Udmurta lingvo
Udmurta lingvo | |
natura lingvo • moderna lingvo | |
---|---|
perma lingvaro | |
Parolantoj | 324 000 |
Skribo | cirila alfabeto, Udmurt alphabets |
Lingva statuso | 3 sendube endanĝerigita |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-3 | udm |
Glottolog | udmu1245 |
Angla nomo | Udmurt |
Franca nomo | oudmourte |
La udmurta lingvo (udmurte удмурт кыл - udmurt kyl) estas ano de la Urala lingvaro, Finn-ugra lingvaro. Ĝia plej proksima parenco estas la komia lingvo.
La udmurtoj nombras ĉirkaŭ 670 mil, sed la lingvon parolas nur 72,8 %. Ili vivas en la Rusa Federacio, en la Udmurta Respubliko kaj en la ĉirkaŭaĵo. Ili disiĝis de la plej proksimaj parencoj (komioj kaj zurjenoj) en la 12-a ĝis 15-a jarcento. Komia lingvo estas la plej proksima lingvo de la udmurta.
Gramatiko
[redakti | redakti fonton]La udmurta lingvo havas 15 kazojn kaj 4 tempojn.
Skribo
[redakti | redakti fonton]La lingvo uzas la cirilan alfabeton:
Udmurtoj aldonis literojn Ӝ/ӝ, Ӟ/ӟ, Ӥ/ӥ kaj Ӵ/ӵ. Ili estas unikaj kaj uziĝas nur en la udmurta lingvo.
А а | Б б | В в | Г г | Д д | Е е | Ё ё | Ж ж | Ӝ ӝ | З з |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
[a] | [b] | [v] | [ɡ] | [d], [dʲ] | [ʲe], [je], [e] | [ʲo], [jo] | [ʒ] | [d͡ʒ] | [z], [zʲ] |
Ӟ ӟ | И и | Ӥ ӥ | Й й | К к | Л л | М м | Н н | О о | Ӧ ӧ |
[d͡ʑ] | [ʲi], [i] | [i] | [j], [-ĭ] | [k] | [l], [lʲ] | [m] | [n], [nʲ] | [o] | [ʌ] |
П п | Р р | С с | Т т | У у | Ф ф | Х х | Ц ц | Ч ч | |
[p] | [r] | [s], [sʲ] | [t], [tʲ] | [u] | [f] | [x] | [t͡s] | [t͡ɕ] | |
Ӵ ӵ | Ш ш | Щ щ | Ъ ъ | Ы ы | Ь ь | Э э | Ю ю | Я я | |
[t͡ʃ] | [ʃ] | [ɕ ~ ɕtʲ͡ɕ] | [(j)] | [ɨ~ə~ɯ] | [ʲ] | [e] | [ʲu], [ju] | [ʲa], [ja] |
Lingva martiro
[redakti | redakti fonton]La 10-an de septembro 2019 la rusia sciencisto Albert Razin mortis post sinbruligo apud la konstruaĵo de la parlamento en Iĵevsko, protestante kontraŭ malfavorigo de la udmurtaj lingvo kaj kulturo.
Esperanto
[redakti | redakti fonton]En la sama urbo (Iĵevsko) aktivas interalie Bronislav Ĉupin, kiu en la urbo ekzemple publikigis gazetaran kurson pri Esperanto en la udmurta lingvo.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
|