Signy-Avenex
Signy-Avenex | |
---|---|
Blazono de Signy-Avenex | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Vaŭdo |
Distrikto | Nyon |
Koordinatoj | 46° 23′ 25″ N 6° 12′ 9″ O / 46.39028 °N, 6.20250 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 23′ 25″ N 6° 12′ 9″ O / 46.39028 °N, 6.20250 °O (mapo) |
Areo | 1,93 km² |
Alteco | 470 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1274 |
Komunumkodo | 5728 |
Situa mapo de Signy-Avenex | |
Signy-Avenex estas komunumo en la distrikto Nyon en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 442 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La komunumo Signy-Avenex situas ebena tavolo sude de la Ĵurasa Montaro inter la riveretoj Boiron de Nyon kaj Asse en distanco de proksimume 3 kilometroj okcidente de la distriktĉefurbo Nyon. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Signy kaj Avenex, kaj la setlejo Grands Champs.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,93 km², de kiuj 1,6% estas kovritaj de arbaro, 75,1% servas por agrikulturo kaj 21,8% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Signy-Avenex limas en nordoriento kaj oriento al Nyon, en sudo al Eysins, en sudokcidento al Borex, kaj en okcidento kaj nordokcidento al Grens.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Tra Signy-Avenex pasas en oriento la kantona ĉefvojo n-ro 123 de Nyon al Saint-Cergue. En sudo tra la komunumo pasas la svisa aŭtovojo A1, kies alveturejo Nyon situas sur la komunuma teritorio. De la kantona ĉefvojo en oriento kaj la alveturejo al la aŭtovojo konekta vojo kondukas al la centro de Signy, tra kiu alia vojo kondukas de Eysons al Grens.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Signy-Avenex datiĝas el la jaro 926 kiel Avenaco kaj ad Signei. Sur la komunuma teritorio estis trovitaj restaĵoj de romia setlejo kaj de la romia akvokondukilo inter Nyon kaj Divonne-les-Bains, kaj tombokampo el la frua mezepoko. Ekde la 12-a jarcento Signy-Avenex estis havaĵo de la Senjoroj de Prangins. La komunumo apartenis sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 al la Voktejo Nyon kaj ek de tiam al la samnoma distrikto.[3]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Aliaj lokoj kun la nomo Signy
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de la komunumo Signy-Avenex[rompita ligilo]
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Signy-Avenex – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|