Location via proxy:   [ UP ]  
[Report a bug]   [Manage cookies]                
Saltu al enhavo

Kreado

El Vikicitaro
(Alidirektita el Kreemo)
Kreado
Kreado
Kreado
Aliaj projektoj
Kreado en Vikipedio
Kreado en Komuneja kategorio
Kreado en Vikivortaro

Kreado estas ago de tiu, kiu kreas, do faras ion el nenio; verkas, ellaboras ion, kio antaŭe ne ekzistis aŭ kio estas tute novaspeca; fondas.

Citaĵoj

[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Edukado, por la plej multaj homoj, signifas klopodi konduki la infanon al similtipa plenkreskulo de lia socio... Sed por mi edukado signifas fari kreantojn... Oni devas fari inventantojn, novigantojn, ne konformistojn. »
— Jean Piaget
Citaĵo
« Kia ajn kreemo estas, ĝi estas parte solvo de problemo» « (angle) Whatever creativity is, it is in part a solution to a problem. »
— Brian Aldiss
Citaĵo
« Ni vivas en mondo, kiun ni mem kreas. »
— Johann Gottfried Herder
Citaĵo
« Mi kredas, ke ordo estas pli bona ol ĥaoso, kreo pli bona ol detruo. Mi preferas mildecon ol perforton, pardonon al vendetto. Mi kredas, ke malgraŭ la lastatempaj venkoj de scienco, viroj ne multe ŝanĝiĝis en la lastaj dumil jaroj; kaj sekve ni devas ankoraŭ provi lerni de la historio. Historio estas ni mem. » « (angle) I believe that order is better than chaos, creation better than destruction. I prefer gentleness to violence, forgiveness to vendetta. I believe that in spite of the recent triumphs of science, men haven't changed much in the last two thousand years; and in consequence we must still try to learn from history. History is ourselves. »
— Kenneth Clark
Citaĵo
« Bonaj leĝoj kondukas al kreo de pli bonaj; malbonaj kaŭzas pli malbonan. »
— Jean-Jacques Rousseau
Citaĵo
« Vi eble ne kredas je evolucio, kaj tio estas en ordo. Kiel ni homoj fariĝis tia, kia ni estas, estas multe malpli grave ol kiel ni agu nun por eliri el la malordo, kiun ni kreis por ni mem. » « (angle) You may not believe in evolution, and that is all right. How we humans came to be the way we are is far less important than how we should act now to get out of the mess we have made for ourselves. »
— Jane Goodall
Citaĵo
« Mi aŭ trovos manieron, aŭ kreos ĝin. »
— Hanibal Barka
Citaĵo
« Kial moki min? Kial riproĉi min? Mi estas nur geniulo, ne dio. Geniulo eble malkovros la kaŝitajn sekretojn kaj montros ilin; nur dio povus krei novajn. » « (angle) Why taunt me? Why upbraid me? I am merely a genius, not a god. A genius may discover the hidden secrets and display them; only a god could create new ones. »
— Rex Stout
Citaĵo
« Ĉiu afero en la mondo kreita de iu ajn komencis per ideo» « (angle) Every single thing in the world that was made by anyone started with an idea. »
— David Lynch

Erich Fromm

[redakti]
Citaĵo
« Soifo de detruado… radikas en la naturo de la homo same kiel strebo al kreado. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Tamen — kaj tio estas grava momento en miaj argumentoj — detruemo estas nura alternativo al la kreemo. Kreado kaj detruado, amo kaj malamo ne estas instinktoj, ekzistantaj sendepende unu de la alia. Kaj tiu kaj la alia servas kiel respondo al la sama bezono superi limigitecon de sia ekzistado, kaj la strebo al la detruado senevite estiĝas en tiaj kazoj, kiam ne kontentiĝas la strebo al la kreado. Kontentigo de la bezono je la kreado kondukas al feliĉo, la detruemo — al suferado, kaj plej multe suferas la detruanto mem. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« La plejmulto da homoj mortas antaŭ ol ili estas plene naskita. Kreemo signifas esti naskita antaŭ ol oni mortas. »
— Erich Fromm

Elias Canetti

[redakti]
Citaĵo
« ...la sola solvo, kontraŭanta pasian strebon al la postvivado: krea soleco, kondukanta al senmorteco — tio estas la solvo por malmultaj. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« [pri Stendhal] Li prezentas kompletan kontraŭon al la regantoj, kun kies morto mortas ĉiuj, kiuj estis al ili proksimaj por ke en la transa mondo ili ne spertu mankon de la kutima ĉirkaŭo. Nenio montras pli klare ilian teruran internan senpovon. Ili mortigas dum la vivo, ili mortigas ĉe la morto, la sekvantaro el la mortigitoj akompanas ilin en la transa mondo.
Sed kiu malfermas Stendhalon, renkontas lin mem kaj tiujn, kiuj estis apude, ĉi tie, en tiu ĉi vivo. La mortintoj proponas sin al la vivantoj kiel fajnan pladon. Ilia senmorteco estas por la ĝojo de la vivantoj. Tiu Tiu ĉi sinofero inverse estas por la bono de ĉiuj. Postvivado perdas sian pikilon kaj la regado de la malamikeco pereas. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]

Vidu ankaŭ

[redakti]