15-a de julio
dato
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
julio 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
julio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | 31 | ||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 15-a de julio estas la 196-a tago de la jaro (la 197-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 169 tagoj restas.
Je la 15-a de julio okazis, interalie:
Eventoj
redakti- -484: Roma respubliko: konsekrado de la templo al Kastoro kaj Polukso
- 972: Princo Boleslao la 1-a la Kruela mortis - lia filo Boleslao la 2-a iĝis nova ĉeĥa princo
- 1099: Unua krucmilito: armeo de krucmilitistoj konkeris Bazilikon de la Sankta Tombo finante sieĝon de Jerusalemo, regatan de Fatima kaliflando, kaj murdis plimulton de la defendantoj kaj loĝantaro
- 1149: Oni konsekris, rekonstruitan de kruckavaliroj, Bazilikon de la Sankta Tombo en Jerusalemo
- 1174: Baldueno la 4-a kroniĝis kiel reĝo de Jerusalema reĝlando
- 1207: Reĝo Johano forpelis monaĥojn de Canterbury pro ilia apogo al la ĉefepiskopo de Canterbury Stephen Langton
- 1240: Kieva Regno: Aleksandro Nevskij de Velikij Novgorod venkis svedojn en la batalo de Neva
- 1244: Papo Inocento la 4-a sendis siajn salutojn kaj benojn al la fideluloj loĝantaj en Litovio
- 1258: Papo Aleksandro la 4-a deklaras militon al la krucmilitoj kontraŭ Livonio kaj prusaj paganoj
- 1381: Kvaronigo de John Ball, angla popola predikisto, ideologo de kamparana ribelo de Wat Tyler
- 1410: Granda milito kontraŭ la ordeno de germanaj kavaliroj: Batalo de Grunwald - Ordeno de Germanaj Kavaliroj malvenkis dum la plej granda mezepoke batalo kontraŭ pola-litova armeo gvidata de Ladislao la 2-a Jogajlo - kavalira internacio ĉesis ekzisti kaj la dinastio de Jogajlidoj iĝis de nun unu el la plej grandaj en Eŭropo, pere de Pola-Litova unio kaj la Respubliko de Ambaŭ Nacioj (fakte de ĉirkaŭ 20 naciecoj)
- 1411: Poloj unuafoje celebris Feston de Sendependeco, starigitan de la reĝo Ladislao la 2-a Jogajlo, en datreveno de la venko apud Grunwald (Varmia-Mazuria Provinco)
- 1419: En Czerwińsk apud Vistulo ligiĝis kontraŭkruckavalira alianco inter Pollando kun Litovio kaj unio de Kalmar - pola reĝo Ladislao la 2-a Jogajlo kaj litova grandduko Vytautas promesis helpi al reĝo Eriko de Pomerio (la pakto ne estis ratifita)
- 1469: Inter loĝantaro de Białogard kaj Świdwin okazis t.n. batalo pri bovino, landlime de Okcidenta Pomerio kaj Margraflando Brandenburgio
- 1482: Boabdilo el Nazaria dinastio kroniĝis kiel lasta islama reĝo de la Nazaria Granada Reĝlando
- 1490: Post la morto de Matiaso la 1-a la ĉeĥa reĝo Vladislao la 2-a Jogajlido estis ankaŭ elektita kiel hungara reĝo. Landoj de Krono ĉeĥa kaj Hungara reĝlando unuiĝis al unu ŝtato, unio kunigita de figuro de la monarko. Laŭ interkonsento la duarangaj ĉeĥaj landoj - Moravio, Silezio kaj ambaŭ Luzacioj - devis resti parto de Hungario.
