Stokholmo
Stokholmo | |||
svede Stockholm, finne Tukholma, latine Holmia | |||
urbo | |||
En direkto de horloĝmontrilo: Aera vido de la urbo kun Malnova Urbo, Ericsson Globe, Stokholma Palaco, kaj ŝipo af Chapman kun Malnova Urbo en fono
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Stockholm | |||
Ŝtato | Svedio | ||
---|---|---|---|
Duoninsulo | Skandinavia duoninsulo | ||
Provinco | Stockholms län | ||
Historiaj regionoj | Uppland, Södermanland | ||
Reĝa rezidejo | Stokholma Palaco | ||
Ŝeraro | Stokholma arkipelago | ||
Situo | Stokholmo | ||
- koordinatoj | 59° 21′ 00″ N 18° 04′ 00″ O / 59.35000 °N, 18.06667 °O (mapo) | ||
Areo | 188,00 km² (18 800 ha) | ||
- de aglomeraĵo | 377 km² (37 700 ha) | ||
- de metropolo | 6 519 km² (651 900 ha) | ||
Loĝantaro | 977 345 (2021) | ||
- de aglomeraĵo | 1 515 017 | ||
- de metropolo | 2 408 360 | ||
Denseco | 5 198,64 loĝ./km² | ||
- de aglomeraĵo | 4 019 loĝ./km² | ||
- de metropolo | 369 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1252 | ||
Urbestro | Karin Wanngård
(ekde 17-a de oktobro 2022) | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | |||
Telefona antaŭkodo | +46-8 | ||
Situo enkadre de Eŭropo
| |||
Situo enkadre de Svedio
| |||
Urba mapo
| |||
Vikimedia Komunejo: Stockholm | |||
Retpaĝo: www.stockholm.se | |||
Stokholmo (svede Stockholm [ˈstokˌholm], finne Tukholma, latine Holmia) estas la ĉefurbo de kaj la plej granda municipo en Svedio. Tie rezidas la svedaj parlamento kaj estraro. Ankaŭ la reĝo oficiale rezidas tie, sed la nuna, Karolo la 16-a Gustavo, pro familiaj kialoj ekde multaj jaroj loĝas en la najbara municipo Ekerö; la svedaj reĝoj eble estas internacie plej konataj pro la fakto ke ili ĉiujare (krom la unua fojo, en 1901, kiam la tiama reĝo Oskaro la 2-a bojkotis la okazon) disdonas en Stokholmo la Nobelajn premiojn pri fiziko, kemio, medicino kaj literaturo (tiu pri paco estas disdonata en Oslo), kaj ankaŭ la Nobelmemoran premion (ne Nobelpremion) pri ekonomiko.
La koncepto urbo, kontraste al aliaj municipoj, ne plu ekzistas en sveda leĝo, krom en kombinoj kiel ĉefurbo; tamen Stokholmo denove nomas sin urbo, kvankam tio nuntempe ne havas jurajn sekvojn.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Stokholmo situas ĉe la limo inter la svedaj provincoj Uppland kaj Södermanland, ĉe la punkto kie la Balta maro ricevas la akvon de la lago Mälaren. Ene de siaj nunaj limoj, la urbo inkluzivas 14 insulojn kaj 53 pontojn. Origine, la urbo konsistis nur el la insuleto nun nomata Gamla Stan (malnova urbo), sed ĝi iom post iom aneksis najbarajn municipojn.
Ĉirkaŭ la urbo estas la Stokholma arkipelago.
Historio
[redakti | redakti fonton]- 1187: Kastelo konstruita, en la posta loko de Stokholmo, defende al atako el Estonio
- 1252: Unua konata mencio de la urbo; ĝi aliĝas al la Hanso. Dum 300 jaroj, ĝi havas du urbestrojn - unu svedan kaj unu germanan.
- 1350: La granda pesto - "la nigra morto" - eniras la urbon.
- 1388: Stokholmo oficiale ricevas urbajn privilegiojn de la reĝo Albrekt av Mecklenburg (1336-1412).
- 1389: Stokholmon sieĝas la dana reĝino Margareta la 1-a; Albrekt av Mecklenburg forlasas la urbon.
- 1397: Oficiala komenco de la Unio de Kalmar de Svedio (inkluzive Finnlandon), Norvegio (inkluzive Islandon) kaj Danio; la danoj baldaŭ havos hegemonion.
- 1471: Batalo ĉe Brunkeberg (tiam apud Stokholmo, nun ene de la urbo), por sveda memstareco kontraŭ Danio. Venkas la sveda flanko.
- 1518: La dana uni-reĝo Kristiano la 2-a de Danio sieĝas Stokholmon, vane.
- 1520: Kristiano la 2-a denove sieĝas Stokholmon, pli sukcese; provante refortigi sian potencon li aranĝas amasan ekzekutadon en la urbo (Stokholma sangobano).
- 1523: Svedio forlasas la Kalmar-union; la nova sveda reĝo, Gustavo Vasa, eniras Stokholmon
- 1628: lanĉo (kaj sinko) de la ŝipo Vasa
- 1634: Stokholmo oficiale iĝas la sola ĉefurbo de Svedio; antaŭa ĉefurbo estis Uppsala, kaj longtempe la du urboj dividis la ĉefurbajn taskojn (la ĉefsidejo de la ŝtata eklezio neniam translokiĝis).
