La printebla versio ne plu estas subtenata kaj povas havi bildigajn erarojn. Bonvolu ĝisdatigi viajn retumilajn legosignojn kaj bonvolu anstataŭe uzi la defaŭltan retumilan printan funkcion.
« Anstataŭ videbla potenco regas la potenco “anonima”. Ĝi havas multajn maskojn: racio, scienco, mensa sano, normaleco, publika opinio; ĝi postulas nur tion, kio estas evidenta. Ŝajnas ke ĝi uzas ne premon, sed nur mildan admonon. »
« Dum la moderna historiopotenco de la eklezio estis anstataŭigita je potenco de la ŝtato, la potenco de la ŝtato — je potenco de la konscienco, kaj en nia tempo tiu lasta estis forpremita de anonima potenco de racio kaj publika opinio, kiuj transformiĝis je konformigiloj. Liberiĝinte de iamaj malkaŝaj formoj de la potenco, ni ne rimarkas ke ni iĝis viktimoj de la potenco de la nova tipo. Ni transformiĝis je robotoj, sed vivas influataj de iluzio, ke ni estas memstaraj individuoj. »
« Por laŭleĝigi tiun ĉi konsenton Woodrow Wilson proponis ideon de establo de la Ligo de Nacioj, institucio de pure usona tipo. Sub gvido de tiu ĉi tutmonda organizaĵo la forto devis cedi al moralo kaj forto de armilo – al ordono de publika opinio. Wilson estis ĉiam substrekanta ke se publiko estus sufiĉe informita, la milito neniam okazus, ignorante ardajn manifestaciojn de ĝoja jubilado kaj senpeziĝo, per kiuj estis bonvenigata en ĉiuj ĉefurboj la komenco de la milito, inkluzive la ĉefurbojn de la demokratiajBritio kaj Francio. »