- 1515: Viena kunveno komenciĝis, en kiu partoprenis reĝo de Pollando Sigismondo la 1-a, reĝo de Ĉeĥio kaj Hungario Vladislao la 2-a Jogajlido kaj romia-germana imperiestro Maksimiliano la 1-a
- 1519: Teologia disputo de Leipzig inter Johannes Eck unuflanke kaj Martin Luther kun Andreas Bodenstein aliflanke finiĝis
- 1588: Reĝo de Francio Henriko la 3-a subskribis edikton de unio kun Franca Katolika Ligo
- 1640: Akademio Turku, antaŭulo de la Universitato de Helsinko, iĝis unua altlernejo malfermita en Finnlando
- 1651: Ferdinando la 3-a malpermesis al la monatino de cisterciana monaĥejo en Malnova Brno konstrui bierfarejon - li tiel respondis al plendoj de oficialuloj el Brno pri konstruado de la "konkurenca" bierfarejo
- 1741: Al Alasko alvenis unuaj eŭropanoj
- 1761: Sepjara milito: batalo de Vellinghausen komenciĝis
- 1783: Francio: unua ŝipo movigata de vapormaŝino estis elprovita sur la rivero Saône
- 1799: Malkovro de la Rozeta ŝtono, kio ebligis deĉifri egiptajn hieroglifojn kaj ekkoni la egiptan lingvon - trovita de franca leŭtenanto apud Raŝido
- 1801: Francio kaj Apostola Seĝo subskribis konkordaton
- 1809: Pola-aŭstra milito: pola armeo komandata de Józef Poniatowski kun taĉmentoj de Varsovia duklando konkeris Krakovon
- 1815: Ferdeke de HMS Bellerophon, Napoleono kapitulacis antaŭ Reĝa Mararmeo por fine fini Napoleonajn Militojn
- 1818: Solena transdono al Senato kaj Kunveno de Reprezentantoj de la konstitucio de Respubliko Krakovo
- 1823: Romo: Baziliko de Sankta Paŭlo antaŭ la Muroj bruliĝis
- 1840: Reprezentantoj de Britio, la Rusia imperio, Aŭstrio, Reĝlando Prusio kaj la Ottomana imperio subskribis Londonan konvencion
- 1864: Alfred Nobel ricevis patenton por nitroglicerino
- 1869: En Parizo oni patentigis margarinon
- 1870: Manitobo kaj la Nordokcidentaj Teritorioj aliĝis al la Kanada Konfederacio
- 1870: Georgio kiel la lasta subŝtato de la estintaj Konfederaciitaj ŝtatoj de Usono revenis al la Unio
- 1888: Muzika Akademio en Krakovo fondiĝis kiel Konservatorio de Muzika Societo
- 1890: Franca astronomo Auguste Charlois malkovris asteroidon Felicio
- 1905: Oni publikigis unuajn rakontojn pri Arsène Lupin
- 1910: Nova eldono de la Lernolibro de psikiatrio unuafoje menciis Alzheimer-malsanon, nomitan omaĝe la Alois Alzheimer
- 1910: Dum granda patriota manifestacio en Krakovo oni inaŭguris okaze de 500-jariĝo de la Batalo de Grunwald la Grunwaldan Monumenton fonditan de Ignacy Jan Paderewski, komponisto kaj ĉefministro de Pollando - unuafoje oni kantis Rota de Maria Konopnicka, al kiu la muzikon komponis Feliks Nowowiejski
- 1916: Konstru-entrepreno de aviadiloj Boeing fondiĝis
- Unua Mondmilito
- 1918: Dua batalo de Marno komenciĝis - generalo Ferdinand Foch apud Parizo haltigis lastan germanan ofensivon
- 1922: Japana Komunista Partio estis fondita
- 1920: Unua flugo (pere de postgermana hidroplano) de Pola Aerarmeo super la Balta Maro
- 1923: Aeroflot funkciigis unuan internan linion Moskvo-Niĵnij Novgorod. Unu jaron pli frue oni komencis flugi eksterlanden de Moskvo ĝis Królewiec
- 1924: Dua Pola Respubliko: post larĝigo de urbolimoj nombro da loĝantaro de Katowice superis 100 mil
- 1927: En Vieno Johann Schober sange subpremis, helpe de armeo kaj polico, laboristan proteston - pereis 89 manifestaciantoj
- 1934: Usona flugkompanio Continental Airlines ekfunkciis (kiel Varney Speed Lines)
