Tukso
Tukso | |
---|---|
maskoto • antropomorfa pingveno • maskoto • rolulo de videoludo | |
Kreita de | Larry Ewing |
Verko | SuperTuxKart Tux, of Math Command SuperTux TuxTyping Tux Racer |
Informoj | |
Sekso | vira |
Loĝloko | Mascot Kingdom |
Okupo | fiŝkaptisto |
Malamikoj | Nolok |
Tukso (angle: Tux [taks]) estas bone nutrita, feliĉa, rondkorpa pingveno kaj la maskoto de la libera mastrumsistem-bazo Linukso. La nomon proponis James Hughes, mallongigante el Torvalds Unix. Bazo de tiu ideo estas supozeble, ke pingvenoj laŭaspekte ŝajnigas porti smokingon (en la angla: tuxedo, [tʌkˈsiːdoʊ]).
Historio
[redakti | redakti fonton]En junio 1996 Linus Torvalds anoncis ke Linukso havu emblemon: la pingvenon. La decido kreskis el vojaĝo tra Aŭstralio, 1993: Torvalds vizitis akvariejon kaj tie sentis grandan simpation pri la "Fea"-pingvenoj, kiu sekve mordetis lin . 1996, serĉante "belan" emblemon, li tuj pensis pri la pingvenoj. Sed post la deklaro kelkaj homoj ne kredis ke malgranda, dika pingveno povus esprimi la elegantecon de Linukso. Kelkaj rekomendis alian, nome vulpon. Torvalds sin defendis per la argumento[mankas fonto]:
|
La originan Tukso-grafikaĵon kreis Larry Ewing per la libera grafik-programo GIMP, kaj li kun tiu kondiĉo permesis la uzon:
|
Jeff Ayers diras ke Torvalds havis «fiksiĝon al ne-flugkapablaj, dikaj akvobirdoj», kaj Torvalds raportas ke pingveno lin mordetis kaj tiel lin infektis per «pingvenitiso» – «pingvenitiso kaŭzas ke vi nokte maldormas por pensi nur pri pingvenoj, kaj ke vi sentas fortan simpation pri ili.» Tiu «malsano» kompreneble estas nura ŝerco, sed ke lin mordetis pingveno okazis reale.
Tukso iĝis simbolo por Linukso kaj por la socio je liberaj programoj. La brita grupo de Linukso-uzantoj eĉ adoptis kelkajn pingvenojn de la zoolgia ĝardeno en Bristol.
En sia biografio Just for Fun Linus Torvalds skribas:[mankas fonto]
|
Hodiaŭ la kompjutilistoj ekkunligas la imagon de pingveno kun Linukso; oni ofte aŭdas diraĵon: «Kio malkapablas flugi malkapablas kraŝi» – do, Tukso samtempe indikas la stabilan, malkolapseman funkciadon de Linukso.
Libraro
[redakti | redakti fonton]- Torvalds, Linus kaj Diamond, David, Just for Fun – The story of an accidental revolutionary New York: Texere, 2001, ISBN 1-58799-080-6
Notoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- angle La origina Tukso-grafikaĵo
- germane Kiel kreiĝis pluŝa Tukso[rompita ligilo]
- germane Liberaj brod-modeloj kaj planoj por mem tajlori pluŝan Tukson
- angle Kompleta historio de Tukso
- Ŝaltiloj al "Tukso" ĉe la Projekto por Malferma Katalogo
- La LWN pingvena galerio
- Tukso el koloraj litertipoj
- Modifita vektora Linuksa pingveno (laŭ Anja Gerwinski, bazita sur grafiko de Simon Budig)