- 1697: La tiama reĝa kastelo, Tri Kronoj, brulas.
- 1713-1714: denove pesto.
- 1754: La nova reĝa kastelo, kiu ankoraŭ starax, finfine estas preta.
- 1792: la reĝo Gustavo la 3-a murdita; unu el la konspirintoj, Johan Jacob Anckarström, estis ekzekutita; alia, Adolf Ribbing, estis ekzilita al Francio, kie li poste helpis la komencantan karieron de amiko de sia filo, Alexandre Dumas (patro).
- 19-a jarcento: la urbon atingas la industria revolucio. en 1883, en la urbo troveblis 292 fabrikoj.
- 1986: ĉefministro Olof Palme murdita.
- 2003: eksterlanda ministrino Anna Lindh murdita.
Blazono de Stokholmo
[redakti | redakti fonton]En la blazono de Stokholmo estas idealigita, kronita kapo de reĝo Eriko la 9-a (Svedio) , nomata Sankta Eriko.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Servoj
[redakti | redakti fonton]- Areno Avicii
- Fondaĵo Gapminder
- Sveda Akademio kaj Biblioteko Nobel
- Sveda Filminstituto
- Sveda Instituto
- Universitato de Stokholmo, Reĝa Teknika Altlernejo, kaj Universitata hospitalo Karolinska
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En Stokholmo mortis:
Interalie:
- hungara-sveda biokemiisto László Ernster
- hungara ministro Vilmos Böhm
- hungara-sveda arkitekto Alfréd Forbát
- hungara-sveda dirigento Emil Laskó
- hungara-sveda grafikisto Iván Ruttkai
- hungara-sveda komponisto Ákos Rózmann
- hungara-sveda pentristo Endre Nemes
- hungara publikigisto Béla Leffler
- hungara-sveda tablotenisisto Kálmán Szepesi
- verkisto, tradukisto kaj literatura kritikisto Sven Stolpe.
En Stokholmo naskiĝis:
Interalie:
- Alfred Nobel, kreinto de la Nobel-premio pri paco
- Greta Garbo, aktorino
- Ingrid Bergman, aktorino
Esperanto en Stokholmo
[redakti | redakti fonton]En aprilo 1898 fondiĝis la Esperantoklubo de Stokholmo (EKS), origine je la nomo Klubo Esperantista en Stokholmo. La unua kluba sekretario estis Per Ahlberg ĝis la Ido-skismo en 1909. En 1906 Sveda Esperantista Societo estis fondata en Stokholmo de reprezentantoj de la kluboj de Stokholmo, ses pliaj urboj kaj izolaj Esperantistoj el diversaj partoj de la lando - de la 1-a de januaro 1910 ĝi estas nomata „Sveda Esperanto-Federacio“ (SEF). Ekde tiam la historio de la Esperanto-movado en Svedio estis nedisigeble ligita al la movadaj aktivecoj en Stokholmo - tial ĉi tie ne detale ripetiĝu la enhavo de la artikolo "Esperanto-movado en Svedio", sed oni rigardu tie. Elstarigindas, ke en 1918 fondiĝis Eldona Societo Esperanto, kaj en 1922 kreiĝis Sveda Esperanto-Instituto. De 1922, Esperanto pli kaj pli eniĝis ĉe la studrondoj de la grava laborista kleriga asocio Arbetarnas bildningsförbund, kie en 1930-1931 tutsvedie partoprenis 3 632 personoj en 246 studrondoj de Esperanto, en 1931-1932 en 432 studrondoj 6 000 personoj. Ekde aŭtuno 1930 la laborista kleriga asocio en Stokholmo ankaŭ disponigis ĉiusemajne duonhoran radio-programon por informado pri Esperanto. Krome en 1928 la sveda laborista socialdemokrata partio ĉe sia kongreso faris rezolucion favoran al Esperanto, kiu kiel senperan efikon ekhavis la enkondukon de Esperantaj kolonoj en la socialista gazetaro kaj ankaŭ igis la partian estraron doni monan subvencion al delegitoj ĉe kongresoj de Sennacieca Asocio Tutmonda.
- 1934: 26-a Universala Kongreso de Esperanto (la Enciklopedio de Esperanto resumis ĝi per jenaj vortoj "taŭga atmosfero, akraj debatoj, gravaj ŝanĝoj en UEA")
- 1960 : tie mortis Valdemar Langlet.
- 1980: 65-a Universala Kongreso de Esperanto.
- 2001: tie mortis Amy Nilsson
Esperantistoj de Stokholm
[redakti | redakti fonton]Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
la nacia muzeo -
la urbokerno birdoperspektive -
Gamla stan - la malnova urba sekcio
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Reĝa Biblioteko de Svedio
- Listo de urboj de Svedio
- Stokholm-sindromo
- Vasa (ŝipo)
- Stokholma arkipelago
- 10552 Stokholmo, asteroido
- Metroo de Stokholmo
- Tramtransporto en Stokholmo
- Eŭrovido-Kantokonkurso 1975
- Eŭrovido-Kantokonkurso 2000
- Eŭrovido-Kantokonkurso 2016
|