- 1938: En Wołczyn (Belorusa SSR, Sovetunio) nokte de la 14-a/15-a de julio oni sekrete enterigis alportitan de Leningrado korpon de Stanislao Aŭgusto Poniatowski, la lasta pola reĝo
- Dua Mondmilito
- 1940: sensukcesa operaco de britaj paraŝutistoj kontraŭ okupata de germanoj insulo Guernsey (Manikinsuloj); reĝimo de Vichy: postulo de germanoj fondi aerbazojn en Maroko - rifuzo de Philippe Pétain; soveta okupacio de baltaj ŝtatoj: finiĝis dutagaj parlamentaj balotoj en Latvio, Litovio kaj Estonio
- 1941: Volinia masakro: en Kostopol (en la nuna Rivna provinco) dum marŝogrupoj de OUN fare de la Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj kaj germanoj pereis 100 judoj kaj 50 poloj, apartenantaj al la loka intelektularo; Orienta Fronto: en Ukraina SSR batalo de Humań (Ĉerkasa provinco) komenciĝis - ŝtatoj de la Akso Berlino-Romo-Tokio provis ĉirkaŭiri sovetajn armeojn, la 6-an kaj 12-an; reorganizo de soveta armeo: likvido de korpusoj mekanigita kaj aviada, kreo de 81-a Skadro de Bomba Aviado de Fora Atingo (432-a kaj 433-a regimentoj de bomba aviado), TB-7 peza bombaviadilo destinita por atakoj al foraj malantaŭoj de la malamiko - komenco de organizo de la Aviado de Fora Agado; hispana "Blua Divizio" ekiris al la Orienta Fronto
- 1942: germanaj regopovoj establis geton en Przemyśl; germanoj pafmortigis en Ponary (Vilno) 80 personojn
- 1943: En arbaro apud Grajewo germanoj pafmortigis 180 loĝantojn de la pola urbo; germana polico pafmortigis 262 judojn el inter arestitaj en varsovia "Hotel Polski" (Pola Hotelo) kune kun kelkaj poloj el miksitaj geedziĝoj (entute sur ruinoj de la Varsovia geto pereis ĝis 300 poloj kaj judoj); SS deportis de Varsovio 625 judojn kun civitaneco de neŭtralaj ŝtatoj al koncentrejo en Bergen-Belsen; ukrainoj murdis en Volinio pli ol 200 polojn; Komitato de Subtera Batalado kreiĝis - dispona centro de Ĉefa Komandantaro de Pola Enlanda Armeo; en Sendependa ŝtato Kroatio kreiĝis germana-kroata polico; trupoj de Centra Fronto transiris al atako
- 1944: Germanaj armitaj fortoj (ĉ. 9 mil) komencis ekstermigan operacon "Wirbelsturm" kontraŭ partizanaj taĉmentoj en arbaroj de Parczew; pola destrojero "Błyskawica" (Fulmo) kune kun du britaj militŝipoj detruis germanan maran eskorton apud Lorient
- 1946: Norda Borneo iĝis kolonio de Britio
- 1950: Prezidantaro de la Supera Soveto de Litova Soveta Socialisma Respubliko aprobis novan himnon de la Litova SSR, la malnova nacia himno de Litovio de Vincas Kudirka estis malpermesita
- 1953: Oficialigo de la nova flago de Litova Soveta Socialisma Respubliko fare de prezidantaro de la Supera Soveto
- 1954: En Vaŝingtonio oni testis unuan usonan komercan pasaĝeran aviadilon Boeing 707
- 1958: En Brno ĉevalaj ĉaroj liverantaj poŝtaĵojn estis definitive forigitaj
- 1959: Kontraŭkomunismo: en Sosnowiec elektristo Stanisław Jaros sensukcese atencis kontraŭ pola kaj soveta ŝtatestroj Władysław Gomułka kaj Nikita Ĥruŝĉov — unu persono estis vundita kaj li mem poste estis pendumita
- 1960: En Lodzo okazis unua publika prezento de la historia filmo La kruckavaliroj laŭ romano de Henryk Sienkiewicz, reĝisorita de Aleksander Ford - oficiala premiero okazis la 2-an de septembro
- 1961: Pollando: oni ĉesigis instruadon de religio en la lernejoj
- 1966: Vjetnama milito: Usono kaj Sud-Vjetnamio komencis Operacon Hastings por forpeli nordvjetnamanojn el la Vjetnama Senarmea Zono
