2pesimism/o JED
pesimismo
- 1.
- (komune) Emo atendi de la vivo precipe malbonojn kaj malfeliĉojn: pesimismo kaj kredo al fatalismo malagrabligas la vivon IdO ; tiuj prognozoj estis tro pesimismaj [1]. optimismo1fatalismo2, skeptiko
- 2.
- Doktrino laŭ kiu la doloro estas nepra sekvo de vivado kaj malbonoj pli multas ol bonoj. optimismo2
Rim.:
JED prezentis „pesim·ismo“ kaj „pesim·isto“
kvazaŭ derivaĵoj de radiko pesim/, kiu tamen ne renkontiĝas en la lingvouzo.
[Wolfram Diestel]
- angle:
- pessimism
- beloruse:
- пэсымізм
- ĉeĥe:
- pesimizmus
- ĉine:
- 悲觀主義 [bēiguānzhǔyì], 悲观主义 [bēiguānzhǔyì]
- france:
- pessimisme
- germane:
- Pessimismus
- hungare:
- pesszimizmus
- japane:
- 悲観論 [ひかんろん], ペシミズム, 厭世観 [えんせいかん]
- nederlande:
- pessimisme
- pole:
- pesymizm
- rumane:
- pesimism
- ruse:
- пессимизм
- slovake:
- pesimizmus
- ukraine:
- песимізм
pesimisma
- Inklina al pesimismo; malespera: kiam mi estis juna knabo mi estis ege pesimisma, ĉar mi havis fraton multe pli korpe, mense lerta kaj rapida [2]; se ĉio fiaskiĝos, [ankoraŭ] ni havas unu la alian, do ne estu tiel pesimisma [3]; via tezo estas tiom pesimisma, kaj ĝi forprenus la esperon en la futuro [4]. optimismaskeptika
2.
Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Intervjuo
3. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 39. Ni Forton Pli Freŝan Akiras.
4. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, Pythagoras
3. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 39. Ni Forton Pli Freŝan Akiras.
4. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, Pythagoras
- beloruse:
- пэсымістычны
- germane:
- pessimistisch