŝutita la 26an de julio 2007.
- Harrap kaj Quinn, Tits, Nuthatches and Treecreepers Christopher Helm, 1996 ISBN 0-7136-3964-4