Velingtono
Velingtono | ||
maorie Te Whanga-nui-a-Tara | ||
urbo | ||
|
||
Oficiala nomo: Wellington | ||
Kromnomoj: Harbour City, Wellywood | ||
Ŝtato | Nov-Zelando | |
---|---|---|
Insulo | Norda Insulo | |
Regiono | Regiono Velingtono | |
Markolo | Markolo de Cook | |
Situo | Velingtono | |
- alteco | 0 m s. m. | |
- koordinatoj | 41° 17′ 20″ S 174° 46′ 38″ O / 41.28889 °S, 174.77722 °O (mapo) | |
Areo | 290,0 km² (29 000 ha) | |
- de metropolo | 1 390,0 km² (139 000 ha) | |
Loĝantaro | 179 463 (2006) | |
- de aglomeraĵo | 448 956 | |
Denseco | 618,84 loĝ./km² | |
Fondita | 1840 | |
Horzono | TENZ (UTC+12) | |
- somera tempo | STENZ (UTC+13) | |
Poŝtkodo | grupo 6000, serio 5000 kaj 5300 | |
Telefona antaŭkodo | 04 | |
Situo enkadre de Nov-Zelando
| ||
Situo enkadre de Oceanio
| ||
Vikimedia Komunejo: Wellington | ||
Retpaĝo: www.wellingtonnz.com | ||
- Por la urbo en Sud-Afriko, vidu Velingtono (Sud-Afriko).
Velingtono (angle Wellington, maorie Te Whanga-nui-a-Tara aŭ Pōneke) estas la ĉefurbo de Nov-Zelando, la sesa plej granda urbo en la lando kaj la plej dense loĝata nacia ĉefurbo en Oceanio. Velingtono situas en la administra Velingtona regiono kaj kuŝas sur la suda pinto de la Norda Insulo en la geografia centro de la lando.
Velingtono estas ĉefurbo ekde 1865 kaj havas hodiaŭ 167 600 loĝantojn. La urbo kovras entute 290 km². Velingtono estas la plej suda ĉefurbo en la mondo.
Gwenda Sutton estas esperantisto en Velingtono.[mankas fonto]
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Servoj
[redakti | redakti fonton]Viktoria Universitato de Velingtono (maorie Te Whare Wānanga o te Ūpoko o te Ika a Māui; angle Victoria University of Wellington) estas universitato en Velingtono, Nov-Zelando [1]. Ĝi estis establita en 1897 kiel kolegio sub la Universitato de Nov-Zelando. Viktorio estis nomita laŭ reĝino Viktoria kiam 1897 estis la 60-a datreveno de ŝia kronado. Viktorio havas 21 076 studentojn (el kiuj 3 400 estas internaciaj studentoj) [2]. La ĉefkampuso situas en Kelburn, monteto super centra Velingtono.
Bildoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Victoria University (angle). Arkivita el la originalo je 2a de Julio 2017. Alirita 2017-07-01.
- ↑ Annual Report. Alirita 3a de Februaro 2023.