- 1969: Tupolev 144 iĝis unua komerca aviadilo superinta rapidecon je 2 maĥoj
- 1974: Unua prezidento de Kipro Makarios la 3-a estis elpostenigita per puĉo inspirita de greka diktaturo de la koloneloj
- 1975: La unua komuna sovetia-usona kosma misio Sojuz-Apollo komenciĝis
- 1980: Solidareco: ondo de strikoj de Lublin komenciĝis per la striko de fervojistoj en Lublin (Pollando)
- 1983: 8 personoj pereis kaj 55 vundiĝis en bomba atenco kontraŭ pasaĝeroj de Turkish Airlines en flughaveno Parizo-Orly, farita de armena terorisma organizaĵo ASALA - kiel parto de ĝia kampanjo por agnosko kaj reparacio de la armena genocido
- 1991: Eŭropa Universitato Viadrina fondiĝis en Frankfurto ĉe Odro orfertante studadon en kulturaj sciencoj, juro kaj ekonomiko
- 1994: Gyula Horn iĝis ĉefministro de Hungario
- 2002: Prezidento de Ĉeĥio Václav Havel nomumis novan koalician registaron de Vladimír Špidla
- 2003: Amaskomunikila korporacio, la dua laŭ grandeco, Time Warner likvidis aĉetitan 5 jarojn pli frue firmaon Netscape Communications, kunfonditan de Marc Andreessen
- 2003: Mozilla-Fondaĵo fondiĝis
- 2005: Centro de Makao iĝis Monda heredaĵo de Unesko
- 2006: Tvitero fondiĝis kiel socia-reta servo
- 2006: Monbileto kun valoro de 100 000 belorusiaj rubloj ekcirkulis
- 2007: Ŝimon Peres oficiale iĝis prezidento de Israelo
- 2009: Flugo Caspian Airlines 7908 kraŝis ekfluginte el Teherano (Irano) al Erevano (Armenio) — ĉiuj 156 pasaĝeroj kaj 12 aviadilanoj pereis
- 2010: Celebrado de la 600-a datreveno de la Batalo de Grunwald
- 2010: 40 personoj pereis kaj pli ol 30 vundiĝis en incendio de hotelo en la iraka urbo Sulajmanija
- 2010: 27 personoj pereis kaj 270 vundiĝis en bomba atenco de sinmortiginto kontraŭ moskeo en la irana urbo Zahedano
- 2012: Siria enlanda milito: batalado en Damasko komenciĝis
- 2014: Rezulte de terglitiĝo aro da skisaltejoj Kiremitliktepe estis detruita en la urbo Erzurum en orienta Turkio
- 2014: En la Metrolinio Arbatsko-Pokrovskaja de la metroo de Moskvo devojiĝis trajno, pro kio 24 personoj pereis kaj pli ol 160 vundiĝis
- 2016: Usona Kongreso malsekretigis 28 paĝojn de sia raporto el 2002 pri la atencoj de la 11-a de septembro 2001
- 2016: Ŝtatpuĉo en Turkio: 312 personoj pereis kaj pli ol 1440 vundiĝis dum sensukcesa provo flanke de turkaj soldatoj faligi la registaron, trudi elirmalpermeson kaj kapti la ĉefsidejon de la ŝtata TRT-televido (15-a ĝis 16-a de julio)
- 2018: Moskvo: en finalo de Futbala Mondpokalo Francio venkis Kroation 4:2
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion: Rusio sankciigis 384 japanajn parlamentanojn; Eŭropa Komisiono akceptis 7-an faskon de kontraŭrusaj sankcioj kune kun embargo al oro; rusia opoziciulo Andrej Pivovarov, pasintjare arestita en Sankt-Peterburgo, estis kondamnita al 4 jaroj de mallibero en punkolonio
Naskiĝoj
redakti- 1401: Jakoba, dukino de Bavario, grafino de Henegovio el dinastio Vitelsbaĥoj, murdita (m. 1436)
- 1573: Inigo Jones, angla arkitekto kaj scenaranĝisto (m. 1652)
- 1606: Rembrandt, nederlanda pentristo, desegnisto kaj grafikisto, konata de la pentraĵo La noktaj gardistoj (m. 1669)
- 1750: Francisko (Saksio-Koburgo-Saalfeld), germana duko
- 1751: Sámuel Gyarmathi, hungara lingvisto, kuracisto, fondinto de hungara scienca lingvokomparado (m.1830)
- 1779: Clement Clark Moore, usona verkisto, bibliisto, aŭtoro de kristnaska poemo, kompilinto de hebrea vortaro (m. 1863)
