Location via proxy:   [ UP ]  
[Report a bug]   [Manage cookies]                
Saltu al enhavo

Valdeaveruelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valdeaveruelo
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Komarko Kamparo de Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19174
Demografio
Loĝantaro 1 206  (2023) [+]
Loĝdenso 69 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 38′ N, 3° 19′ U (mapo)40.638055555556-3.3155555555556Koordinatoj: 40° 38′ N, 3° 19′ U (mapo) [+]
Alto 739 m [+]
Areo 17,36 km² (1 736 ha) [+]
Valdeaveruelo (Kastilio-Manĉo)
Valdeaveruelo (Kastilio-Manĉo)
DEC
Situo de Valdeaveruelo
Valdeaveruelo (Hispanio)
Valdeaveruelo (Hispanio)
DEC
Situo de Valdeaveruelo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Valdeaveruelo [+]
vdr

Valdeaveruelo estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 1 206 loĝantoj sur areo de 17,36 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 69,5 loĝantoj/km². La loĝloko konsidereblas antaŭurbo de Gvadalaĥaro.

Valdeaveruelo situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Campiña de Guadalajara en la okcidenta parto de la provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 740 m super marnivelo; je 19 km el Gvadalaĥaro, la provinca ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 40°38′17″N 3°18′56″Ok. Najbaras la municipoj Gvadalaharo, Cabanillas del Campo, Quer, Villanueva de la Torre, Valdeavero, Torrejón del Rey kaj Galápagos. Ili distribuiĝas laŭ la sekva skemo:

Nordokcidente: Galápagos Norde: Galápagos Nordoriente: Guadalajara
Okcidente: Torrejón del Rey Oriente: Cabanillas del Campo
Sudokcidente: Valdeavero Sude: Villanueva de la Torre Sudoriente: Quer

Dum la 19-a kaj la 20-a jarcento la loĝantaro estis preskaŭ ĉiam ĉirkaŭ 100 loĝantoj. Poste en la provinco venis dekadenco kaj la loĝantaro preskaŭ ĉie forte malpliiĝis, sed ne en Valdeaveruelo pro la proksimeco al la provinca ĉefurbo. La Hispana Enlanda Milito kaj sekvaj politika persekutado, malsato, elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ankaŭ ne forte influis la nombrojn. Nur fino de la 20-a jarcento venis novaj loĝantoj, kiuj ne povis trovi malmultekostajn loĝejojn en urboj Gvadalaĥaro aŭ Madrido kaj setlis ĉi tien, kaj tiel la nombro de loĝantoj estis jam 444 en 2001, 1 077 en 2011, 1 147 en 2021 kaj alvenis al la nunaj 1 206 en 2023.

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Nune loĝejoj, komerco, servoj kaj pensioj de emerituloj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]