Location via proxy:   [ UP ]  
[Report a bug]   [Manage cookies]                

1pedant/a PV

pedanta

1.
(iu, io) Precize, detale kaj iom rutine zorganta precipe pri malgravaĵoj: pedanta ordo; ŝi fariĝis pedanta (diligentega, senmanka) vizitantino de la kunvenoj; ne venis ankoraŭ la tempo, ke ni estu tro pedantaj [1]; se ni volus esti pedante gramatikaj, tiam […] ekzemple ni devus diri: „riĉulo pensas, ke ĉio devas servi al ĝi“ (ĉar ni parolas ja ne sole pri riĉaj viroj, sed ankaŭ pri riĉaj virinoj) [2]; oni ne estu tro pedanta, kritikante la esperantan „memstara“ kiel (fi)germanaĵon, ĉar „ne ĉio memstara ĉiam staras“ [3]. VD:detala, preciza
2.
(iu, io) Posedanta nur mezkvalitan klerecon, sed kredanta sin tre klera kaj parade montradanta siajn konojn: teda kaj pedanta homo; (figure) per la ĥaosa kaj pedanta citado de vortoj el lingvoj, kiujn li ne scipovas, li kredas, ke li montras sin lingvisto; enuiga kaj pedanta elokventeco.
1. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 4. Vortaroj
2. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 8. Personaj pronomoj
3. Wim Jansen: La germana kaj Esperanto, Monato, 2000/04, p. 27
angle:
pedantic
beloruse:
пэдантычны
ĉeĥe:
malicherný, pedantský, puntičkářský
ĉine:
烦琐 [fánsuǒ], 煩瑣 [fánsuǒ], 迂腐 [yūfǔ], 迂執 [yūzhí], 迂执 [yūzhí], 迂儒 [yūrú]
france:
1. pointilleux 2. pédant (adj.)
germane:
1. pedantisch
hispane:
2. pedante
hungare:
1. pedáns, precíz, akkurátus 2. szőrszálhasogató, betűrágó
japane:
学者ぶった [がくしゃぶった], 些事に拘泥する [さじにこうでいする]
katalune:
1. primmirat, minuciós 2. pedant, presumptuós
nederlande:
verwaand, pedant
pole:
1. pedantyczny, akuratny (pot.)
portugale:
pedante
ruse:
педантичный
slovake:
malicherný, pedantný, puntičkársky
svede:
1. pedantisk
ukraine:
педантичний

pedanti

(ntr)
(komune) Agi pedante, tro precize zorgante pri bagateloj: nenio malpermesas, ke vi rigore pedantu […] kaj neniam elipsu la vorton „lingvo“ [4].
4. M. M. Campagna: Re: Kiam esperanto ne estas „esperanto“, soc.culture.esperanto, 1996-12-28
angle:
be pedantic
beloruse:
быць пэдантычным, быць дробязным
france:
faire dans la dentelle, vétiller
hispane:
pedantear
katalune:
ser pedant, insistir en nimietats
nederlande:
verwaand zijn, pedant zijn
pole:
być pedantycznym
ruse:
быть педантом, придираться к мелочам

pedantulo, pedanto

(komune) Homo skrupule, tre precize plenumanta taskojn, eventuale tro zorganta pri bagateloj: pedanto ebria pro sia ĵusa kleriĝo; en la libro troviĝas – ĉu por kontentigi pedantulojn? – gramatika vortareto [5]. VD:magistro2
angle:
pedant
beloruse:
пэдант
ĉeĥe:
pedant, puntičkář, školomet
ĉine:
学究 [xuéjiū], 學究 [xuéjiū], 书呆子 [shūdāizi], 書呆子 [shūdāizi], 书蠹 [shūdù], 書蠹 [shūdù], 迂夫子 [yūfūzǐ]
france:
pédant (subst.), cuistre
germane:
Pedant
hispane:
pedante
japane:
学者ぶる人 [がくしゃぶるじん], 衒学者 [げんがくしゃ], 枝葉末節にこだわる人 [しようまっせつにこだわるじん]
katalune:
pedant (individu)
nederlande:
betweter
pole:
pedant
slovake:
pedant, puntičkár
ukraine:
педант

pedanteco

Animstato, agmaniero de pedanto; akribio: ĉiu detalo estas plenumita kun plej laŭdinda diligenteco kaj pedantecoZ ; regula kaj metoda ĝis pedanteco; malakcepti korektojn kaj konsilojn estas pedanteco.
Rim.: Oni ofte perceptas pedantecon kiel nekonvena en situacioj postulantaj pragmatismon, dum akribion oni perceptas kiel konvena ekz. en scienca laboro.
beloruse:
пэдантычнасьць
ĉeĥe:
lpění na maličkostech, pedantství, puntičkářství
ĉine:
迂气 [yūqì], 迂氣 [yūqì], 书呆子 [shūdāizi], 書呆子 [shūdāizi]
france:
pédanterie
hispane:
pedantería, pedantismo
japane:
学者気取り [がくしゃきどり], 衒学的態度 [げんがくてきたいど], 杓子定規な態度 [しゃくしじょうぎなたいど]
slovake:
pedantstvo, ľpenie na maličkostiach
ukraine:
педантичність, педантизм

administraj notoj

~eco: Mankas verkindiko en fonto.