- 1804: Jane Stirling, skota pianistino, lernantino de pola komponisto Ŝopeno (m. 1859)
- 1815: Enrique Gil y Carrasco, hispana romantikisma verkisto, konata de la majstroverko La senjoro de Bembibre (m. 1845)
- 1848: Vilfredo Pareto, itala ekonomikisto, inĝeniero kaj sociologo, konata de la principo de Pareto (m. 1923)
- 1850: Francesca Saverio Cabrini, unua usona sanktulino, ofte vojaĝanta al Latinameriko, patronino de migrantoj (m. 1917)
- 1854: Jacek Malczewski, pola pentristo, rektoro, reprezentanto de simbolismo, de kiu pluraj pentraĵoj troviĝas en Artgalerio en Lvovo (m. 1929)
- 1853: Carl von Merode, aŭstra pejzaĝpentristo (m. 1909)
- 1858: Emmeline Pankhurst, brita virinbalotrajtistino, fondinto de la militema organizaĵo de sufragetoj Socia kaj politika unio de virinoj (m. 1928)
- 1865: Vladimiro fon Ŝmurlo, rusia fervoja inĝeniero, volapukisto, delegito de UEA, fondinto de "Riga Stelo" kaj Esperanto-klubo, kunlaboranto de "La Esperantisto", "Internacia Scienca Revuo", "Lingvo Internacia" kaj "Scienca Gazeto", verkinto kaj eldoninto de ANA (Alfabeta Nomaro-Adresaro), kreinto de esperantido Arlingo (m. 1931)
- 1867: Bernhard Widmann, germana teologo, cistercia abato kaj muzikfakulo (m. 1934)
- 1868: Emma Ritoók, hungara verkistino, poetino kaj tradukistino (m. 1945)
- 1876: Alaiza Paŝkjeviĉ, belorusa poetino, soci-politika aktivulino (m. 1916)
- 1878: Arnold Mimbeck, aŭstrogermana juristo doktoriĝinta kaj pri juro kaj pri filozofio, esperantisto, prezidanto de UK 1924 (m. 1930)
- 1878: Wilfrid Walwyn Padfield, angla inĝeniero kaj esperantisto el Ipswich, kontribuanta al "Scienca Revuo", ano de Lingva Komitato (m. nekonata)
- 1882: Gyula Terhes, rumania hungara tipografo, redaktoro (m. 1945)
- 1884: Agnes Bøgh-Høgsted, dana verkistino, kunfondintino de Konversacia Esperantista Klubo de Aarhus (m. nekonata)
- 1884: Rodion Markovits, rumania hungara ĵurnalisto, verkisto (m. 1948)
- 1890: Irén Barát, hungara kuracistino, fiziologino (m. 1972)
- 1891: Karl Böhm-Hennes, germana vintrosportisto (m. 1914)
- 1892: Walter Benjamin, germana filozofo, tradukisto, literatura kritikisto (m. 1940)
- 1892: István Dán, rumania hungara redaktoro (m. nekonata)
- 1892: Sándor Gyömrei, hungara ekonomihistoriisto (m. 1957)
- 1893: József Jáky, hungara inĝeniero, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio, okupiĝanta precipe pri mekaniko de grundo dum konstruado (m. 1950)
- 1893: Włodzimierz Antoniewicz, pola arkeologo, rektoro de Varsovia Universitato, membro de Pola Scienca Akademio, okupiĝanta pri la prahistoria arkeologio, kiel la unua prezentis sintezon de la religio de malnovaj slavoj (m. 1973)
- 1900: László Passuth, hungara verkisto kaj tradukisto (m. 1979)
- 1901: Uladzimir Duboŭka, belorusa verkisto, poeto, tradukisto kaj kritikisto, membro de la literatura unio "Junularo" kaj literatura unio "Altaĵo" (m. 1976)
- 1901: Nicola Abbagnano, itala ekzistadisma filozofo okupiĝanta pri la filozofio de scienco (m. 1990)
- 1902: Jean Rey, belga politikisto, unua prezidanto de la Eŭropa Komisiono (m. 1983)
- 1907: Tibor Dénes, hungara-svisa verkisto kaj literaturhistoriisto (m. 1983)
- 1908: Jenő Farkas, rumania hungara instruisto, folklorkolektinto (m. 2000)
- 1908: Henryk Zygalski, pola matematikisto kaj kriptologo, kunrompinto de la germana kodo Enigma (m. 1978)
