Location via proxy:   [ UP ]  
[Report a bug]   [Manage cookies]                

Albert DUPONTEL (naskiĝis la  11-an de januaro 1964(nun 1964-01-11) (60‑jara) en Saint-Germain-en-Laye) estas franca komikulo, aktoro kaj reĝisoro. Li estas kunulo de komediistino Claude Perron.

Albert Dupontel
Persona informo
Naskonomo Guillaume Philippe
Aliaj nomoj Albert Dupontel
Naskiĝo 11-an de januaro 1964 (1964-01-11) (60-jaraĝa)
en Saint-Germain-en-Laye
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo aktoro
scenaristo
filmreĝisoro
komikisto
filmaktoro Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo https://www.albertdupontel.com
vdr

Biografio

redakti

Albert Dupontel devenas de Bretonio tra sia patro. Ĝis kiam li estis 20-jara li vivis kun sia patro (kuracisto) kaj sia patrino (dent-kuracistino) en Conflans-Sainte-Honorine. Liaj ŝatataj sportoj estis ĵudo kaj gimnastiko. Post bakalaŭro li studis medicinon dum kvar jaroj, de 1982 ĝis 1986 sed forlasis ĉion en la 5-a studjaro profite al teatra arto, kiun li studadis de 1986 ĝis 1988, kaj li ekludis etajn rolojn.

Li tiam plene dediĉis sin al sia pasio, komedio, kaj ekludis telefilmon Sales histoires. Li ankaŭ aperis kiel komikulo en "one man show" en 1990. Patrick Sébastien invitis lin al sia televida elsendo, kio rapide konatigis lin de la publiko kiel komikulon. Li poste ludis en kelkaj teatraĵoj, sed lia vera celo estis kino.

En 1992, li lanĉiĝis kiel reĝisoro de sia unua kurtfilmo Désiré. Li samtempe aktoris en filmoj kiel Un Héros très discret. En 1996, dank'al mono gajnita dum siaj spektakloj, li reĝisoris sian unuan filmon Bernie, kiu estis tre sukcesa. Li ludis pli kaj pli gravajn rolojn en filmoj kiel Giorgino, Un long dimanche de fiançailles kaj Jacquou le Croquant. Li ludas ĉefan rolon en filmo Deux jours à tuer de Jean Becker.

Filmaro

redakti

Aktoro

redakti
  • 1988 - Encore de Paul Vecchiali: Alain
  • 1988 - La bande des quatre de Jacques Rivette: (malvera) gangstero
  • 1989 - La nuit du doute de Cheikh Djemai
  • 1990 - V comme vengeance de Andy Bausch (Televida serio)
  • 1990 - Sales histoires de Manuel Poirier (Telefilmo)
  • 1992 - Désiré de Albert Dupontel: La kuracisto (Kurtfilmo)
  • 1993 - Chacun pour toi de Jean-Michel Ribes: Gus
  • 1994 - Giorgino de Laurent Boutonnat: Kripla flegisto
  • 1996 - Un héros très discret de Jacques Audiard: Dionnet
  • 1996 - Bernie de Albert Dupontel: Bernie Noël
  • 1996 - Je suis ton châtiment de Guillaume Bréaud (Kurtfilmo)
  • 1998 - Serial Lover de James Huth: Eric Cellier
  • 1999 - Le Créateur de Albert Dupontel: Darius
  • 1999 - La Maladie de Sachs de Michel Deville: Doktoro Bruno Sachs
  • 1999 - Du bleu jusqu'en Amérique de Sarah Lévy: Profesoro Helpos
  • 2000 - Les Acteurs de Bertrand Blier: Polic-oficiro
  • 2001 - L’Origine du monde de Jérôme Enrico: La travestito
  • 2002 - Petites misères de Philippe Boon: Jean
  • 2002 - Irréversible de Gaspar Noé: Pierre
  • 2002 - Monique : toujours contente de Valérie Guignabodet: Alex
  • 2003 - Le correcteur de Patrice Ambard: Denis
  • 2003 - Les clefs de bagnole de Laurent Baffie: Komediisto kiu rifuzas ludi kun Laurent
  • 2004 - Le Convoyeur de Nicolas Boukhrief: Alexandre Demarre
  • 2004 - Un long dimanche de fiançailles de Jean-Pierre Jeunet: Célestin Poux
  • 2006 - Fauteuils d'orchestre de Danièle Thompson: Jean-François Lefort, pianisto
  • 2006 - Enfermés dehors de Albert Dupontel: Roland
  • 2006 - Avida de Benoît Delépine, Gustave Kervern: Mallerta korpo-gardisto
  • 2006 - Président de Lionel Delplanque kun Claude Rich kaj Mélanie Doutey: La Prezidanto
  • 2007 - Jacquou le Croquant de Laurent Boutonnat: Patro de Jacquou
  • 2007 - Odette Toulemonde de Eric-Emmanuel Schmitt: Balthazar Balsan
  • 2007 - Chrysalis de Julien Leclercq: David Hoffmann
  • 2007 - L'Ennemi intime de Florent Emilio Siri: Serĝento Dougnac
  • 2007 - Louise Michel de Gustave Kervern kaj Benoît Delépine
  • 2008 - Paris de Cédric Klapisch
  • 2008 - Deux jours à tuer de Jean Becker: Antoine Méliot
  • 2009 - Le Vilain de Albert Dupontel: Sidney
  • 2010 - Le Bruit des glaçons de Bertrand Blier
  • 2011 - La Proie de Éric Valette: Franck Adrien
  • 2011 - La Brindille de Emmanuelle Millet: Direktoro de muzeo
  • 2012 - Le Grand Soir de Gustave Kervern kaj Benoît Delépine: Jean-Pierre Bonzini
  • 2013 - Neuf mois ferme de Albert Dupontel: Bob
  • 2017 - Au revoir là-haut

Reĝisoro, scenaristo

redakti
  • 1992 - Désiré (Kurtfilmo)
  • 1996 - Bernie
  • 1999 - Le Créateur
  • 2006 - Enfermés dehors
  • 2009 - Le Vilain
  • 2013 - Neuf mois ferme
  • 2017 - Au revoir là-haut
  • 2020 - Adieu les cons

Eksteraj ligiloj

redakti