William Easterly
William Easterly | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de septembro 1957 (67-jaraĝa) en Morgantown |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Masaĉuseca Instituto de Teknologio - doktoro de filozofio (–1985) Ŝtata Universitato de Bowling Green |
Okupo | |
Okupo | ekonomikisto akademiulo universitata instruisto |
Verkoj | The White Man’s Burden: Why the West’s Efforts to Aid the Rest Have Done So Much Ill and So Little Good |
William Russell Easterly (7a d septembro, 1957) estas usona ekonomikisto, specialisto pri ekonomia disvolvigo. Li estas profesoro pri ekonomiko en la Novjorka Universitato, kune kun la "Africa House", kaj kundirektoro de la Instituto por Disvolvigesplorado de la NYU.[1] Li estas Esplorasociito de la National Bureau of Economic Research (NBER, Nacia Servo por Ekonomika Esplorado), membro de la "Bureau for Research and Economic Analysis of Development" (BREAD) de la Universitato Duke, kaj membro de la "Brookings Institution" en Vaŝingtono. Li estas asocia eldonisto de la priekonomika gazeto Journal of Economic Growth.
Easterly estas aŭtoro de tri libroj nome: The Elusive Quest for Growth: Economists’ Adventures and Misadventures in the Tropics (2001); The White Man’s Burden: Why the West’s Efforts to Aid the Rest Have Done So Much Ill and So Little Good (2006), al kiu estis atribuita en 2008 la premio Hayek; kaj The Tyranny of Experts: Economists, Dictators, and the Forgotten Rights of the Poor (2014),[2] kiu estis finalisto de la premio Hayek en 2015.[3]
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ NYU Development Research Institute
- ↑ "The Tyranny of Experts" en la retejo de William Easterly. Arkivita el la originalo je 2016-03-25. Alirita 2020-10-25 .
- ↑ The Manhattan Institute Announces Shortlist for Hayek Book Prize, 29a de januaro, 2015