- 1912: Tibor Gallai, hungara matematikisto, diplomito de Scienca Universitato Loránd Eötvös, profesoro de la Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto, okupiĝanta pri kombinatoriko kaj grafeteorio, membro de Hungara Scienca Akademio (m. 1992)
- 1917: Nur Mohammad Taraki, afgana verkisto de la paŝtuna lingvo, prezidento kaj ĉefministro de Afganio (m. 1979)
- 1917: Robert Conquest, brita-usona historiisto, poeto kaj sovetologo, aŭtoro de la unua monografio pri la Granda Teroro (m. 2015)
- 1919: Iris Murdoch, brita verkistino kaj filozofino (m. 1999)
- 1920: Zsigmond Jakab, rumania hungara amatora skulptisto, grafikisto (m. 1995)
- 1921: István Király, hungara literaturhistoriisto, bibliotekisto, profesoro, verkinta i.a. pri Kálmán Mikszáth kaj Endre Ady (m. 1989)
- 1924: Maĥmud Alisultanoviĉ Esambajev, sovetia kaj rusia ĉeĉena dancisto, aktoro, koreografo, Popola Artisto de Sovetunio (m. 2000)
- 1925: Milada Hemerková, ĉeĥa esperantistino el Pardubice, instruistino en Somera Esperanto-Tendaro Lančov, estraranino de Mondpaca Esperantista Movado (m. 2001)
- 1926: Leopoldo Fortunato Galtieri, prezidento de Argentino dum la Falklanda milito (m. 2003)
- 1928: Carl Woese, usona mikrobisto kaj biofizikisto, malkovrinto de arkeoj (m. 2012)
- 1930: Jacques Derrida, franca filozofo, reprezentanto de postmodernismo (m. 2004)
- 1930: Gyula Szabó, hungara aktoro de la nacio, ludanta en Teatro Thália (Budapeŝto) kaj Teatro Vörösmarty (Székesfehérvár) (m. 2014)
- 1934: Gyula Vajda, rumania hungara redaktoro, historiisto, tradukisto, ĉinologo
- 1935: Árpád Nits, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro (m. 2005)
- 1936: Krystyna Chojnowska-Liskiewicz, pola jaĥta kapitano, unua virino solece ĉirkaŭnaviginta la Teron (m. 2021)
- 1937: Victor Sadler, brita lingvisto kaj esperantisto vivanta en Nederlando, laboranto de la Centra Oficejo de UEA, redaktanto de "Esperanto" kaj "Monda Kulturo", okupiĝanta pri Universalaj Kongresoj kaj la projekto de multlingva komputila tradukado Distribuita Lingvo-Tradukado baziĝanta sur Esperanto, membro de la Akademio de Esperanto (m. 2020)
- 1938: István Tas Szász, hungara kuracisto, publicisto, redaktoro
- 1939: Aníbal Cavaco Silva, portugala politikisto, gvidanto de Socialdemokrata Partio, ĉefministro kaj prezidento de Portugalio
- 1939: Boris Kolker, sovetia, rusia kaj usona lingvisto, instruisto, tradukisto, esperantologo kaj interlingvisto, kunfondinto kaj kungvidanto de SEJM, ASE, SEU, REU, aŭtoro de la lernolibro Vojaĝo en Esperanto-lando, membro de la Akademio Literatura de Esperanto, gvidanto de la Internacia Perfektiga Koresponda Kurso, honora membro de UEA kaj de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, membro de la Akademio de Esperanto
- 1940: Tibor Koncz, hungara komponisto, ŝlagromuzikisto, instrumentadisto
- 1946: Hassanal Bolkiah, sultano de Brunejo, miliardulo
- 1949: Carl Bildt, gvidanto de sveda partio La Moderuloj, ĉefministro de Svedio
- 1949: Sándor Krizbai, hungara pentristo, grafikisto
- 1950: Arianna Huffington, usona-greka ĵurnalistino, fondintino de The Huffington Post
- 1953: Jean-Bertrand Aristide, eksa katolika sacerdoto, prezidento de Haitio
- 1954: Károly Somosdi Veress, rumania hungara poeto (m. 1993)
- 1953: Magdi Bódy, hungara ŝlagrokantistino, ĵazkantistino kaj instruistino, vivanta ankaŭ en Usono kaj Kanado
- 1955: Jouko Lindstedt, finna slavisto kaj profesoro pri balta lingvaro, kunverkinto de la Manifesto de Raŭmo, redaktoro de Hejma vortaro, membro de la Akademio de Esperanto, Esperantisto de la Jaro, okupiĝanta pri lingvopolitiko kaj nombro de Esperanto-parolantoj
