Torrejón del Rey
Torrejón del Rey | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Komarko | Kamparo de Gvadalaĥaro | ||
Poŝtkodo | 19174 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 6 210 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 248 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 39′ N, 3° 20′ U (mapo)40.645833333333-3.3355555555556Koordinatoj: 40° 39′ N, 3° 20′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 721 m [+] | ||
Areo | 25 km² (2 500 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Torrejón del Rey [+] | |||
Torrejón del Rey [toreĤON delREJ] (Tureto de la Reĝo) estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 6 210 loĝantoj sur areo de 25 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 248,4 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas torrejoneros [toreĥoNEros] respektive torrejoneras [toreĥoNEras].
Situo
[redakti | redakti fonton]Torrejón del Rey situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Kamparo de Gvadalaĥaro en la centr-okcidenta parto de la provinco Gvadalaĥaro, lime kun la Madrida Regiono, je altitudo de 721 m super marnivelo; je 22 km el Gvadalaĥaro, la provinca ĉefurbo, el 20 km el Alcalá de Henares, plej proksima urbo, je 49 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 40°38′45″N 3°20′08″Ok. Najbaras la municipoj Galápagos, Valdeaveruelo, Valdeavero, Ribatejada kaj Fresno de Torote.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝi limas kun la municipoj Valdeavero, Fresno de Torote, Ribatejada (de la provinco Madrid) kaj kun Galápagos kaj Valdeaveruelo (provinco Gvadalaĥaro). La maksimuma alto de la municipo estas en ĉirkaŭ 830 m, kaj la minimuma alto en ĉirkaŭ 688 m. La vilaĝo Torrejón estas situa je altitudo de 721 msm.[1][2] Estas malgranda enklavo de Torrejón ene de la provinco Madrido, nura teritorio de Kastilio-Manĉo izolita en alia regiono, konata kiel Los Barrancos (la ravinoj) kaj La Canaleja (la kanaleto). La municipo estas trafluata de la rivero Torote, foje rojo, kaj de subrojoj (Valdibañez, Valdemora, Macareno, Albatajar, Sordo, Barranquillo, Valtájar kaj La Dehesa). La ĉefa komunikvojo estas la nacia ŝoseo N-320 kaj la provinciaj ŝoseoj GU-1056 kaj GU-141. La loĝokernoj estas Torrejón domaro kaj la urbanizaĵo Parque de Las Castillas.[3]
Historio
[redakti | redakti fonton]Oni trovis arkeologiajn restojn de antaŭromiaj setlejoj en la zono de Koridoro de Henares proksima al Torrejón. La romanigo de Karpetanio el 182 a.K. La pretoroj Sempronio Grakĥo kaj Postumio Albino submetis la teritorion. Ĉirkaŭ la 1-a a.K. okazis procezo de urbanizado de Karpetanio kaj Oretanio, kie estas domaroj aŭ fortifikitaj setlejoj anstataŭ "cives" (aŭ urboj) laŭ la geografo Strabono. Post la romanoj venis la visigotoj (5-a al 8-a jarcentoj) kaj la araboj (8-a jarcento).
Sed la unua historia mencio de Torrejón del Rey datas de la konkero de la zono fare de Alvar Fáñez, kiu agadis en la nomo de la reĝo Alfonso la 6-a (1037-1109) en Gvadalaĥaro kaj en la ĉirkaŭaj lokoj. La almohadoj rekuperis la zonon kiam ili venkis super la kristanoj en Alarcos (1195). La kastilia reĝo Alfonso la 8-a (1155-1214) petis helpon de la milicanoj de la KAstilia Ekstremaduro. Kompense li donis Segovion, la 25an de marto 1190, nome totalon de 19 domaroj situaj inter la riveroj Tajuña kaj Henares korespondaj al la teritorio alfoz de Alcalá de Henares. Post la fina venko super la almohadoj en la batalo de Navas de Tolosa (1212) la islama minaco malproksimiĝis kaj Alfonso la 8-a redonis tiujn domarojn al la Arkiepiskopo de Toledo, inter kiuj Torrejón del rey. Johano la 2-a (1406-1454), decidis ke Torrejon del Rey pasu al la jurisdikcio de la alfoz de Gvadalaĥaro. En 1430 la reĝo donis al la Markizo de Santillana kelkajn domarojn kiel pago al siaj servoj en la milito kontraŭ la Infantoj de Aragono.
Post la franca invado, la gerilano Juan Martín Díez, “El Empecinado”, kiu estris la batalionon “Batallón de Tiradores de Sigüenza”, rezistis kun la gerilo en Guadalajara, Cuenca kaj la Campiña del Henares. La Kortumo de Kadizo nuligis la jurisdikciajn senjoriojn per Dekreto de la 6a de julio 1811.
Je la Hispana Enlanda Milito, Torrejón del Rey estis en la nomita respublika zono. En marto 1937, la fronto estis je malmultaj kilometroj de la vilaĝo. La frankistoj (naciistoj kaj itala bataliono) luktis kontraŭ la respublikanoj en la batalo de Guadalajara, dum malsukcesa klopodo por alveni al Madrido nordoriente.
Demografio
[redakti | redakti fonton]Je la alveno de la industrio al la areo en la 1960-aj jaroj okazis unua demografia eksplodo pro la amasa alveno de laborforto ricevita de diversaj lokoj de la centro kaj sudo de Hispanio, ĉefe de la propra Gvadalaĥaro, sudo de Kastilio-Leono, Ekstremaduro, Manĉo kaj Andaluzio; zonoj tre tuŝitaj de la tiama kampara krizo, kies loĝantaro, ĉefe kamparana majoritate devis elmigri al la grandurboj kaj ties ĉirkaŭaĵoj. Ekde tiam, la loĝantaro kreskiĝis eksponenciale. La industria stabiligo en la zono kaj la plibonigo de servoj estis akompanataj de dua demografia eksplodo en la unuaj jaroj de la 21-a jarcento, fakto kiu tuŝis ĉefe la tutan areon de la Koridoro de Henares, kie oni ricevis loĝantaron ĉefe el la Madrida Regiono kaj de eksterlande.
La historia evoluo demografia de Torrejón del Rey montras tiun krutan supreniron klare laŭ la ciferoj. En la komenco de la 20-a jarcento estis iom pli ol 400 loĝantoj. Post la Hispana Enlanda Milito kaj post la elmigra krizo de la ruraj areoj, male kiel okazis en aliaj setlejoj de la provinco la loĝantaro restis en similaj ciferoj en la fino de la 1960-aj jaroj, ĝuste kiam tute male okazis en multaj lokoj de Hispanio. Sed poste la ciferoj ege pli multe kreskis ĝis 1 500 komence de la 21-a jarcento kaj multe pli ĝis pli ol 5 000 lastatempe. Nun estas novaj urbanizaĵoj de la municipo, inter ili, la parko Las Castillas (ĉirkaŭ 2 500 loĝantoj) kaj Muriel.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj. Industrio, transportoj.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Agencia Estatal de Meteorología (ed.). «Datos de altitud para Torrejón del Rey en la página de previsión meteorológica de AEMET provenientes del Nomenclátor geográfico de municipios y entidades de población del Instituto Geográfico Nacional».
- ↑ Agencia Estatal de Meteorología (eld.). «Interpretación: Predicción por municipios». [1] Konsultita la 7an de Decembro 2017.
- ↑ VISOR DEL MAPA TOPOGRÁFICO DE ESPAÑA. Arkivita el la originalo je 2017-11-06. Alirita 2017-12-07 .