ArtoMetio kaj formo tradicio kaj progresoProgreso povas okazi ne nur en metropoloj, sed same en periferiaj regionoj. Imprese pruviĝis tio aŭtune en Andelsbuch, vilaĝo en Bregenca Arbaro, okcidenta Aŭstrio. Ĝi situas en alpa valo, geografie iom fermita, sed kulture vigla kaj nefermita. Jam en la pasinteco la kampara loĝantaro, sub la premo de mizeraj vivkondiĉoj, sendis en la mondon lertajn masonistojn kaj konstrumajstrojn, pentristojn kaj aliajn metiistojn, kiuj konstruis la famajn barokajn katedralojn pli-malpli proksime de Konstanca Lago. La plej fama fariĝis Angelika Kauffmann (1741-1807), artpentristino, filino de tiu preĝeja pentristo, kiu fine de sia vivo, vaste agnoskita, rezidis en Romo, Ŝian salonon frekventis la korifeoj de la tiama eŭropa kultura sfero. Iliaj posteuloj estas metie same talentaj. Ili ne plu devas serĉi sian fortunon eksterlande. Nun oni venas eĉ el eksterlando por loke admiri kaj aĉeti la diversajn metiartaĵojn. Ekde 1999 la institucio Werkraum („Laborejo” / „Produktejo”), ligo de la regionaj metiistoj, okazigas ekspoziciojn de la plej montrindaj produktoj kun ambicio je mondskala merkato. Specifaj trajtoj estas la ligo al la regionaj krudmaterialoj, precipe ligno, metalo, ledo, ŝtofo, ŝtono, la daŭrigo de metiistaj tradicioj, la precizeco de la produktoj kaj ties praktika funkcikapablo. Tamen la produktoj ne montras postrestintecon, sed ja modernecon kun dizajno laŭ la pinto de mondvaste aktuala evoluo. Plej konvinkaj estas iliaj simplaj, klaraj strukturoj kaj formoj. Ili elradias originalecon, modestan noblecon, daŭremon, estetikan kaj materian valoron, foje eĉ humuron. Lastatempe okazis en iamaj metiejoj la kvara tia ekspozicio en Andelsbuch kun 98 kontribuantoj, el kiuj oni honoris per laŭdoj kaj premioj ĉirkaŭ la trionon. La ĵurio klarigis sian verdikton en modernstila pavilono el normaj EU-paledoj, portempa centra konstruaĵo de la ekspozicio. Aparte ĝi aprezis la inventemon kaj la ludeman kreoimpulson ĉe kelkaj produktoj, la taŭgecon de la materialoj, la precizan aŭ plurflankan funkciadon. Tiuj ekspoziciaĵoj nek volas nek povas fariĝi industriproduktoj, sed individuaj ŝatataj vivakompanantoj, kiujn la posedantoj kun ĝojo uzadas. El inter la multaj tabloj, seĝoj, benkoj, ŝrankoj, librobretoj, vestoj, ŝuoj, ĉiuj kun individuaj trajtoj, elstaris precipe fromaĝoteko kun multaj ebloj dispecigi grandajn regionajn fromaĝo-„radojn”, movebla kurteno por pordegoj el betonaj segmentoj, pendantaj laŭ plasta reto, aŭ ligna staplebla kofro, kiu taŭgas hotelĉambre kiel tirkesto. Iom makabre impresis la urnobuloj el betono, kiuj enhavas, firme enigite, la cindron de mortinto, haveblaj en diversaj koloroj laŭguste de la postrestintoj. Aldone oni ofertas dignan miksmaŝinon por cemento kaj cindro. Sed la valanoj de la Bregenca Arbaro nur flanke kultas la morton. Prefere ili ofertas sian belegan alpan regionon inter Konstanca Lago kaj la mondfama Arlberg-skipejzaĝo tutjare al turistoj. Altiraĵoj estas la vizitindaj lokoj de la Käsestrasse (Fromaĝostrato), atinganta eĉ montopinton super dumil metroj, kie oni gasteje proponas regionajn fromaĝpladojn kaj informas pri la estiĝo de la loka fromaĝo kaj la kromproduktoj. Somera pluso estas la senpagaj utiligado de liftoj al la montaj altaĵoj kaj aliro al valaj naĝejoj. Krome la vizitantoj multloke povas renkonti la lokan kulturon, el kiu la ekspozicio en Andelsbuch estas nur portempa parto. La venonta ekspozicio okazos post tri jaroj. Dume oni povas vidi kaj aĉeti la iam premiitajn produktojn en prezentejo en la najbara vilaĝo Schwarzenberg, naskiĝloko de Angelika Kauffmann kaj intertempe fariĝinta internacie renoma koncerta centro meze de bovinpaŝteja pejzaĝo. Rita RÖSSLER-BUCKEL
|