- 1961: Forest Whitaker, usona aktoro, kinproduktoro kaj reĝisoro
- 1961: Christoph Matschie, germana politikisto, membro de Socialdemokratia Partio de Germanio
- 1963: Brigitte Nielsen, dana aktorino, modelino kaj kantistino
- 1968: Leticia Calderón, meksika aktorino, konata de telenovelo Esmeralda
- 1970: Steffen Quasebarth, germana televidprezentisto
- 1973: Attila Bende, rumania hungara fizikisto, doktoro pri teoria fiziko
- 1976: Diane Kruger, germana aktorino
- 1981: Ferenc Bernáth, ukraina-hungara gitaristo, komponisto, mezlerneja kaj altlerneja instruisto
Mortoj
redakti- 842: Saga, imperiestro de Japanio, kaligrafo (n. 786)
- 972: Boleslao la 1-a, princo de Ĉeĥio (n. 915)
- 1015: Vladimiro la 1-a de Kievo, granda princo de la Kieva Regno, sanktulo de ortodoksismo (n. ĉirkaŭ 980)
- 1274: Bonaventura, itala skolastikisto, doktoro de eklezio (n. ĉirkaŭ 1217)
- 1291: Rudolfo la 1-a, romia-germana reĝo, la unua imperiestro de la Sankta Romia Imperio el la familio de Habsburgoj (n. 1218)
- 1381: John Ball, angla kleriko, ideologo de la unua kamparana ribelo en Britio de Wat Tyler (n. ĉirkaŭ 1338)
- 1410: Pereintoj en la Batalo de Grunwald
- Ulrich von Jungingen, germana alta majstro de la Ordeno de Germanaj Kavaliroj (n. 1360)
- Friedrich von Wallenrode, germana alta marŝalo
- 1521: Juan Ponce de León, hispana konkistadoro, malkovrinto de Florido kaj Golfa Marfluo (n. 1458)
- 1571: Georg Fabricius, germana filologo, pedagogo, historiisto kaj latinlingva verkisto (n. 1516)
- 1579: Simão Rodrigues de Azevedo, portugala jezuito, kunfondinto de la Societo de Jesuo (n. 1510)
- 1609: Annibale Carracci, itala baroka pentristo, kreinto de karikaturo (n. 1560)
- 1641: Arnoldus Buchelius, nederlanda humanisto, historiisto, juristo, reformisto, antikvaĵisto, genealogiisto, erudiciulo kaj numismato (n. 1565)
- 1683: Sámuel Köleséri, hungara eklezia verkisto, reformita pastro (n. 1634)
- 1828: Jean-Antoine Houdon, franca skulptisto, reprezentanto de klasikismo (n. 1741)
- 1851: Anne-Marie Javouhey, franca monaĥino de la Abatejo de Cluny, gvidinta misiojn en Afriko kaj Sudameriko, beatigita (n. 1779)
- 1857: Carl Czerny, aŭstra komponisto, pianisto kaj pianopedagogo (n. 1791)
- 1861: Adam Jerzy Czartoryski, pola politikisto kaj verkisto, mecenato de la pola arto, savanto de la pola lingvo kaj la pola kulturo (n. 1770)
- 1862: Henriette Hanke, germana verkistino (n. 1785)
- 1869: Karl Duncker, germana libroeldonisto (n. 1782)
- 1876: Aleksander Fredro, pola komediverkisto, memoraĵisto, poeto (n. 1793)
- 1878: Karl Friedrich August Nobbe, germana verkisto, filologo kaj pedagogo (n. 1791)
- 1885: Rosalía de Castro, hispana poetino kaj novelistino en la lingvoj galega kaj kastilia (n. 1837)
- 1888: Kálmán Balogh, hungara kuracisto, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1835)
- 1890: Gottfried Keller, svisa verkisto kaj poeto apoganta polan januaran ribelon kontraŭ la Rusia Imperio, enestanta en Svisa Antologio (n. 1819)
- 1904: Anton Ĉeĥov, rusa verkisto, klasikulo de la rusa literaturo, studinta medicinon kune kun L.L. Zamenhof (n. 1860)
- 1916: Ilja Meĉnikov, rusa Nobelpremiita bakteriologo, malkovrinto de la imuna sistemo (n. 1845)
- 1919: Hermann Emil Fischer, germana Nobelpremiita kemiisto pro sintezo de karbonhidratoj kaj purinoj (n. 1852)
