Fluganta holandano
Historio
Ne eblas determini kiu inventis la flugantan nederlandanon. La ĉaro unue aperis en Nederlando komence de la dudeka jarcento.
Funkciado
Ĝi estas funkciigata movante tenilon antaŭen kaj malantaŭen per la manoj. La tenilo estas konektita sub la sidloko al kranko sur la malantaŭa akso. La infano havas siajn piedojn sur la antaŭa akso kaj povas tiel stiri la ĉaron. Ĝi plej similas pedalaŭton, kun la diferenco, ke pedalaŭto estas veturata per la piedoj kaj stirata per la manoj, do ĝuste la malo de la funkciigado de fluganta holandano.