Worthing
Worthing | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbeto vd | |||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 109 120 (2011) [+] | ||||
Loĝdenso | 3 360 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 50° 49′ N, 0° 22′ U (mapo)50.814711111111-0.37138611111112Koordinatoj: 50° 49′ N, 0° 22′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 7 m [+] | ||||
Areo | 32,48 km² (3 248 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC±00:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Worthing [+] | |||||
Worthing estas marborda urbo de Sussex, Anglio, 16 kilometrojn okcidente de Brajtono. Ĝi enhavas pli ol 100 mil loĝantojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]En la ĉirkaŭaĵoj arkeologoj eltrovis ŝtonepokajan silikminojn. Tuj norde de la urbo situas ferepoka montet-fortikaĵo, Cissbury Ring, kaj estas aliaj prahistoriaj restaĵoj en la ĉirkaua regiono. Dum la romia epoko terkultivista domo staris kie nun situas la urbocentro, kaj pluraj stratoj datiĝas de la sama epoko.
Ĝis la 1750-a jardeko Worthing estis nur vilaĝeto kie loĝis fiŝistoj kaj terkultivistoj. Tiam ĝi evoluis en laŭmodan marbanejon. Filino de Georgo la 3-a (Britio), Amelia, vizitis la urbon en 1798.
Dum la 19-a jarcento Worthing estis bazo de kontrabandistoj.
Dum la 1880-a jardeko okazis tumultoj pro protestoj kontraŭ klopodoj malpermesi aŭ limigi la vendadon de alkoholaĵoj.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Worthing estas grava centro de la financa industrio.