- 1929: Hugo von Hofmannsthal, aŭstra poeto kaj dramisto, membro de la avangarda literatura societo Jung-Wien (n. 1874)
- 1930: Lipót Auer, hungara violonisto, instruisto de Sankt-Peterburga Konservatorio, pedagogo en usona Lernejo Juilliard (n. 1845)
- 1931: Władysław Bortkiewicz, pola matematikisto, kunkreinto de la moderna matematika statistiko, kies aplikon al demografio, natursciencoj kaj radioaktiveco li esploris, membro de Reĝa Sveda Akademio de Sciencoj (n. 1868)
- 1940: Robert Wadlow, usonano, la plej alta homo en la mondo (n. 1918)
- 1947: Emil Wolf, hungara kemiisto kaj negocisto, kiel unua komencis en Hungario produkti sintezajn medikamentojn (n. 1886)
- 1948: John Pershing, usona generalo (n. 1860)
- 1959: Billie Holiday, usona ĵazkantistino, reprezentantino de svingo, enkondukita al la Fam-Salono kaj Muzeo de Rokenrolo (n. 1915)
- 1961: John Edward Brownlee, kanada politikisto, membro de Unuiĝintaj Farmistoj de Alberto (n. 1884)
- 1973: Klára Bodor, rumania hungara rakontistino, porinfana verkistino (n. 1904)
- 1977: Viktor Muravlenko, petrola inĝeniero, unu el la ĉefaj kreintoj de la Okcidentsiberia naftogasa komplekso (n. 1912)
- 1977: Konstantin Fedin, sovetia verkisto (n. 1892)
- 1978: Lajos Tárkony, hungara ŝtatoficisto debutinta en "Hungara Esperantisto", kunredaktoro de "Literatura Mondo", "Bibliografia gazeto" kaj "Lingvo Libro", enestanta en Dekdu Poetoj (n. 1901)
- 1979: Juana de Ibarbourou, urugvaja poetino (n. 1895)
- 1985: Józef Banek, pola librotenisto, agento de Pola Enlanda Armeo, justulo inter la popoloj savinta interalie esperantiston Isaj Dratwer (n. 1892)
- 1993: Clarence Melvin Zener, usona fizikisto, konata de la diodo de Zener, okupiĝinta pri superkonduktiveco kaj metalurgio (n. 1905)
- 1998: Imre Csenki, hungara komponisto, dirigento kaj instruisto, esplorinta muzikon de hungaraj ciganoj (n. 1912)
- 2002: Evžen Wohlgemuth, ĉeĥa zoologo, publikiginta en "Starto", Esperanto-gazeto kaj organo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio (n. 1947)
- 2003: Roberto Bolaño, ĉilia verkisto kaj poeto hispanlingva (n. 1953)
- 2005: Ilona Kállay, hungara aktorino kaj grafikistino ĉe montrofenestroj (n. 1930)
- 2009: Natalia Estemirova, rusia ĵurnalistino, defendantino de la homrajtoj, murdita (n. 1958)
- 2011: Friedrich Wilhelm Schnitzler, germana kristandemokrata politikisto (n. 1928)
- 2013: László Barabási, rumania hungara historiisto, verkisto (n. 1943)
- 2017: Marjam Mirzaĥani, irana matematikistino, profesorino de Universitato Stanford, unua virino honorigita per la medalo Fields , membrino de Usona Filozofia Societo (n. 1977)
- 2019: Werner Müller, germana industriestro kaj politikisto (n. 1946)
Specialaj tagoj kaj festoj
redakti- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Sankta Bonaventuro, episkopo kaj doktoro de la eklezio
- Anne-Marie Javouhey, franca monaĥino
- Kanto-regiono en Japanio: Bon-Festivalo - kulto de prauloj
- Monda Tago sen Poŝtelefono - anoncita de la uzantoj de Interreto
La 15-a de julio estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Lundo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Mardo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Merkredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Vendredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Sabato en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090.